La orkonkerantoj
Kiel girfalkoj flugas el naska nesto
stala,
ĉar porti plu l’ orgojlan mizeron ili lacis:
tra Palos de Mogero bandestroj, trampoj pasis,
ebriaj de revado heroa kaj brutala.
Por la akir’ de l’ fora trezor’ fabelmetala,
kium Cipango fruktas en minoj, ili ĉasis,
kaj per la tradaj ventoj mastojn kliniĝi lasis
al okcidenta bordo mistera kaj fatala.
Vespere, en espero de morgaŭoj glorigaj,
lazuro fosforbrila de la maroj tropikaj
ilian sonĝon sorĉis per trompvidaĵ’ orita,
Aŭ, antaŭenpeladante la plankajn karavelojn,
ili rigardis, antaŭ ĉiel neesplorita,
el Ocean’ profunda ascendi novajn stelojn.
No hay comentarios:
Publicar un comentario