La milito de
Trojo (Unua parto)
En Malgranda Azio en pejzaĝo ne malproksime de Helesponto staris en malnova
tempo la urbo Trojo. Malantaŭ potencaj urbomuroj regis reĝo Priamo kun sia
reĝino Hekabo. Iunokte la reĝino havis strangan sonĝon. Ŝi sonĝis, ke ŝi naskis
bebon. Kiam ŝi volis preni ĝin per siaj brakoj, ĝi ŝanĝiĝis en brulantan
torĉon. La fajro de la torĉo transsaltis sur la reĝan burgon, de la burgo al la
ĉirkaŭaj domoj kaj baldaŭ la tuta urbo brulis per helaj flamoj.
Ektimigite vekiĝis la reĝino kaj rakontis sian sonĝon al la reĝo. La reĝo
kunvokigis ankoraŭ je la griza mateno la profetojn por interpreti, kion
signifas la sonĝo de la reĝino. Malvolonte la profetoj diris al la reĝo la
malican mesaĝon, kiun la malfeliĉiga sonĝo kaŝis en si. La reĝino laŭdire
naskos filon, kiu pereigos la tutan urbon. Se la reĝo volas savi sia propran
vivon, la vivon de sia edzino kaj de la infanoj kaj la vivon de la civitanoj,
kaj se li volas konservi la urbon Trojo, li ordonu demeti la novnaskitan bebon
en la soleca montaro. Laŭ ili estos pli bone, ke la infano mortu ol ke mortos
tiom da senkulpaj honestaj homoj.
Kelkan tempon poste la reĝino naskis filon. Larmante ŝi adiaŭis la infanon kaj
la malgaja reĝo Priamo ordonis al siaj servistoj, ke ili portu lin en la
montaron. La servistoj kompatis la lindan knabeton, sed ili timis misatenti la
ordonon de la reĝo, ĉar il konis la profetaĵon. Ili demetis la infanon en la
montaro, kaj rapide rekuris en la urbon. Ili ne volis aŭdi kiel la infano
ploras kaj krias.
La forlasita infano ne ploris dum longa tempo. Ursino trovis ĝin, priflaris ĝin
kaj ĝin lekadis, ĝi prenis atenteme la kovrilon, en kiun ĝi estis volvita,
inter la dentojn kaj portis ĝin en la kavernon al siaj idoj. Tie la knabo
kreskis inter la ursoj, la ursino nutradis lin kaj la ursidoj ludadis kun li.
La knabo fortiĝis, lernis kuri kaj grimpi sur arbojn. Nur la homan paroladon li
ne povis lerni de la ursoj.
Iutage serĉis en tiu regiono paŝtisto forkurintan ŝafon kaj rimarkis en
latbarilejo la forlasitan knabon ludantan. Li kunprenis lin en sian kabanon kaj
de tiam la knabo vivis kun la paŝtistoj. Li helpis al ili gardi la gregojn kaj
fine lernis ankaŭ paroli. Li kreskis plu kaj fariĝis forta granda junulo, ili
alparolis lin per la nomo Pariso. Li konis neniun timon. Li gardis la gregojn
kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj rabistoj kaj ĉiuj paŝtistoj ŝatis lin.
Pariso sidis enmeze de sia grego, blovis fluton kaj li atentis, ke neniu ŝafo erarvagadu
en la arbaron. Foje li ĝuste levis la fluton al la buŝo, kiam antaŭ li subite
aperis tri belaj diinoj. Hera, la edzino de la diopatro Zeŭso, Atena, la diino
pri la saĝo kaj protektantino de la fortaj kaj sagacaj viroj kaj Afrodito, la
diino pri la belo kaj la amo. Ĉe la ekvido de la diinoj Paristo rigidiĝis pro
miro.
Diino Hera transdonis oran pomon al li kaj parolis : „Pariso, juĝu kvazaŭ
arbitracie nian kverelon. Ni kverelas pri la ora pomo. La plej bela el ni havu
ĝin. Rigardu nin bone kaj diru, kiu el ni meritas la pomon. Se vi donos ĝin al
mi, vi fariĝos la reganto de tuta Azio, la plej forta reĝo de la tuta mondo.“
Atena ridetis kaj diris : „Se ricevos mi la pomon, mi faros vin la plej
fama militestro de ĉiuj tempoj. Vi gajnos ĉiun militon kaj malamikaj urbanoj
malfermos al vi siajn pordegojn, tuj, kiam vi proksimiĝos kun via armeo.“
Afrodito parolis per dolĉa voĉo. „Se vi donos la pomon al mi, mi promesas al vi
edzinon tian belan, kian la mondo ankoraŭ ne vidis.“
Pariso konsideris la aferon dum momento kaj transdonis poste la pomon al la
diino Afrodito. Per tio li kolerigis la diinojn Hera kaj Atena kaj tiel decidis
pri sia sorto kaj tiun de la urbo Trojo.
En la urbo oni ĝuste preparis feston kaj grandajn konkursojn. La paŝtistoj
sendis Parison en la urbon por transporti taŭron al la festo. Pariso en sia
vivo vidis tian potencan urbon je la unua fojo. Kiel obtuzigito li iris tra la
stratoj kaj miris pri la altaj ŝtonaj temploj kaj domoj. Plej multe plaĉis al
li la konkursejo. Kaj ĉar li estis juna, forta kaj kuraĝa, ankaŭ li anonciĝis
por konkurso. Li agis tiel bone, ke li venkis en bataloj ankaŭ kontraŭ siaj
fratoj, eĉ kontraŭ la plej kuraĝa el ili, Hektoro.
Reĝo Priamo vokigis la venkinton al si kaj demandis lin pri ties deveno. Pariso
rakontis al la reĝo sian sorton kaj la reĝo ekkonis, ke la fremda junulo estas
lia propra filo.
Kortuŝite ĉirkaŭbrakis Priamo Parison kaj akceptis lin, ne atentante la
profetaĵon, en sian burgon. La retrovita filo revenis al la patrino kaj al la
gefratoj.
La diino Afrodito ne forgesis Parison. Ŝi aperis baldaŭ al li kaj
parolis : „Mi venas, Pariso, por plenumi mian promeson. Vi elektis kiel
rekompenson la plej belan el ĉiuj inoj kaj mi volas zorgi pri tio, ke vi ricevu
ŝin. La plej bela el ĉiuj estas Helena, la edzino de la reĝo de Sparto,
Menelao. Ŝia patro, Zeŭso, donis al ŝi superhoman belon. Ne hezitu kaj komencu
konstrui ŝipon. Mi ne perfidos vin.“
Pariso obeis la konsilon de la diino kaj komencis konstrui ŝipon. Li pretigis
sin por vojaĝo al Sparto. Malgaje patro Priamo observis la antaŭpreparojn de
Pariso por longtempa vojaĝo. La profetoj ekteruriĝis kaj vidis je la vojaĝo de
Pariso la komencon de la pereo, kiu trafos ĉiujn. Vane reĝo kaj reĝino,
gefratoj kaj profetoj provis konvinki Parison, ke li rezignu pri sia vojaĝo.
Sen interrompo li konstruadis sian ŝipon kaj nur la diino Afrodito helpis lin
pri tio.
Lastfine la kilo de la ŝipo tuŝis la ondojn kaj la ruĝa pruo tratranĉis la
ondojn. Spite al ĉiuj avertoj kaj profetaĵoj Pariso ekveturis kun siaj
ŝipanoj.
Afrodito zorgis pri favora vento kaj la ŝipo flugis per ŝvelintaj veloj kiel
sur flugiloj antaŭen.
Menelao, la reĝo de Sparto, afable akceptis la gaston el la malproksima Trojo
kaj regalis lin. Li ne divenis, ke Pariso venis en la palacon por semi malicon,
kies rikolton Morto tranĉos sur malproksima batalkampo. Afrodito renkontigis al
Pariso la edzinon Helena de Menelao kaj vekis amon en ŝia koro. Pariso plaĉis
al ŝi kaj ŝi plaĉis al Pariso. Li misatentis la leĝojn de la gastamikeco, kiuj
estas sanktaj ankaŭ ĉe la dioj kaj forkondukis Helenan nokte sur sian ŝipon.
La koroj de la ŝipanoj batis pli forte, kiam ili vidis ŝin. Ili havis la
impreson kvazaŭ la arĝenta luno grimpus de la ĉielo malsupren sur ilian ŝipon
kaj veturas kun ili al la matena bordo de la nokto, tiom hela brilis ŝia blanka
belo. La ŝipo sulkigis la noktan malhelon kaj la diino Afrodito kondukis la
ŝipon al la bordo de Trojo.
Tuj kiam reĝo Menelao malkovris la krimon de Pariso, li iris rapide al Mikeno.
Tie regis lia frato reĝo Agamemno. Menelao kaj Agamemno interkonsiliĝis kiel
puni la malnoblan gaston. Ankoraŭ je la sama tago heroldoj rapidis en ĉiujn
direktojn por alvoki la heroojn de Grekio por militiro kontraŭ Trojo.
La tuta lando reeĥis de la bruado de la armiloj, oni kontrolis la akrecon de la
glavoj, streĉis la tendenojn de la pafarkoj kaj surmetis la kaskojn. En la
havenoj hakis la hakiloj en odorantan lignon, oni konstruis novajn ŝipojn aŭ
prihakis rudrojn kaj streĉis la velojn. La grekoj forlasis siajn hejmojn,
edzinojn kaj infanojn, la gepatrojn kaj iris al Aŭlido, kie kolektiĝis la armeo
kaj la floto.
Nur la reĝo de Itako, Odiseo, ne volis disiĝi de sia edzino Penelopo kaj de sia
filo Telemako. Li ne estis potenca reĝo, sed ĉie respektata pro siaj kuraĝo,
saĝo kaj ruzo. Tial la heroldoj ne volis foriri sen li. Ili serĉis lin en la
palaco kaj en la ĝardeno, sed ne trovis lin. Ili renkontis lin sur kampo, kie
li ŝajnigis frenezon. Li jungis ĉevalon kun bovo antaŭ ĉaron kaj plugis per ili
kaj anstataŭ grejnoj li semis salon. Konfuzite staris la heroldoj antaŭ la
prudenta reĝo, kiu rigardis ilin kun ĉiam sama rideto kaj respondis iliajn
demandojn per konfuzitaj respondoj. Preskaŭ ili forirus sen atingi sian celon,
se iu el ili ne estus uzinta ruzaĵon. Li metis la malgrandan Telemakon antaŭ la
ĉaron de Odiseo. Odiseo haltigis la plugon kaj forkondukis sian filĉjon. Per
tio li perfidis, ke li ne perdis la menson kaj devis marŝi kun la aliaj en la
militon.
En la militon marŝis ankaŭ Aĥilo, la plej kuraĝa heroo de la tuta armeo. Oni
diradis pri li, ke li estas nevundebla. Kiam li naskiĝis, demandis lia patrino,
la marnikso Tetiso, kiun sorton havos la filo. La sortodiinoj diris al ŝi, ke
li fariĝos fama heroo, sed ke li mortos juna kiel militisto. Por gardi lin
kontraŭ la sagoj kaj glavoj de la malamikoj trempis lin Tetiso en la sorĉan
akvon de la submonda rivero Stikso. La mirakla akvo faris Aĥilon je la tuta
korpo nevundebla, nur ne je la kalkano, kie la patrino tenis lin. Ankaŭ Aĥilon
instruis kaj edukis, kiel ne malmultajn aliajn heroojn, saĝa kaj forta
kentaŭro. En majesta kiraso, simila al juna dio, iris la kuraĝa Aĥilo en la
militon. Akompanis lin lia plej intima amiko, la fidela Patroklo.
En Aŭlido kolektiĝis dekdu cent grekaj ŝipoj. Ĉefkomandanto de la floto fariĝis
reĝo Agamemno. Antaŭ la ekveturo la herooj kolektiĝis ĉe granda platano kaj
donis oferon al la nemortemaj dioj. Jen sendis Zeŭso signon al ili. Granda
serpento rampis al la arbo, volviĝis sur la trunko supren kaj sufokis en la
nesto sur branĉo ok birdidojn kaj ties patrinon ; kaj poste la serpento
fariĝis ŝtono. La profetoj interpretis la okazaĵon tiel, ke la milito daŭros
naŭ jarojn, kaj ke Trojo en la deka jaro pereos.
La floto estis preta, kaj la grekoj atendis nur favoran venton. La veloj pendis
malstreĉite malsupren, neniu arbofolio moviĝis. La diino Artemiso estis kolera
pri la reĝo Agamemno, ĉar li mortigis dum ĉaso ŝian plej karan cervinon kaj
tial ŝi retenis la armeon en la haveno. Kiam la senventeco ne volis finiĝi,
konsilis la profetoj al Agamemno, ke li pacigu la koleron de la diino per
ofero. „Oferu vian filinon Ifigenio“, ili postulis...
(Daŭrigota)
*Tradukis
Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la
eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk