Mostrando entradas con la etiqueta ESPERANTO. Mostrar todas las entradas
Mostrando entradas con la etiqueta ESPERANTO. Mostrar todas las entradas

martes, 4 de agosto de 2020

“Don Quijote de La Mancha” en Esperanto - “La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha”


Ĉapitro 1

Kiu temas pri la stato kaj la vivmaniero de la fama hidalgo don Quijote de La Mancha

En vilaĝo de La Mancha, kies nomon mi ne volas memori, antaŭ nelonge vivis hidalgo el tiuj kun lanco en rako, antikva ŝildo, osta ĉevalaĉo kaj rapida levrelo. Stufaĵo pli ofte bova ol ŝafa[30] en la matenoj, haketita viando kun salo preskaŭ en ĉiu nokto, grivoj kaj frititaj ovoj sabate, lentoj vendrede, kaj plie kolombido dimanĉe prenis tri kvaronojn de lia enspezo. La alian kvaronon konsumis velura sajo,[31] pluŝaj kuloto kaj pantofloj por la festaj tagoj, dum en la cetero de la semajno li kontentiĝis portante delikatan lanaĵon.

Li tenis en sia domo mastrumantinon kun pli ol kvardek jaroj, nevinon ankoraŭ ne dudekjaran kaj laborulon doman kaj agran, kiu same okupiĝis selante la ĉevalaĉon kiel uzante serpon.

Nia hidalgo havis proksimume kvindek jarojn. Li estis fortika, magra, kavavizaĝa, frua ellitiĝanto kaj amiko de la ĉaso. Oni diras, ke li portis la nomon Quijada aŭ Quesada (ĉar ekzistas kelka diferenco de opinio inter la aŭtoroj skribintaj pri ĉi temoj), kvankam laŭ seriozaj konjektoj, ŝajnas, ke li nomiĝis Quijana. Sed tio ne gravas al nia rakonto: sufiĉas, ke ĝi ne deviu de la vero eĉ unu solan punkton. Oni sciu do, ke la supre menciita hidalgo, en siaj horoj de neniofarado, t.e. dum la pli granda parto de la jaro, sin fordonis al la legado kun tiom da persisto kaj plezuro, ke li preskaŭ tute neglektis ĉasi kaj eĉ administri sian bienon; kaj ĝis tia ekstremo iris lia scivolo kaj ekstravaganco ĉi-rilate, ke li vendis multajn akreojn da plugotero por aĉeti kaj legi kavalir-librojn, kaj tiel li prenis hejmen, kiom da ili li trovis. Inter ili, plej plaĉis al li la verkoj de la fama Feliciano de Silva, ĉar ties klara prozo kaj komplikaj rezonoj ŝajnis al li veraj perloj, precipe kiam li legis pri galantaĵoj kaj defioj ofte skribitaj laŭ la jena stilo: «La nekompreneblaj rezonoj, kiujn al mia komprenemo oni prezentas, tiel ŝancelas mian komprenon, ke kompreneble, mi plendas je via belega moŝtulino». Kaj ankaŭ kiam li legis: «La altaj ĉieloj, kiuj vian moŝton dian per steloj fortigas, igas vin merita je la merito, kiun meritas via grandeco».

La kompatinda kavaliro perdadis la saĝon super tiaj rezonoj kaj klopodegis ilin kompreni kaj klarigi al si ties sencon, kvankam Aristotelo mem kaptus neniom kaj eltirus nenian signifon el ili, eĉ se li reviviĝus nur tiucele. Ne tre plaĉis al li la vundoj faritaj kaj ricevitaj de don Belianís, ĉar li imagis, ke lia vizaĝo kaj korpo certe plenis de cikatroj kaj markoj, kiom ajn eminentis la ĥirurgoj lin kuracintaj. Tamen li laŭdis la promeson de la aŭtoro iam daŭrigi kaj meti finon al tiel senfinaj aventuroj, kaj multfoje nia hidalgo sentis la deziron preni mem la plumon kaj alskribi al la libro la finan parton. Kaj sendube tion li entreprenus, kaj eĉ tute plenumus, se ne malhelpus lin aliaj pensoj pli gravaj kaj konstantaj.

Kun la pastro de sia vilaĝo, dokta homo licenciita ĉe Sigüenza, li diskutis multajn fojojn, ĉu estis pli bona kavaliro, Palmerín de Anglujo aŭ Amadís de Gaŭlio. Sed majstro Nicolás, la barbiro de la vilaĝo, diris, ke plej grandis la Kavaliro de la Suno, kaj ke, apenaŭ komparebla kun li, povus esti nur don Galaor, frato de Amadís de Gaŭlio, ĉar Galaor havis komplezeman naturon, ne montriĝis tiel afekte delikata nek tiel plorema kiel lia frato, kaj laŭkuraĝe li rangis eĉ ne unu colon post li.

Resume, la libroj tiel absorbis lin, ke dum la noktoj li legis de helo ĝis helo, kaj dum la tagoj de obskuro ĝis obskuro, kaj tiel, pro multa lego kaj apenaŭa dormo, sekiĝis al li la cerbo, tiamaniere, ke li tute perdis la saĝon. Lia fantazio pleniĝis per ĉio, kion li legis en la libroj: ensorĉoj, kvereloj, bataloj, defioj, vundoj, galantaĵoj, am-aferoj, tempestoj kaj neeblaj absurdoj. Kaj tiel fiksiĝis al li en la kapo, ke la tuta aparato de elpensitaj fabeloj estas vera, ke por li ne ekzistis en la mondo historio pli aŭtentika. Li asertis, ke Cid Ruy Díaz estis tre bona kavaliro sed ne komparebla kun la Kavaliro de la Arda Glavo, kiu per unu sola trahako dividis en du partojn paron da ferocaj kaj monstraj gigantoj. Li havis eĉ pli bonan opinion pri Bernardo del Carpio, ĉar ĉe Roncesvalles li mortigis inter la brakoj la ensorĉitan Rolando, same kiel Heraklo la titanon Anteo. Li laŭde parolis pri la giganto Morgante, ĉar li sola montriĝis afabla kaj ĝentila, kvankam li apartenis al generacio de orgojlaj kaj insolentaj grandeguloj. Sed, precipe, li diris multon bonan pri Reinaldos de Montalbán, ĉefe kiam li image vidis lin elrajdi el sia kastelo, rabi kion li renkontis kaj transmare ŝteli idolon de Mahometo tute oran laŭ la historio. Kaj li volontege fordonus sian mastrumantinon kaj aldone eĉ sian nevinon por la eblo tani la haŭton de la perfida Galalón.

Nu, kiam li tute perdis la saĝon, venis al li en la kapon la plej stranga ideo, neniam antaŭe trafinta frenezulon en ĉi mondo. Ŝajnis al li konvene kaj necese, tiel por grandigo de lia honoro, kiel por servo al lia lando, fariĝi vaganta kavaliro kaj iri tra la mondo kun armaĵo kaj ĉevalo, serĉante aventurojn kaj farante kion, laŭ liaj libroj, plenumis la vagantaj kavaliroj: ripari arbitrojn kaj riski sin en agojn kaj danĝerojn, kiuj, se superitaj, havigas eternan honoron kaj famon. La kompatinda imagis, ke pro la kuraĝo de sia brako li jam ricevis la kronon de, almenaŭ, la imperio de Trebizondo; kaj pelate de la stranga plezuro, kiun vekis en li tiel agrablaj pensoj, li rapidis efektivigi sian deziron.

Unue li frote purigis armaĵon, kiu apartenis al liaj praavoj, kaj kiu, rusta kaj ŝima, kuŝadis jam de longega tempo, forgesite, en angulo. Li elfrotis kaj riparis ĝin kiel eble plej bone, sed rimarkis gravan mankon: la kasko estis nur simpla kapopeco sen viziero. Tamen li inĝenie aranĝis tion, ĉar li faris per kartonoj specon de viziero, kiu, fiksita al la kasko, donis al la tuto aspekton de kompleta helmo. Estas vere, ke por vidi, ĉu ĝi havas sufiĉan forton por elteni la hakojn, li elingis la glavon, frapis per ĝi du fojojn la vizieron, kaj jam per la unua bato kaj en unu momento ruinigis kion li antaŭe konstruis dum unu semajno. Ne tre plaĉis al li ĝia facila rompiĝemo, kaj por eviti al si tian danĝeron, li refaris la vizieron metante fer-stangetojn sur ĝia interna flanko, ĝis li kontentiĝis je ĝia eltenemo; kaj ne zorgante submeti ĝin al nova provo, li juĝis la tuton kiel kompletan helmon eksterordinare bonan.

Poste li iris vidi sian ĉevalaĉon, kaj kvankam ĝi havis pli da afekcioj ol realo centavojn, kaj pli da difektoj ol la ĉevalo de Gonela kiu tantum pellis et ossa fuit,[32] ŝajnis al li, ke nek Bucefalo, de Aleksandro la Granda, nek Babieca, de Cid Ruy Díaz, egalis ĝin. Kvar tagojn li pasigis cerbumante kiun nomon li donu al la ĉevalo, ĉar —li diris en si— ne estus juste, ke rajdbesto bona per si mem kaj apartenanta al renoma kavaliro ne havus faman nomon; tial li celis elekti unu, kiu proklamus, kia estis la ĉevalo antaŭ ol ĝia mastro fariĝis vaganta kavaliro, kaj kia ĝi estis nun; vere, se la mastro ŝanĝiĝis al nova stato, ankaŭ la ĉevalo devus alpreni nomon faman kaj laŭte sonantan, kiel decis al lia nova ordeno kaj funkcio. Tiel do, li elpensis, trastrekis, transformis kaj refaris en sia memoro kaj fantazio multajn nomojn, ĝis fine li nomis la ĉevalon Rocinante, nomo, laŭ li, alta, sonora kaj signife indikanta tion, kio la besto antaŭe estis, kaj ankaŭ tion, kio ĝi estis nun: la unua inter ĉiuj ĉevaloj de la mondo.[33]

Doninte nomon al la ĉevalo tiel konforman al lia gusto, li decidis fari la samon rilate sin mem kaj cerbumadis ok pliajn tagojn ĝis fine lia alprenis al si la nomon don Quijote; kiel supre dirite, sur tio sendube baziĝis la aŭtoroj de ĉi vera historio por konjekti, ke li certe nomiĝis Quijada, ne Quesada, kiel aliaj asertis. Sed memorante, ke la kuraĝa Amadís, ne kontenta je tiu sola nomo, alprenis ankaŭ la nomon de sia regno por famigi ĝin, kaj nomiĝis Amadís de Gaŭlio, same li, kiel bona kavaliro, volis aldoni al sia nomo tiun de sia lando kaj nomi sin don Quijote de La Mancha. Li pensis, ke li tiel proklamus sian familion kaj ankaŭ sian landon, kiun li honoris alprenante ĝian nomon.

La armaĵo jam estis pura, la kasko, kompleta, la ĉevalaĉo havis sian nomon, li la sian, kaj tiam li ekpensis, ke mankas nur serĉi damon, al kiu enamiĝi, ĉar vaganta kavaliro sen am-aferoj similas al arbo sen fruktoj kaj folioj, al korpo sen animo. Li diris en si: «Se pro miaj pekoj, aŭ pro bona sorto, mi renkontos ie giganton, kio ordinare okazas al la vagantaj kavaliroj, kaj mi lin faligos en duelo, aŭ trahakos lin ĉe la mezo de la korpo, aŭ fine venkos kaj submetos lin… ĉu ne estus bele sendi lin, ke li eniru kaj falu sur la genuoj antaŭ mia dolĉa damo kaj diru per voĉo humila kaj servuta: “Sinjorino, mi estas la giganto Caraculiambro, mastro de la insulo Malindrania, kaj venkis min en duelo persona la neniam sufiĉe laŭdata kavaliro don Quijote de La Mancha. Li ordonis, ke mi prezentu min ĉe via moŝto, por ke via ekscelenco disponu je mi laŭ via volo”?». Ho, kiel feliĉis nia bona kavaliro, kiam li faris tian paroladon, kaj eĉ pli, kiam li trovis iun, kiun li povis nomi sia damo! Okazis, laŭ la famo, ke en vilaĝo proksima al la lia vivis juna kampulino de tre plaĉa aspekto, al kiu li foje enamiĝis, kvankam ŝajne ŝi neniam tion sciis kaj eĉ ne suspektis. Ŝi nomiĝis Aldonza Lorenzo, kaj li opiniis ŝin taŭga ricevi la titolon «sinjorino de liaj pensoj». Serĉante al ŝi nomon, kiu iel konvenus al la lia kaj elvokus princinecon kaj grandsinjorinecon, li fine decidis alnomi ŝin Dulcinea de El Toboso —ĉar El Toboso estis estis ŝia naskoloko— kaj la nomo ŝajnis al li tiel harmonia, rara kaj signifoplena, kiel la ceteraj, kiujn li elpensis por si mem kaj por ĉio sia.



[30] Tiutempe oni taksis pli bongusta kaj valora la viandon ŝafan ol la bovan.

[31] Neologismo: Speco de antikva kazako longa kaj sen butonoj.

[32Latinaĵo: «tiom da haŭto kaj ostoj ĝi havis».

[33] Don Quijote faras vortoludon. «Rocín» en la hispana signifas ĉevalaĉo, kaj aldonante al li la finaĵon «ante» (kiu povas signifi «antaŭe» kaj «super ĉiuj») li indikis, ke antaŭe ĝi estis «rocín», kaj ke, jam kiel kavalira rajdobesto, ĝi rangas super ĉiuj ĉevaloj.


*Obra completa en esperanto traducida por Fernando de Diego disponible en:
http://www.cervantesvirtual.com/obra/la-ingenia-hidalgo-don-quijote-de-la-mancha/

sábado, 28 de enero de 2017

Esperanto - Fabloj - (La flutista azeno) - Tomás de Iriarte (1750-1791)

La flutista azeno

Apud la herbejoj
de mia vilaĝ'
pasis azeneto;
sed nur pro hazard'.

Fluton ĝi ekvidis,
de paŝtista knab'
tie forgesita;
sed nur pro hazard'.

Al ĝi proksimiĝis
la azen' por flar
blovon ĝi eligis;
sed nur pro hazard'.

La blovo la fluton
trakuradis ja
kaj la fluto sonis;
sed nur pro hazard'.

Ho, l' azeno diris,
kia luda rav'!
Mi artisto estas,
flutisto sen par'.

Ekzistas en mondo
verkistoj — amas'
kiuj  foje trajas,
sed nur pro hazard'.

viernes, 27 de enero de 2017

Esperanto - Fabloj - (La vulpino kaj la vinberoj) - Félix María de Samaniego (1745-1801)

La vulpino kaj la vinberoj

Ĝi estas popole konata kiu tagmeze
la vulpino estis ĉasante sen manĝi.

Ŝi trovis vinberlaŭbo kaj rimarkis
ĝia pendanta fruktojn supre.

Mil angorojn kaj afliktojn kaŭzis ŝin
ne atingi la vinberojn kun ŝia krifo,
kaj vidi kiom alta vinbertrunko estis
kun nigraj grapoloj inter verdaj folioj.

Ŝi ekrigardis, saltis kaj provis;
sed ŝi komprenis la neeblan certe.

Tiam la vulpino diris:
Mi ne volas manĝi lin! Ili ne estas maturaj!

Ne tiel vi montru senpacienca
se frustrita vin, Fabio, iu provo;
vi efektivigi bone la fabelo
kaj diru: “Ne maturaj!” tiel freŝe.

sábado, 21 de enero de 2017

Esperanto - Fabloj - (Muelisto kun lia filo kaj azeno) - Ezopo (621 a.C - 564 a.C)

Muelisto kun lia filo kaj azeno

Muelisto kaj lia filo pelis sian azenon por vendi en bazaro. Post nelonge, ili renkontis virinojn, kiuj kolektiĝis ĉe la puto, parolante kaj ridante. Unu el ili diris, "Vidu, ĉu vi vidis tiajn homojn, kiaj prefere piediras anstataŭ rajdi la azenon."

Aŭdinte tion, la maljunulo rajdigis sian filon sur la azenon. Plue poste, ili renkontis kelkajn disputantajn maljunulojn. Unu el ili diris, "Jen vidu. Tio pruvas, kion mi ĵus diris. Nuna socia moro tute ne donas atenton al respektado al la maljunaj. Vidu, tiu mallaborema infano rajdas sur la azeno, dum lia grandaĝa patro piediras. Malsupreniru, vi etulaĉo! Kial vi ne lasu vian maljunan patron ripozigi liajn lacajn krurojn!"

La maljuna muelisto malsuprenirigis sian filon el la azeno, kaj li mem rajdas sur ĝin anstataŭe. Post nelonge, ili renkontis grupon da virinoj kaj infanoj, kelkaj el kiuj kriis, "Vi sentaŭgula maljunulo, kial vi rajdas sur la azeno, dum la kompatinda infano elĉerpiĝis pro kurado sekvante vin?"

La honesta muelisto tuj rajdigis sian filon malantaŭ lin.

Proksime al la bazaro, vidante ilin, urbano demandis, "Amiko, respondu, ĉu la azeno apartenas al vi?"

La maljunulo respondis, "Jes."

La urbano diris, "Oni ne povas imagi tion. Laŭ via maniero de rajdado sur la azeno, estus pli bone por vi porti la azenon ol vi rajdas sur ĝi."

La maljunulo konsentis, "Ni agu laŭ via admono."

Tiel, li kaj lia filo desaltis de sur la azeno. Ili kunligis la krurojn de la azeno kaj portis ĝin per ligna stango sur siaj ŝultroj. Kiam ili preteriris la ponton ĉe la bazaro, multaj alvenis ĉirkaŭ ilin kaj primokis ilin. Bruado kaj stranga portado malĝojigis la azenon. Ĝi plenforte streĉrompis la ŝnuron kaj stangon kaj falis en la riveron.

Tiam, la maljunulo, kolera kaj honta, forkuris rapide laŭ la mallarĝa vojo al la hejmo.

"Ĉio ajn ne povas kontentigi ĉiujn. Se oni volas kontentigi ĉiujn, la rezulto estas, ke neniu kontentiĝas."

miércoles, 11 de enero de 2017

Esperanto - Fabloj - (Gastigata hundo) - Ezopo (621 a.C - 564 a.C)

Gastigata hundo

Iutage, iu aranĝis festenon por regali siajn parencojn kaj amikojn. La hundo de la ĝastiganto ĝoje rapidis inviti alian hundon por partopreni en la festeno, kaj alparolis, "Amiko, tuj iru kun mi. Mi invitas vin al festeno."

La hundo gaje alkuris. Vidante tiel riĉan festenon, li diris al si, "Bonege! Mi neniel imagas, ke troviĝas tiel multe da bongustaj manĝaĵoj sub la suno. Mi manĝu tiom multe, ke morgaŭ mi ne sentos malsaton."

Kun kaŝita ĝojo, li senĉese svingis sian voston kaj rigardis fideme al sia amiko. Ĝuste tiam, vidinte la hundon svingi la voston en konfuzita maniero, la kuiristo kaptis ĝin kaj ĵetis ĝin eksteren de la fenestro. Pro forta ĵetiĝo, la hundo kriaĉis kaj panike forkuris. Survoje aliaj hundoj renkontis ĝin kaj demandis, "Amiko, kia estis la festeno?"

Ĝi respondis, "Mi drinkis tro multe kaj ebriiĝas, tiel ke mi ne povas bone memori la reiran vojon."

"Oni ne devas fidi al tiuj, kiuj donas je alies kosto."

viernes, 6 de enero de 2017

Esperanto - Fabloj de fratoj Grimm - La senditoj de morto

La senditoj de morto

En tempoj malnovaj migris foje giganto sur granda vojo; subite fremdulo saltis renkonte al li kaj kriis:
"Haltu, neniun pashon plu!"
"Kio?" diris la giganto, "vi hometo, kiun mi povus dispremi inter la fingroj, vi volas bari al mi la vojon? Kiu vi estas, ke vi parolas tiel arogante?"
"Mi estas la morto,"respondis la alia, "ankau vi devas obei miajn ordonojn."
Sed la giganto rifuzis kaj komencis batali kontrau la morto. Longa kaj furioza estis la batalo, fine la giganto venkis kaj per unu bato de la pugno faligis la morton. La giganto iris sian vojon kaj la venkita morto kushis apud shtono kaj estis tiel senforta, ke ghi ne povis levighi.
"Kio okazos," diris ghi, "se mi kushos chi tie en la angulo? Neniu plu mortos en la mondo, kaj ghi estos tiel plenigita de la homoj, ke ili ne havos sufiche da loko por stari unu apud la alia."
Dume venis juna viro, fresha kaj sana, kantis kaj chirkaurigardis. Ekvidinte la duone sveninton, li kompate proksimighis, levis ghin, el sia botelo vershis en ghian bushon vivigan trinkajhon kaj atendis, ghis ghi refortighis.
"Chu vi scias," diris ghi ekstarante, "kiun vi revivigis."
"Ne," diris la junulo, "mi ne konas vin."
"Mi estas la morto, mi indulgas neniun, mi ne povas fari esceptojn por vi. Sed por pruvi mian dankemon mi promesas al vi jenon: mi ne surprizos vin; antau ol mi venos por preni vin, aperos miaj senditoj."
"Bone," diris la junulo, "mi almenau scios, kiam vi venos kaj ghis tiu tempo estos trankvila."
Li foriris. Chiam li estis kontenta kaj gaja kaj vivis pensante neniam pri la morgaua tago. Sed la juneco kaj sano dauris ne longe, baldau venis malsanoj kaj suferoj, kiuj turmentis lin tage kaj malhelpis lin dormi nokte.
"Mi ne mortos," li diris al si mem, "char antaue devas aperi la senditoj de la morto; mi nur dezirus, ke pasu baldau la malfacilaj tagoj de la malsano."
Kiam li resanighis, li rekomencis la antauan gajan vivon. Foje iu ekfrapis lian shultron: post li staris la morto kaj diris:
"Sekvu min, venis la lasta horo de via vivo."
"Kiel," respondis la viro, "chu vi ne promesis, ke antau via veno aperos viaj senditoj? Mi vidis neniun."
"Silentu," respondis la morto, "chu ili ne aperis unu post la alia? Chu ne venis la febro, kiu skuis vin kaj faligis sur la liton? Chu la kapturno ne vizitis vin? Chu la artrito ne gastis en chiuj viaj membroj? Chu ne zumis en viaj oreloj? Chu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn? Chu ne farighis mallumo en viaj okuloj? Chu mia samsanga frato, la dormo, ne rememorigis min al vi chiuvespere? Chu vi ne kushis chiunokte kvazau senviva?"
La viro ne sciis, kion respondi, obeis la fatalon kaj iris kun la morto.

domingo, 25 de diciembre de 2016

Esperanto - Fabloj - (Simio kaj okulvitroj) - Ivan Krylov (1769-1844)

Simio kaj okulvitroj

Simio en maljun' malbone tute vidis,
Sed homa fam' al ghi konfidis,
Ke tiu malbonajh' ne estas ja dangher'
Char okulvitroj savas de sufer'.
Do vitrojn en abund' akiri ghi decidis,
Ghi turnas ilin por aplik':
Jen premas al la vert', jen sur la voston metas,
Jen flaras kun singard', per lango jen leketas,
Sed en rezult' - nur nulo por efik':
"Fiajho kia! Estas granda stult'
Al homoj kredi en auskult'.
Pri vitroj onidir' ja nur mensogo estis,
Kaj mankas la util' en tiu-chi afer'".
Dirinte la Simi' chagrenon manifestis,
La vitrojn jhetis ghi al shtono en koler'
Kaj post frakas' nenio restis.

Por homa gent' ghi estas la spegul':
Jen bona ajh' ekshajnas kiel nul'
Kaj ignorant' pri utilec' diskutas,
Kaj se li estas altrangul', Do li ech persekutas.

viernes, 23 de diciembre de 2016

ESPERANTO - Fabloj - (La Cikado kaj la Formiko) - Jean de la Fontaine (1621-1695)

La Cikado kaj la Formiko

Kantis dum somer' sen fin'
Cikadin'.
Kiam frosta vento blovis
Sen provizo ŝin ektrovis,
Sen malgranda eĉ pecet'
Da muŝeto aŭ vermet';
La malsato pelis ŝin
Al najbara formikin'.

Kaj ŝi petis kun insisto:
"Donu grajnojn por ekzisto
Ĝis la nova jar-sezon'.
Mi vin pagos, laŭ ordon',
En Aŭgust', pro best-honor',
La procenton kun valor'."

Ke ne pekas formikino
Per pruntemo, estas vere;
"Kion faris vi somere?"
Diris ŝi al pruntulino.

--"Tage, nokte al venantoj,
Ne mallaŭdu -- kantis mi."
--"Kantis? -- gaja jen meti'!
Nun ekdancu post la kantoj!"

lunes, 19 de diciembre de 2016

Esperanto - Fabloj - (Kuiristo kaj kato) - Ivan Krylov (1769-1844)

Kuiristo kaj kato

Jen digna Kuirist', la majstro de la art',
Drinkejon venis lau hazard'
/Li en pieco gardis akuraton,
Funebris li en tiu tag' bofraton/,
Kaj por la kontraumusa gard'
Restigis li la Katon.
Sed kion vidas li post ia reven'?
De kuk' restajhon; kaj la Kato mem
Sidante che barelo kun acheto
Formanghas en murmur' kokidon en kvieto.
"Vi, manghegulo, kaj krimul'!"
La Kuirist' riprochas kun malshato:
"Chu vin ne frapas honto kvazau brul'?
/Kaj dume machas la kokidon Kato/.
Honesta Kato estis vi ghis nun,
Ekzemplo estis vi ghis nun,
Kaj jen... Ho, kia estas maifortun'!
Pri vi najbaroj diros kun atesto:
Fripono estas Kat', shtelisto kaj pirat'!
De la rostajhoj kaj de supo
Ni pelu lin el korto sen kompat',
Ja kvazau estus li malnobla lupo.
Li estas pest', ulcero estas Kat'! "
/Auskultas tion Kato dum manghad'/.
La Kuiristo estis oratoro,
Edifis li abunde kun fervoro,
Kaj dum ripetis li patose sin
Formanghis Kat' kokidon ghis' la fin'.

Konsilus mi al kuiristo ajna
Surmure noti por efik':
Ne babilachu kun minaco shajna
En kazo de potenc-aplik'.

miércoles, 14 de diciembre de 2016

Esperanto - Fabloj - (Ranoj volis reĝon) - Ezopo (621 a.C - 564 a.C)

Ranoj volis reĝon

Ranoj malĝojis pro manko de reĝo. Pro tio ili sendis delegiton al Zeŭso por peti al li doni al ili reĝon. Vidinte, ke ili estas tiel malsaĝaj, li ĵetis lignoblokon en la lagon. Komence, kiam ranoj surpriziĝis pro la fala sono de la lignobloko, ili tuj plonĝis ĝis la fundo de la lago. Poste, kiam la lignobloko flosis sur la akvo stabile kaj senmove, ili elnaĝis el la akvo. Fine, ili trovis ĝin ne tiom timiga. Ili surgrimpis sur la lignoblokon kaj eksidis sur ĝi, forgesante sian antaŭan timon. Ili pensis, ke kun tia reĝo, ili sentia sian vizaĝon perdita. Kaj ili sendis iun al Zeŭso, petante, ke tiu ŝanĝu reĝon, ĉar tiu estas tre mallerta. Aŭdinte tion, Zeŭso tre koleriĝis kaj li sendis akvoserpenton tien. Resulte, ĉiuj ranoj estis forkaptitaj kaj manĝitaj de ĝi.

"Blinda fido al reganto, sed malfido al sia propra forto nur kondukas al regiteco kaj katastrofo."

Esperanto - Fabloj - (Simio kaj delfeno) - Ezopo (621 a.C - 564 a.C)

Simio kaj delfeno

Marveturantoj ŝatas kunporti dorlotbestojn por sin amuzi dum vojaĝo. Maristo kunportas simion dum sia marvojaĝo. Kiam la ŝipo atingas Suonion-markolon ĉe Atiko de Ateno, subita ŝtormo atakas ĝin, kiu estas renversita de ondegoj. Ĉiuj saltas en akvon por fuĝi, kaj la simio ankaŭ lerte sin ĵetas en la akvon. Vidinte ĝin, delfeno, kiu prenas ĝin por homo, tuj naĝas sub ĝin, subportas ĝin, kaj portas ĝin al la bordo. Kiam ili atingas Piraeŭs-harvenon de Ateno, la delfeno demandas al ĝi, ĉu ĝi estas Atenano, ĝi respondas, "Jes, miaj prapatroj ĉiuj estis famuloj kaj nobeloj."

Kaj la delfeno demandas, ĉu ĝi scias pri Piraeŭs. Pensante, ke ĝi demandas pri la nomo de homo, la simio respondas, "Li estas mia plej bona amiko."

La delfeno tiel koleriĝas pro ĝia mensogo, ke ĝi lasas la simion droniĝi en akvo.

"La rakonto temas pri tiuj, kiuj senbaze diraĉas."

viernes, 9 de diciembre de 2016

Esperanto - Fabloj de fratoj Grimm - Bremenaj muzikistoj

Bremenaj muzikistoj

Viro havis azenon, kiu dum longaj jaroj pacience portadis sakojn al la muelejo, sed kiu jam komencis perdi la fortojn kaj farighis malpli kaj malpli tauga por la laboro. Tiam la mastro ekmeditis, kiel liberighi de ghi; sed la azeno komprenis, ke ekblovis malbona vento, kaj forkuris Bremenon, intencante farighi tie urba muzikisto. Sur la vojo li baldau renkontis kushantan chashundon, kiu spiregis kiel iu, kiu lacighis de la kurado.
"Kial vi tiel spiregas, kamarado?" demandis la azeno.
"Ah," diris la hundo, "char mi estas maljuna, chiun tagon pli malforta kaj ne taugas plu por chasado, mia sinjoro volis min mortbati; mi forvojaghis ne atendante lian pasporton, sed por kia servo mi taugas nun?"
"Chu vi scias," diris la azeno, "mi iras Bremenon kaj estos tie urba muzikisto, iru kun mi kaj ankau vi farighu orkestrano. Mi ludos la liuton kaj vi batos la tamburon."
La hundo konsentis kaj ili ekiris kune. Post nelonge ili renkontis katon, kies mieno estis kvazau tritaga pluvo.
"Kio chagrenas vin, maljuna barbofrizisto?" demandis la azeno.
"Kiu povas esti gaja, kiam oni timas pro sia propra kapo," respondis la kato, "char mi maljunighas, manghis jam miajn dentojn, kaj preferas sidi post la forno kaj murmuri kiel shpinilo, ol kapti la musojn, mia sinjorino volis min dronigi; mi forkuris, sed kion fari nun, ne facila estas konsilo."
"Iru kun ni Bremenon, vi ja konas la noktan muzikon, vi povas esti urba muzikisto."
Al la kato tio plachis kaj ghi alighis al ili. La tri vaguloj pasis preter korto; sur la pordego sidis koko kaj kriis kiel freneza.
"Kial vi tiel krias?" demandis la azeno, "vi traboras al ni la orelojn."
"Mi antaudiris belan veteron," diris la koko, "hodiau estas la tago, en kiu Dipatrino lavis la chemizetojn de Sankta Infaneto kaj en kiu shi devas sekigi ilin; sed char morgau dimanche gastoj venos, la senkompata mastrino diris al la kuiristo, ke shi volas manghi min morgau en la supo. Hodiau vespere mi estas metonta mian kolon sub la tranchilon. Dum mi ankorau povas, mi krias per chiuj fortoj."
La azeno diris:
"Iru prefere kun ni, rugha kresto, Bremenon; ion pli bonan ol la morto vi trovos chie; vi havas belan vochon, arta estos nia kvaropa koncerto."
Al la koko plachis la propono, kaj chiuj kvar ekiris kune. Ili ne povis atingi Bremenon en la sama tago kaj venis vespere en arbaron kaj decidis pasigi tie la nokton. La azeno kaj hundo ekkushis sub granda arbo, la kato kaj koko eksidis sur la branchoj: la koko tute supre, la plej sendanghera loko. Antau ol li ekdormis, li chirkaurigardis al chiuj kvar flankoj kaj shajnis al li, ke malproksime brilas lumeto kvazau fajrero; li kriis al la kamaradoj, ke sendube domo estas proksime, char oni vidas lumon. La azeno diris:
"Ni forlasu nian loghejon kaj iru tien, char nia gastejo estas malbona."
La hundo aldonis:
"Kelke da ostoj kun viando sur ili ne malplachus al mi."
Ili do ekiris al la lumo, kiu iom post iom farighis pli kaj pli granda, ghis fine ili venis al hele lumigita rabista domo. La azeno, kiel la plej granda, proksimighis al la fenestro kaj rigardis internen.
"Kion vi vidas, grizulo?" demandis la koko.
"Kion mi vidas?" respondis la azeno, "tablon sharghitan per manghajhoj kaj trinkajhoj, kaj chirkaue sidas rabistoj kaj ghuas."
"Jen io por ni!" diris la koko.
"Jes, certe; ah, se ni estus tie!" diris la azeno. La bestoj interkonsilighis kiamaniere forpeli la rabistojn kaj fine trovis rimedon. La azeno metis la antauajn piedojn sur la fenestron, la hundo saltis sur la dorson de la azeno, la kato rampis sur la hundon, kaj fine la koko flugis sur la kapon de la kato. Farinte tion ili komencis lau signalo sian muzikon: la azeno blekis, la hundo bojis, la kato miauis kaj la koko kantis sian kikeriki; poste ili saltis en la chambron tra la fenestro. Ektintis la vitroj; la rabistoj, audante la teruran bruon, pensis, ke monstra fantomo venis, forkuris timigitaj en la arbaron.
La kvar kamaradoj eksidis che la tablo, atakis tion, kio restis, kaj manghis kvazau malsatontaj kvar semajnojn.
Kiam la muzikistoj finis, ili estingis la lumon kaj serchis lokon por la dormo, chiu lau sia naturo kaj gusto.
La azeno ekkushis sur la sterko, la hundo che la pordo, la kato sur la forno che la varma cindro kaj la koko eksidis sur trabo. Ili estis lacaj de la longa vojagho kaj tuj ekdormis. Post noktomezo, kiam la shtelistoj vidis de malproksime, ke en la domo estas mallume kaj silente, la estro diris:
"Kial ni permesis forpeli nin?" kaj ordonis al unu iri en la domon kaj esplori ghin. La sendito trovis chion silenta kaj eniris en la kuirejon por ekbruligi lumon. La fajraj, brilaj okuloj de la kato shajnis al li brulantaj karboj kaj li almetis alumeton; sed la kato, kiu ne amis shercojn, saltis sur lian vizaghon, krachis kaj gratis. Terurita li kuris al la posta pordo, sed la hundo, kiu tie kushis, sin jhetis al li kaj ekmordis lian kruron; kiam li pasis tra la korto apud la sterko, la azeno malavare regalis lin per la posta piedo kaj la koko vekita de la bruo vigle ekkriis sur la trabo: "Kikeriki!"
La shtelisto forkuris per grandaj pashoj al sia kapitano kaj diris:
"En la domo sidas abomena sorchistino; shi spiris sur min kaj gratis mian vizaghon per siaj longaj fingroj; che la pordo staras homo kun tranchilo, per kiu li vundis mian kruron; sur la korto kushas nigra monstro, kiu batis min per bastonego, kaj supre sur la tegmento sidas jughisto, kiu kriis: ‚Chi tien la friponon!’ Mi do forkuris."
De tiu tempo la rabistoj ne kuraghis reveni en la domon, kaj al la kvar bremenaj muzikistoj ghi tiel plachis, ke ili ne volis eliri.
Ne fermita ankorau estas la busho de tiu, kiu lasta tion rakontis.

*Tradukis Kabe (1906)

jueves, 1 de diciembre de 2016

Esperanto - Fabloj - (Libelo kaj formiko) - Ivan Krylov (1769-1844)

Libelo kaj formiko

La Libelo-flirtulin' 
Kantis gaje en somero,
Sed subite sur la tero
Al somer' alvenis fin'.
Tute mortis kampo grena,
Jam forestas tag' serena,
Kiam en folia verd'
Estis mangho kaj desert'.
Chio pasis; kun malvarmo
Venas tempo por mizer',
Mankas kantoj de somer';
Chu konvenas dum sufer'
Gaja kanto kiel garno?
Kun sopiro kaj chagren'
Al Formik' ghi rampas jen.
"Ne forlasu min, amiko,
Donu helpon kun efiko, -
Ghis printemp' kaj suna bril'
Ne rifuzu pri azil'."
"Amikin', ghi strangas vere,
Chu laboris vi somere?"
Shin demandas la Formik'.
"Chu mi eblon tiun havis?
En la herba milda mol'
Gaja kanto kun petol',
Kun amuz' nin plene ravis!"
"Ha, vi estis..." - ,,Dum somero
Mi kantadis kun pasi'."
"Do vi kantis? - Bon-afero:
Nun ekdancu kun graci'! "

sábado, 26 de noviembre de 2016

Esperanto - Fabloj - (Kampulo kaj cikonio) - Ezopo (621 a.C - 564 a.C)

Kampulo kaj cikonio

Kampulo instalis multajn retojn sur la kampoj ĵus semitaj. Kaptiĝis multaj gruoj, kiuj ŝtele bekis semojn, kaj ankaŭ cikonio, kies piedo rompiĝis de la reto. Ĝi petegis al la kampulo, "Pardonon al mi. Montru kompaton al mi. Mi ne estas gruo, sed cikonio kun milda naturo. Jen vidu, kiel obeema mi min montras al miaj gepatroj, kaj kiel diligente mi laboradas por ili. Rigardu mian plumaron tute malsaman ol tiu de gruo."

Ridegante, la kampulo diris, "Eble vi pravas, sed mi nur scias, ke vi estas kaptita kune kun la gruoj, kiuj ŝtelmanĝis miajn semojn, tial vi devas esti mortigita kune kun ili."

"Oni neniel amikiĝu kun malbonuloj."

sábado, 19 de noviembre de 2016

Esperanto - Fabeloj de Hans Christian Andersen - Birdo Fenikso

Birdo Fenikso

En la ĝardeno de la paradizo, sub la arbo de la sciado, staris rozarbetaĵo; ĉi tie, en la unua rozo, naskiĝis birdo, kiu per sia flugado povis konkuri kun la lumo kaj kies koloroj estis admirindaj, kies kantado estis belega.
Sed kiam Eva deŝiris la frukton de la sciado, kiam ŝi kaj Adam estis elpelitaj el la ĝardeno Eden, tiam de la flamanta glavo de la kerubo falis fajrero en la neston de la birdo kaj ekbruligis ĝin. La birdo mortis en la flamo, sed el la ardanta ovo ekflugis nova, la sola, la ĉiam sola birdo fenikso. La legendo diras, ke tiu birdo havas sian neston en Arabujo kaj en ĉiu centa jaro mem sin forbruligas en sia nesto, kaj nova fenikso, la sola en la mondo, elflugas el la ardanta ovo.
La birdo flugas ĉirkaŭ ni, rapida kiel la lumo, admirinda pro siaj koloroj, belega en sia kantado. Kiam la patrino sidas ĉe la lulilo de la infano, la birdo troviĝas apud la kapkuseno kaj frapas per siaj flugiloj, ĝis ĉirkaŭ la kapo de la infano formiĝas aŭreolo. Ĝi flugas tra la ĉambro de mizero, kaj tiam tie ekregas sunlumo, tiam la mizera komodo ricevas odoron de violoj.
Sed la birdo fenikso estas ne sole birdo de Arabujo, ĝi flugas ankaŭ en la brilo de la nordlumo super la glaciaj kampoj de Laplando, ĝi saltetas ankaŭ inter la flavaj floroj en la mallonga somero de Grenlando.
Inter la kuprahavaj rokoj de Fahlun kaj en la karbominejoj de Anglujo oni aŭdas la frapadon de ĝiaj flugiloj, kaj ĝi flugas super la preĝolibro en la manoj de la pia laboristo. Sur la folio de la lotuso ĝi pelas la sanktan akvon de la rivero Gango, kaj la okuloj de la Hinda knabino eklumas, kiam ŝi ĝin ekvidas.
Birdo fenikso! Ĝu vi ne konas ĝin, la paradizan birdon, la sanktan cignon de la kantado? Sur la ĉaro de Tespis ĝi sidis kiel babilema korvo kaj frapadis per la nigraj feĉogutantaj flugiloj. Super la harpo de la Islanda kantisto glitadis la ruĝa sonora beko de la birdo; sur la ŝultroj de Shakespeare ĝi sidis kiel korvo de Odin kaj flustradis al li en la orelon: senmorteco. Dum la festo de la kantistoj ĝi flugis tra la kavalira salono de Wartburg.
Birdo fenikso! Ĉu vi ĝin ne konas? Ĝi kantis al vi la Marseljezon, kaj vi kantis la plumon, kiu elfalis el ĝiaj flugiloj; ĝi venis en paradiza brilo, kaj vi eble deturnis vin de ĝi kaj turnis vin al la pasero, kiu sidis kun oritaĵo sur la flugiloj.
Ho vi paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naskata kaj en flamoj mortanta, via bildo pendas en ora kadro en la salonoj de la riĉuloj, dum vi mem, ofte erarvaganta kaj sola, flugas tien kaj reen, nur legendo: birdo fenikso en Arabujo.
En la ĝardeno Eden, kie vi naskiĝis sub la arbo de sciado, en la unua rozo, tie Dio vin kisis kaj donis al vi la ĝustan nomon: poezio.

* Tradukis: L.L. Zamenhof

sábado, 12 de noviembre de 2016

Esperanto - Interparolado pri Suda Pacifiko - Bertolt Brecht

Ĉe mia eldonisto mi renkontas viron, kiu dum dekkvin jaroj vivis en Brazilo.

Li demandas min, kio okazas en Berlino.

Kiam mi jam diris tion al li, li konsilas, ke mi iru al Suda Pacifiko.

Li asertas, ke ne ekzistas io pli bona.

Mi ne kontraŭas tion. Mi demandas, kion mi tiukaze kunprenu.

Li diras : „Kunprenu hundon kun kurta felhararo. Jen la plej bona kunulo de homo.“

Mi pensas kompreneble dum momento, ĉu mi demandu lin, ĉu en la plej malbona kazo povus esti ankaŭ hundo kun longa felhararo. Sed mia sana menso diras al mi, ke sur longharara felo la kokospingloj povus kroĉi sin.

Mi demandas lin nun, kion oni faras tie en Suda Pacifiko dum la tuta tago.

Li respondas : „Tute nenion. Labori vi tute ne devas.“

„Nu do,“, mi diras, „laboro ja ne kontentigus min, sed ion, kompreneble, oni devus povi entrepreni !“

Li diras : „Nu, jen vi havas ja la naturon !“

„Bonege“, mi diras, „sed kion oni faras ekzemple frue je la oka ?“

„Frue je la oka, ĉu ? Tiam vi ankoraŭ dormos.“

„Kaj tagmeze, je la dektria, ĉu ?“

„Je la dektria estas tro varmege por fari ion.“

Sed nun mi fariĝas malica. Mi rigardas lin malamike kaj diras :

„Kaj posttagmeze, ĉu ?“

„Nu, unu horon ĉiutage vi ja povos plenigi per io.“

Tiam li ŝajne ekkomprenas, ke mi ne apartenas al tiu speco, kiu kapablas okupiĝi pri si mem, kaj pli tolereme li daŭrigas : „Kunprenu dutuban fusilon kaj ĉasu.“

Sed nun mi estas jam iom ĉagrenita kaj diras koncize : „La ĉasado ne amuzas min.“

„Ja, cetere, per kio vi volus vivteni tie ?“ li demandis min ridete.

Mi fihumuras pli kaj pli. „Tio estas ja afero via“, mi diras. Estas ja vi, kiu devus proponi ion al mi, ĉu estu mi la eksperto pri Suda Pacifiko ?“

„Ĉu vi volus fiŝkapti ?“ li proponas.

„Pro mi“, mi diras grumble.

„En ordo, kunportu ŝtalmuŝan fiŝhokon riceveblan en ĉiu magazeno, kaj post kvin minutoj vi havos du fiŝojn je la hoko. Tiukaze do manĝu fiŝojn, se vi ne volas ĉasi."

„Ĉu nefrititajn ?“ mi demandis.

„Sed fajrilon vi havos ja ĉe vi.“

„Fiŝo kun fajrilo, tio ja ankoraŭ ne estus kompleta manĝo, ĉu ?“ mi diras, vere naŭzite de tia manko pri sperto. „Ĉu oni almenaŭ povus foti ?“

„Nu, jen ideo“, li konsentis, evidente tre malŝarĝite. Jen vi havos ja la tutan naturon je dispono. Tiom multe foti vi povus nenie aliloke.“

Nun li kompreneble sentas sin supera. Nun li simple lasos foti min dum la tuta tago. Tiel mi estos okupata, kaj li ree havos sian pacon.

Sed mi povas diri al vi : Suda Pacifiko dum jaroj ne plu trovos mian plaĉon. Kaj viron tian mi volus revidi neniam.


Tradukis Cezar

domingo, 6 de noviembre de 2016

Esperanto - Parolado el la "La granda diktatoro" - Charlie Chaplin

Mi petas pri pardono,
sed mi ne deziras esti imperiestro.
Tio ne estas mia afero.
Mi volas regi aŭ konkeri neniun.
Mi volonte helpus al ĉiu,
se eblas.
Al judoj, ne-judoj- nigruloj - blankuloj.
Ni ĉiuj volas helpi al ni reciproke :
Homaj estaĵoj estas tiel.
Ni volas vivi en reciproka feliĉo,
ne per reciproka enmizerigo.
Ni ne deziras hati
kaj malestimegi nin.
En ĉi tiu mondo estas loko por ĉiu.
Kaj la bona Tero estas riĉa
kaj povas provizi ĉiujn.

La vojo de l’ vivo povas esti
libera kaj agrabla,
sed ni perdis la vojon.
Avido venenis la homajn animojn,
barikadis per malamo la mondon,
puŝis nin en mizeron
kaj al sangoverŝado.
Ni evoluis rapidecon,
sed enfermis nin mem.
Maŝinoj, kiuj donas abundon,
postlasis nin en bezono.
Nia scio igis nin cinikaj,
niaj sperto kaj lerto duraj
kaj malafablaj.
Ni pensas tro multe,
ni sentas tro malmulte.
Pli ol maŝinoj
ni bezonas humanecon.
Pli ol lerto kaj sperto
ni bezonas afablecon kaj ĝentilecon.
Sen tiuj kvalitoj
vivo estos violenta
kaj ĉio estos perdita

La aviadilo kaj la radio
pli proksimigis nin.
La vera naturo en tiuj aĵoj
laŭte krias je homa boneco,
laŭte krias al la universala frateco,
al la unueco de ni ĉiuj.
Jam nun mia voĉo
atingas milionojn
da senesperaj viroj, virinoj,
kaj etaj infanoj -
en la tuta mondo,
viktimojn de sistemo,
kiu igas homojn torturi
kaj enkarcerigi senkulpulojn.
Al tiuj, kiuj povas aŭskulti min, mi diras :
"Ne malesperiĝu !".
La mizero, kiu venis super nin,
estas nenio alia krom la pasado de avido -
la amareco de homoj,
kiuj timas la homan progreson.
La hato de la homaro pasos,
kaj la diktatoroj elmortos,
kaj la potenco,
kiun ili forprenis de la homoj,
revenos al la homoj.
Kaj tiom longe, kiom homoj scios morti,
la libero ne pereos.

Soldatoj !
Ne fordonu vin al la bestaĉoj
kiuj malestimegas kaj sklavigas vin -
kiuj komandas viajn vivojn,
kiuj diras al vi, kion vi devas fari,
kion pensi kaj kion senti.
Kiuj severe trejnas
kaj endietigas vin,
kiuj traktas vin kiel bruton
kaj nutras kanonojn per vi.
Ne fordonu vin al tiuj kontraŭnaturaj uloj,
al tiuj maŝinuloj kun maŝinmensoj
kaj maŝinkoroj !
Vi ne estas maŝinoj.
Vi estas homoj !
Kun la amo al la humaneco
en viaj koroj !
Ne malamu !
Nur la ne-amataj malamas,
kaj la kontraŭnaturaj !

Soldatoj !
Ne batalu por la sklaveco !
Batalu por la libero !

En la deksepa ĉapitro de Sankta Luko
estas skribite,
ke la regno de Dio
"...estas en vi."
Nek en unu homo,
nek en homgrupo,
sed en ĈIUJ !

En vi !

Vi, la homoj, posedas la povon,
la povon krei maŝinojn.
La povon krei feliĉon !
Vi, la homoj, havas la povon
por igi la vivon bela kaj libera,
por fari el tiu vivo mirindan aventuron.
Do - en la nomo de la demokratio -
ni uzu tiun povon.
Ni ĉiuj unuiĝu.
Ni batalu por nova mondo,
por humana mondo,
por deca mondo,
kiu ebligos al la homoj labori,
kiu havigos al la junularo futuron,
kaj sekurecon al la maljunularo.

Per tio, ke ili promesis al ni tiujn aferojn,
la bestaĉoj transprenis la potencon.
Sed ili mensogis !
Diktatoroj liberigas sin mem,
sed ili sklavigas la popolojn.
Ni nun batalu por liberigi la mondon-
por ŝiri teren naciajn barojn -
por forigi la avidon,
la malamon kaj la netoleremon.
Ni batalu por mondo de prudento,
en kiu la scienco kaj la progreso
kondukos al al feliĉo de ĉiuj.
Soldatoj, en la nomo de la demokratio,
ni unuiĝu !

Hannah, ĉu vi povas aŭdi min ?
Kie ajn vi estas, rigardu supren al mi, Hannah !
La nuboj leviĝas.
Aperas la suno !
El la tenebro ni eliras en la lumon.
Ni alvenas en nova mondo,
en pli afabla mondo,
en kiu la homaro venkos sian avidon,
sian malamon kaj sian brutalecon.
Rigardu supren al mi, Hannah !
La homa animo ricevis flugilojn
kaj finfine ekflugas.
Ĝi flugas en la ĉielarko,
en la lumo de l’espero.
Rigardu supren al mi, Hannah !
Rigardu min !

*(Tradukis Cezar)

sábado, 29 de octubre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Tezeo (Dua parto) (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Tezeo (Dua parto)

(Daŭrigo)

...Homamaso akompanis la lotumitajn virgulinojn kaj junulojn al la haveno.

Inoj kisis la armilojn de Tezeo kaj la viroj jubilis entuziasme al li. Egeo disiĝis nur tre malvolonte de Tezeo.

Li parolis al li : „Mi estas jam maljuna kaj maljunuloj estas senpaciencaj kiel infanoj. Tial mi ordonis kunporti ankaŭ blankan velon sur la ŝipon. Vi veturos kiel ĉiam kun nigra velo, sed se vi sukcesos mortigi Minotaŭron, hisu la blankan velon. Mi tiam jam de malproksime vidos, ĉu mi povos ĝoji pri la venko.“

La ŝipo ekveturis kaj la popolo kun la reĝo reiris en la urbon. En ĉiuj kreskis la espero kaj malpliiĝis la disiga doloro.

En Kreto atendis jam reĝo Minoo kun sia sekvantaro la ŝipon el Ateno. La ŝipo kun la nigra velo enveturis en la havenon kaj sep junulinoj kaj sep junuloj, inter ili Tezeo, elgrimpis teren. La juna heroo de la aliaj atenanoj diferencis per sia alta kresko kaj sia fiera rigardo. Eĉ Minoo vidis lin kun plaĉo.

Tezeo rigardis rekte al lia vizaĝo kaj parolis : „Ne pensu, reĝo, ke mi venis por servi al Minotaŭro kiel voraĵo. Mi venis por mortigi la monstron kaj por liberigi la hejmlandon de la terura tributo.“

La reĝo subigis sian ridadon : „Se vi estos tiel kuraĝa kiel laŭ viaj vortoj, vi eble povos sukcesi pri tio. Se vi mortigos Minotaŭron, mi donacos al vi kaj al viaj gekunuloj la liberon kaj rezignos pri la tributo de Ateno.“

La reĝidino, Ariadno, staris en la akompanantaro kaj aŭskultis ensorĉite. Ŝi ne povis lasi la okulojn de la alte kreskinta heroo. Li jam delonge estis foririnta kaj malaperinta el ŝia rigardo, sed lia bildo ne forlasis ŝin. Ŝi bedaŭris lin kaj sciis, ke li iros sen ŝia helpo kun certo rekte morten.

La deziro savi Tezeon forpelis Ariadnon nokte el la lito. Ŝi ŝteliris tra la kvieta palaco al la karcero, en kiu la heroo kun siaj kunuloj atendis la matenon. Ĉiuj kuŝis en maltrankvila dormo, nur Tezeo ne dormis. Ariadno malfermis sekretan pordon kaj vokis mallaŭte la heroon, kiu estis absorbita en pensojn. Tezeo esperis helpon de dio, sed anstataŭ dio venis juna bela junulino al li por helpo.

„Mi scias, ke vi volas mortigi Minotaŭron“, haste flustris Ariadno, „sed sola vi apenaŭ sukcesos pri tio. Mi kunprenis al vi fadenbulon. Se vi paŝos en la labirinton, ligu la finaĵon de la fadenbulo al kolono kaj disvolvu dum la irado la fadenon. Minotaŭron vi ne povos mortigi per kutima feraĵo. Tial mi kunprenis sorĉoglavon al vi. Se vi venkos sukcese en la batalo, vi trovos la vojon reen laŭ la disvolvita fadeno.“

Tezeo volis danki al Ariadno, sed la reĝidino malaperis en la tenebro de la nokto. Se li ne tenus la glavon kaj la bulon ĉemane, li pensus, ke ĉio estas sonĝo.

Sekvamatene la gardistoj malfermis la prizonpordon kaj elpelis la junajn atenanojn eksteren al la labirinto. La junuloj pendigis la kapojn, la junulinoj ploris. Nur Tezeo paŝis kun alte levita kapo kaj kuraĝigis la aliajn per siaj vortoj. Sub la vesto li kaŝis la sorĉoglavon kaj la fadenbulon de Ariadno.

Li paŝis en la labirinton plenan de kruciĝantaj irejoj, de tenebraj kavernoj kaj kaose interplektitaj haloj. Tezeo ordonis, ke lia samlandanoj restadu proksime de la elirejo kaj survojiĝis mem al Minotaŭro. Je la unua kolono li fiksis la fadenon kaj disvolvis dum la irado la bulon. La etendita konstruaĵo de Dedalo estis kvieta kiel tombo. Tezeo palpe paŝis tra malhelaj irejoj kaj ekterurigitaj vespertoj batadis per siaj flugiloj lian kapon. Li trapaŝis halojn, kies muroj en plena suno ardis, kaj li iris en malsekajn kavernojn, el kiuj penetris la odoro de ŝimo kaj putraĵo. Ĉie estis kvieto, nur musoj ĉeokaze preterhastis survoje kaj rampante kaŝis sin en siaj truoj kontraŭ la heroo, araneoj fuĝis el siaj disŝiritaj retoj. Tezeo viŝis la ŝviton de la frunto kaj paŝis en longan irejon. La suno radiis sur lin kaj prilumis makulojn de sekigita sango sur la muroj. Subite disŝiris tondranta muĝado la kvieton.

Tezeo prenis la sorĉoglavon kaj iris renkonte al la muĝado. La muĝado plifortiĝis, ĝi similis la muĝadon de ŝtorme vipata maro kaj longe etenditan tondradon. La kolonoj en la irejoj tremis kiel en ŝtormo.

Post kurbiĝo de la irejo Tezeo ekvidis Minotaŭron. Li staris super monto da paligitaj ostoj kaj skuadis sian gigantan taŭrokapon. Ĝia korpo estis homa, sed grandega. El liaj nazotruoj ĵetiĝis flavaj kaj verdaj flamoj kaj el lia buŝego venena spiro. Li etendis siajn gigantajn vilajn brakojn al Tezeo por frakasi lin. Tezeo saltis flanken kaj la monstro turniĝis plumpe al li. Fulmrapide la heroo puŝis la sorĉoglavon en ĝin kaj trafis Minotaŭron rekte en la koron.

La tero tondris, kiam la monstro renversiĝis kaj fosiĝis en la argilan grundon. La eĥo de la falo aŭdiĝis en ĉiuj irejoj, kavernoj kaj haloj. Ankaŭ la virgulinoj kaj junuloj, kiuj venis kun Tezeo en la labirinton, aŭdis ĝin. „Nun Minotaŭro atakis Tezeon kaj mortigis lin“, ili diris timoplene. Malgaje ili atendis sian propran finon.
Intertempe palpis sin Tezeo tra la malhelaj ireoj reen al la elirejo. Atente li iris laŭ la fadeno de Ariadno kaj sekure atingis la kunulojn. Ili ĉirkaŭbrakis lin kaj ĝojigite kisis lian vizaĝon kaj liajn manojn. Jen aperis antaŭ ili Ariadno kvazaŭ kreskinta el la tero.

„Rapide, sekvu min“, ŝi vokis, „mia patro eksciis, ke mi helpis al vi, li koleras kaj ne volas plenumi sian promeson. Antaŭ ol li elsendos siajn sbirojn al vi, ni fuĝos al la bordo kaj grimpos sur vian ŝipon.“

Ili postkuris Ariadnon. Ŝi kondukis ilin el la labirinto eksteren sur vojo, kiun konis nur ŝi. La vojo kondukis al la mara bordo kaj al la ŝipo de la atenanoj. Antaŭ ol reĝo Minoo ekkonis, kio okazis, la ŝipo de Tezeo jam tiom malproksimis, ke sukcesa persekuto eĉ ne plu penseblis.

Ili interrompis sian veturon nur ĉe la insulo Nakso. Tie ili eliris, prenis trinkakvon, manĝis kaj ripozis. Ariadno endormiĝis kaj havis viglan sonĝon. Aperis al ŝi la dio Dionizo kaj ordonis al ŝi resti sur la insulo. La sorto elektis ŝin kiel edzinon de li.

Ariadno obeis al la dio Dionizo, kaj kiam la atenanoj denove iris sur sian ŝipon, ŝi rifuzis veturi kun ili. Tezeo ne kuraĝis kontraŭstari la volon de la dio kaj postlasis Ariadnon sur Nakso. Li kaj la aliaj malĝojis, ke Ariadno ne veturis kun ili al Ateno kaj pro sia malgajo ili forgesis la deziron de la reĝo Egeo. Ili ne ŝanĝis la nigran velon kontraŭ la blankan.

Senpacience atendis Egeo la alvenon de la ŝipo kaj la haveno estis plena de ekscititaj homoj. Fine ĉe la horizonto aperis la ŝipo, proksimiĝis kaj jam oni povis vidi la velon. Kiam Egeo ekvidis la funebran koloron ĉe la masto, li malesperiĝinte ĵetiĝis de la alta bordo en la maron kaj la ondoj super li kunfermiĝis.

Tezeo, la venkinto, redonis la savitajn junulojn kaj la virgulinojn al ties gepatroj, sed lian patron li ne revidis. Kiam la maro portis la mortan reĝon al la bordo, Tezeo solene entombigis lin kaj fondis je lia memoro feston, kiu la posteulojn memorigu pri la malĝoja-ĝoja okazaĵo de la heroa veturo de Tezeo. La maro, en kiu la reĝo trovis la morton de tiam estas nomata laŭ li Egea Maro.

La tuta popolo ĝojis, kiam Tezeo sidiĝis sur la malplenan tronon kaj fariĝis la reĝo de Ateno. Li regis ne nur per la glavo, sed ankaŭ per prudento. La legendo rakontas, ke li unuigis la komunumon kaj donis novajn leĝojn al sia hejmlando. Oni asertas, ke li limigis sian reĝan potencon kaj interkonsiliĝis kun konsilio el la plej saĝaj kaj plej noblaj viroj de l‘ lando.

Tiel la heroo Tezeo liberigis sian hejmlandon kaj metis liberon kaj juron sur firman bazon.


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

viernes, 28 de octubre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Tezeo (Unua parto) (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Tezeo (Unua parto)

Egeo, filo de la reĝo de Ateno antaŭ kelkaj jaro ekvagis monden kaj ne revenis. Kiam Ateno estis minacata de milito, la maljuna reĝo elsendis heroldojn, por ke ili serĉu la filon.

Sekvante la spurojn de la heroaĵoj de Egeo, ili venis en fremdan reĝan regnon, kie la filo de la atena reĝo geedziĝis kun reĝa filino. Al la juna paro naskiĝis post ne longa tempo filo, kiun ili nomis Tezeo.

Egeo regalis la heroldojn kaj post la manĝo li demandis ilin, kial ili venis.

„Egeo“, ili diris, „via hejma urbo estas minacata de milito. Via patro estas jam maljuna kaj ne plu
kapablas elteni la penojn de milito. Li petas vin reveni kaj konduki la atenanojn al la venko.“

Egeo malgajiĝis, sed li ne povis rifuzi la deziron de la reĝo. Antaŭ ol li iris sur la ŝipon, li levis ĉe la bordo grandan ŝtonblokon kaj enfosis sub ĝin sian glavon kaj siajn ŝuojn. Poste li parolis al sia edzino : „Mi ne scias kiom longe la milito en Ateno retenos min, kaj kiam ni nin revidos. Se mi ne revenos, antaŭ ol nia filo Tezeo estos plenkreskinta, tiukaze konduku lin al tiu ŝtono. Se li havos sufiĉe da forto por levi la ŝtonon kaj preni la glavon kaj la ŝuojn, li sekvu min al Ateno.

Egeo adiaŭis de la edzino kaj de la filo kaj baldaŭ la velo malaperis post la horizonto.

Pasis tagoj kaj jaroj. Tezeo plenkreskiĝis ĉe sia patrino en la reĝa palaco. Li ekzercis sian menson kaj siajn fortojn kaj kiam li estis jam granda kaj forta, la patrino kondukis lin al tiu ŝtono, sub kiu troviĝis la glavo kaj ŝuoj de la patro.

„Se vi povos levi la ŝtonon“, diris la patrino, „mi ĝojos havi tian fortan filon kaj malgajos, ĉar ni disiĝos.“

Tezeo firme starigis sin sur la sablo kaj forŝovis la ŝtonon. Li surmetis la ŝuojn, kroĉis la glavon al sia zono kaj reiris kun sia afliktita patrino en la burgon por pretigi sin por la vojaĝo al la patro. La patrino insiste konsilis al li uzi la marvojon al Ateno, ĉar la vojo trans la montojn estas tro danĝera kaj rabistoj kaj sovaĝaj bestoj svarmas en la arbaro. Sed Tezeo ne lasis konvinki sin.

„Kion mia patro dirus“, li obĵetis, „se li ekscius, ke mi elektis la pli facilan vojon !“

Li sopiris heroajn agojn en la maniero de Heraklo. Tial li survojiĝis surpiede kaj sola al Ateno. La vojo kondukis tra montoplena regiono, trans rokojn kaj tra densaj arbaroj. Je kurbiĝo de la arbara vojo embuskis en la vepro terura rabisto.

Li rabatakis la migrantojn per ferokovrita klabo. Ankaŭ sur Tezeon li ĵetiĝis el sia kaŝejo.

„Vi venas ĝustatempe“, vokis Tezeo, „via klabo plaĉas al mi. Mi purigos per ĝi la regionon de tiaj sentaŭguloj kiajn vi.“

Li levis la glavon, evitis la baton de la rabisto kaj traboris lin. La klabon li prenis al si. En la vaste etendiĝantaj arbaroj kaj montaj solecejoj li renkontis ankoraŭ kelkajn aliajn rabistojn kaj mortbatis ĉiujn. Se la glavo ne sufiĉis al li, li prenis kiel Heraklo la klabon. Ĉie tie la homoj elspiris malŝarĝite. Ili denove povis vojaĝi senmoleste sen devi timi rabatakojn.
Sed la plej terura renkonto ankoraŭ atendis Tezeon. La lasta rabisto sur la vojo al Ateno estis la rabisto Prokrusto.

Li ne ĵetiĝis kriante kaj armite sur pacemajn migrantojn, sed invitis ilin ĝentile en sian domon. Ankaŭ Tezeon li afable ridete invitis ripozi de longa migrado. Li petis lin veni al la manĝotablo kaj regalis lin per manĝo kaj trinkaĵo.

Post la manĝo diris Prokrusto : „Vi estas laca, migranto, sekvu min, la lito vin jam atendas.“

Li havis du litojn, malgrandan kaj grandan. Al la migranto li donis ĉiufoje tiun liton, kiu ne konvenas al la migranto. Grandulojn li kuŝigis sur la malgrandan liton, malgrandulojn li metis sur la grandan. De la granduloj li mallongigis per hakilo la membrojn, de la malgranduloj li etendis la membrojn per martelado. Tiel li turmentis ilin, ĝis ili eligis sian lastan spiron.
La grandan Tezeon la giganto volis devigi sur la malgrandan liton. Sed Tezeo ekkonis, kiun sorton Prokrusto volis havigi al li, kaj agis pli rapide ol la giganto. Li ĵetis lin sur la malgrandan liton kaj detranĉis per unu bato de la glavo ties kapon.

Poste neniu danĝero plu minacis lin. Baldaŭ li paŝis tra la urba pordego de Ateno. Li promenis tra la stratoj kaj vizitis la pompajn konstruaĵojn. La homoj, kiuj renkontis lin, rigardis siaflanke lian polvokovritan figuron, lian sunbrunigitan vizaĝon kaj lian longan hararon. Ili miris pri lia grandega klabo, kaj masonistoj, kiuj laboris je la templo de Apolono, komencis moki lin. Tezeo ne respondis. Silente li eljungis la bovojn de ĉaro staranta antaŭ la templo kaj ĵetis ilin sur la mokantojn je la skafaldo. Ĉiuj, kiuj vidis tion, silentiĝis pro miro.

Antaŭ la reĝa palaco viglis. Aroj de ekscititaj viroj grumble diskutis kontraŭ la reĝo Egeo. Estis denove veninta la tago, kiam la atenanoj sendu oferdone sep junulojn kaj sep virgulinojn al Kreto por la Minotaŭro. Tio estis la sanga tributo, kiun la reĝo de Kreto postulis.

Iam oni aranĝis en Ateno festajn ludojn kaj konkursojn. La reĝo de Kreto, Minoo, sendis tiam sian filon por tio. Tiu venkis ĉiujn atenanojn kaj kolerigis tiel la reĝon Egeo. Egeo inside murdigis la reĝan filon, kaj inter Kreto kaj Ateno ekfuriozis kruela milito. Minoo velis kun sia tuta floto al la atena bordo, dezertigis la landon kaj venkis la atenanojn. De tiam la atenanoj en ĉiu naŭa jaro devis liveri sep junulojn kaj sep virgulinojn al Kreto. Minoo enfermigis ilin en la labirinton, kie la monstra Minotaŭro voris ilin. Tio estis la sanga tributo al la reĝo de Kreto.

La atenanoj indignis pri reĝo Egeo, ĉar li ne defendis sin kontraŭ tia terura tributo.

„Por kio li defendu sin“, incitis kelkaj viroj la maltrankvilon, „lin tio ja ne koncernas. Estas infanoj niaj, kiuj iradas en la morton, ne liaj. Li ne havas infanojn, kaj tial ankaŭ ne komprenas nian doloron.“

Ili indigniĝis, sed ili lotumis samtempe, kiu estu sendita al Kreto. Tiuj, kiuj bonŝancis, ne plu miksiĝis en la kverelon. Sed la lotumitoj eklarmis.

Tezeo miksiĝis inter la bruantan amason kaj aŭskultis ĉion. Poste li anonciĝis ĉe la reĝo. Egeo akceptis sian filon kiel fremdulon kaj ne ekkonis lin.

„Fremdulo, vi venis en malgaja momento al ni“. Tiel li akceptis Tezeon. „Vi venas ŝajne el granda malproksimo kaj ne scias pri nia malfeliĉo. Alikaze vi certe prefere preterirus la urbon en granda distanco.“

„Mi venis, reĝo, efektive el granda malproksimo“, diris Tezeo, „mi scias pri via aflikto kaj volonte helpus al vi. Mi intencas iri kun la viktimoj, kiujn vi sendos al tiu Minotaŭro, kiel unu el ili. Promesu plenumi mian deziron, kio ajn okazos.“

Surprizite rigardis Egeo Tezeon : „Vi volas libervole iri kun la viktimoj, ĉu ? Kiu vi estas, ke vi ne timas perdi vian vivon ?“

„Perdos la vivon Minotaŭro, ne mi“, diris Tezeo aŭdace. „Promesu al mi plenumi la deziron kaj mi diros al vi, kiu mi estas.“

Kiel en sonĝo konsentis Egeo. Poste Tezeo montris al la reĝo la glavon kaj la ŝuojn. La okuloj de Egeo plenigis sin per larmoj kaj li disetendis la brakojn.

„Apenaŭ mi revidis mian filon“, li lamentis, „mi perdu lin denove, ĉu ?“
Sed sian reĝan promeson li ne povis rompi.

Tuta Ateno kvazaŭ susuradis de la novaĵo, kiel arbofolioj pro blovanta vento, ke en la palaco aperis neatendite la reĝofilo Tezeo, kiu intencas mortbati Minotaŭron. Oni interparolis plu pri nenio alia...       

(Daŭrigota)


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

lunes, 24 de octubre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - La milito de Trojo (Dua parto) (Eduard Petiŝka 1924-1987)

La milito de Trojo (Dua parto)

(Daŭrigo)

...Agamemno hezitis plenumi tiun kruelan postulon, sed por ne fiaskigi la militiron, li decidis sin tamen por la malfacile farebla ofero. Li sendis leteron hejmen, en kiu li petis Ifigenion al si en la kampadejon. Apenaŭ li sendis la leteron, hirtiĝis lia haŭto kaj li skribis tuj duan leteron, ke Ifigenio ne veturu al li. Reĝo Menelao vidis kiel plia heroldo elkuris el la la tendo de Agamemno kaj li supozis, ke la ĉefkomandanto eble ŝanĝis sian decidon. Pro timo, ke Agamemno povus adiaŭi sin de la militiro, Menelao persekutis rapide la heroldon kaj forprenis la skribaĵon de li. Tial Ifigenio ricevis nur la unuan leteron kaj vojaĝis obeeme al sia patro. La malespera Agamemno salutis ŝin en la kampadejo kaj la pastroj pretigis ĉion por la ofero. Jam ili venis al Ifigenio kaj kondukis ŝin al la altaro, dum Agamemno kaŝis sian vizaĝon. Sed ĉimomente vualiĝis la altaro en nebulon kaj ventopuŝo de tie forkondukis Ifigenion malproksimen al Taŭrido. Tie ŝi fariĝis pastrino de Artemiso. La pacigita diino metis sur la altaron anstataŭ la ino cervinon.

Favora vento leviĝis, ĝi ondigis la maron kaj ŝveligis la velojn. La ŝipoj elveturis de la haveno.

Venis la tago, kiam la gardistoj de Trojo de sur la urbomuro ekvidis la mastojn kaj velojn de malamika floto. La militistoj de Trojo prenis siajn armilojn kaj kuregis el la urbo por defendi la bordon. Ilia gvidanto estis Hektoro, la plej aĝa filo de la reĝo Priamo.

La grekoj sciis, ke tiu el ili, kiu kiel la unua paŝos sur la teron de Trojo, devos morti – orakolo antaŭdiris tion. Apenaŭ la unua ŝipo atingis la bordon, juna greka heroo saltis surborden kaj elektis libervole la morton. La tuta greka armeo sekvis lin kaj Hektoro retiriĝis kun siaj trojanoj. Aĥilo saltis tiel bruske de la ŝipo, ke sub ties kalkanoj la tero rompiĝis kaj fonto elŝprucis. La nevundebla heroo ĵetiĝis tiel fervore en la batalon, ke la trojanoj ekterurigite fuĝis for de liaj batoj kaj de la lia brila kiraso malantaŭ la urbomuron.

La grekoj tiris siajn militŝipojn sur la bordon, starigis kampadejon kaj ĉirkaŭis ĝin per remparo. Aĥilo konstruigis ĉirkaŭ sia tendo protektbarilon el fortaj palisoj batitaj en la teron. La pordego en la protektbarilo estis riglita per giganta trabo, kiun povis movi kun peno nur triopo de fortaj viroj. Nur Aĥilo mem kapablis levi ĝin sola kaj malfermi la pordegon.

Ĉiutage la grekoj militvagadis en la regiono de Trojo kaj revenadis kun riĉa predo en la kampadejon. Sed la urbo Trojo spitis al ĉiuj grekaj atakoj.

Naŭ militjarojn la milita sukceso ŝanĝis la flankojn inter grekoj kaj trojanoj, naŭ jarojn larmis en Trojo la vidvinoj pri siaj falintoj kaj la tero de Azio trinkis abunde grekan sangon. En la deka jaro inter Aĥilo kaj Agamemno eksplodis furioza kverelo pri militpredo. Agamemno uzis sian postenon kiel ĉefkomandanto por gajni la kverelon. Li devigis Aĥilon transdoni parton de ties predo. La amarigita heroo rifuzis batali plu. Li iris al la mara bordo kaj plendis al sia patrino, al la marniksino, pri la maljusteco, kiu okazis al li. La patrino sciis jam pri tio, ŝi elvenis de la susurantaj ondoj kaj konsolis la filon. Aĥilo petis la patrinon ĉe diopatro Zeŭso zorgi pri malvenko de la armeo de Agamemno. La amanta patrino ne povis rifuzi ion al sia filo. Ŝi turnis sin al Zeŭso kaj la grekoj komencis malvenki. Aĥilo sidis sen agado en la tendo. Lia glavo kaj lia lanco ekrustis. Sed la trojanoj fariĝis pli kaj pli aŭdacaj. Iutage ili invadis la kampadejon de la grekoj kaj komencis ekbruligi ties ŝipojn. Sed eĉ la fiodoro de la brulanta ligno ne logis Aĥilon el la tendo.

En la momento de la plej granda danĝero kuris lia amiko Patroklo al li. Li petis kaj priĵuris lin, ke tiukaze, se li tamen ne volas batali, ke almenaŭ li pruntedonu al li sian kirason, ĉar la trojanoj pensos, ke la kuraĝa Aĥilo proksimiĝas kaj certe ili refuĝos en la urbon. Aĥilo koncedis kaj pruntedonis al sia amiko la grandiozan kirason. Dum tio li konsilis al li : „Ne lasu tiri vin en la batalkirladon, amiko mia, kaj ne persekutu la trojanajn militistojn.. Nur montru vin al ili, tio sufiĉos. Tuj kiam la trojanoj retiriĝos el la kampadejo, tuj revenu. La batalon antaŭ Trojo translasu al la aliaj. Mi pruntedonas al vi la kirason nur, por ke ili ne bruligu niajn ŝipojn.“

Rapide Patroklo surmetis la brilantan kirason de Aĥilo, li surmetis la kaskon kun la ĉevalvosto kaj elektis du lancojn. La lancon de Aĥilo li lasis stari, tiun neniu krom Aĥilo mem povus svingi. Fine li prenis ŝildon kaj avancis je la pinto de la militistoj de Aĥilo kontraŭ la trojanoj. Ili ektremis ĉe la vidaĵo de Patroklo kiel herboj en la vento. Ili vidis la kirason de Aĥilo kaj pensis, ke Aĥilo inerkonsentiĝis kun Agamemno kaj nun rejetiĝas en la batalon. La vicoj de la trojanoj maldensiĝis, la militistoj turnis sin por fuĝi kaj ŝiris la tutan armeon kun si. La grekoj gvidataj de Patroklo persekutis ilin, ŝildon apud ŝildo, kaskon apud kasko. Kiel emigranta muro ili persekutis la malamikon antaŭ si. Pelate de la sukceso Patroklo liberigis por si kuraĝe la vojon al la troja armeestro Hektoro. Li ne pensis pri la konsilo de Aĥilo kaj kuraĝis moviĝi mezen de la malamikaj aroj sur la libera kampo antaŭ la urbo. Jen subite trafis lin malamika lanco. Hektoro vidis, ke Patroklo estas vundita, li trabatis al si vojon ĝis Patroklo kaj trafis lin per mortiga bato. Pri la kadavro de Patroklo komenciĝis batalo. La grekoj fine venkis kaj portis Patroklon reen en la kampadejon ; Hektoro prenis kiel predon la kirason de Aĥilo.

Kiam Aĥilo en sia tendo eksciis pri la morto de sia fidela amiko, li profunde funebris. Li disĵetis polvon sur sian kapon kaj lia lamentado disvastiĝis laŭlonge de la mara bordo. Ankaŭ la patrinon de Aĥilo atingis liaj veaj lamentoj. Ŝi forlasis sian malsekan loĝejon kaj vizitis sian malfeliĉan filon. Ŝi trovis Aĥilon flamigitan de la sopiro venĝi la morton de la amiko.

Malgaje ŝi rigardis lin kaj diris : „Se vi mortigos Hektoron ankaŭ vin baldaŭ Morto forkondukos.“

„Prefere mi volas morti“, vokis Aĥilo, „ol lasi vivi la murdiston de mia amiko !“

La patrino portis al li novan, eĉ pli belan kirason de Hefesto, kiel anstataŭaĵon de la perdita. Aĥilo repaciĝis kun Agamemno kaj ĵetis sin en sia nova kiraso kiel leono sur la trojanojn. Li neniigis ĉiujn malamikojn ĉirkaŭ si kaj serĉis inter la malamikaj militistoj Hektoron.

Li ekvidis lin, kiam tiu ĵus svingas la glavon, kaj li ĵetiĝis al li. La kuraĝa Hektoro ĉe la ekrigardo de Aĥilo kaj de ties elĉiela kiraso, ektimis. Li turniĝis kaj fuĝis. Li divenis, ke atendos lin Morto. Aĥilo persekutis Hektoron trifoje ĉirkaŭ la urbomuron kaj traboris lin fine per lanco. Plena de kolero li ligis la kadavron de Hektoro al sia ĉaro kaj trenis lin malhontige ĉirkaŭ la urbon antaŭ la okuloj de la trojanoj, kiuj staris sur la muro.

En la nokto venis la maljuna reĝo Priamo en la grekan kampadejon al Aĥilo kaj petis lin transdoni la kadavron de Hektoro. La petegado de la maljuna patro kortuŝis Aĥilon, li pensis pri sia hejmlando kaj translasis la kadavron de Hektoro al la reĝo de Trojo por ke li enfosigu sian filon kun ĉiuj honoroj.

Baldaŭ post la morto de Hektoro mortis ankaŭ Aĥilo en batalo. Pariso trafis lin per sago je la vundebla kalkano, je la ununura loko, kie Aĥilo ne estis nevundebla. Granda malgajo disvastiĝis en la greka kampadejo kaj eĉ la maraj profundoj susuris pro doloro. La marnimfoj grimpis el la akvo kaj prilarmis la faman heroon. La muzoj kantis tombokantojn por li. Deksep tagojn daŭris la larmado kaj lamentado. Je la dekoka tago la militistoj ekbrulis por Aĥilo ŝtiparon kaj la flamoj nutrataj per noblaj ungventoj kaj oferbestoj dum tuta semajno leviĝis en la ĉielon.

Pri la kiraso de Aĥilo petis du herooj, Odiseo kaj Ajakso. Laŭrajte Ajakso ricevus la kirason, sed Agamemno kaj Menelao diris, ke ĝi apartenu al Odiseo. Ajakso la nejustan decidon apenaŭ povis elteni kaj kolere li decidis murdi la grekajn gvidantojn kaj Odiseon. Meze de la nokto li iris el la tendo, kun glavo ĉemane kaj serĉis siajn malamikojn. Sed la diino Atena protektis la grekojn. Ŝi sendis frenezon al la heroo. Blindigite de freneza kolero, Ajakso rigardis ŝafgregon kiel siajn malamikojn kaj komencis batali kontraŭ ili kiel kontraŭ armeo. Li eĉ kaptis kelkajn ŝafojn kaj ŝnurligis ilin. En la matena krepusko li vidis, kion li faris kaj rekonsciiĝis. Sed pro la honto pri sia ago li mortigis sin. Kun Ajakso la grekoj perdis plian faman heroon.

Odiseo sukcesis kapti profeton el Trojo. Li devigis lin antaŭdiri al li, kiel la grekoj povus konkeri Trojon. Jen li aŭdis, ke necesas alvoki ankoraŭ du aliajn grekajn heroojn : Neoptolemo kaj la faman Filokteto, al kiu Heraklo heredigis sian arkon kaj siajn mortigajn sagojn.

Odiseo elsendis ŝipon, kiu veturigis la heroojn antaŭ Trojon. Filokteto mortigis Parison, sed Trojo ne kapitulaciis.

Kiam la fortoj kaj armiloj de la herooj rezultigis neniun frukton, Odiseo uzis ruzaĵon. Li transvestis sin kiel almozpetulo, ŝteliris en la urbon kaj spionis ĝin detale. Li renkontis ankaŭ Helenan, la edzinon de Menelao, kiu plej sopire deziris reiri en la hejmlandon. Denove estante en la greka kampadejo, Odiseo ordonis konstrui gigantan lignan ĉevalon. En la vaka ventro de la ĉevalo kaŝis sin Odiseo kun la plej grandaj grekaj herooj. La aliaj bruligis teren la kampadejon, grimpis sur la ŝipojn kaj forvelis kvazaŭ ili estus finintaj la sieĝon. Sed ili ne veturis malproksimen. Ili kaŝis sin sur proksima insulo.

Kun ĝojo la trojanoj observis la retiriĝon de la greka armeo. De buŝo al buŝo flugis la ĝoja mesaĝo pri la fino de la longatempa milito. La pordegoj de Trojo malfermiĝis kaj la loĝantoj kuris eksteren al la bordo. Mirante ili staris ĉirkaŭ la giganta ligna ĉevalo. En la bordaj rokoj ili malkovris grekon, kiun la ruza Odiseo tie postlasis.
La greko falis sur la genuojn kaj vokis : „Ne mortigu min, bonaj homoj ! Nur pro granda bonŝanco mi iel sukcesis fuĝi de la grekoj. Ili volis oferi min kiel Ifigenion, por sekure reveni en la hejmlandon. La lignan ĉevalon ili starigis laŭ la ordono de la dioj ĉi tie, kiel donacon por la urbo Trojo.“

La trojanoj akceptis tion, kion diris la greko. Nur la troja pastro Laokoonto divenis, ke la ĉevalo portos en la urbon la pereon kaj li avertis : „Ne fidu tion, kion diris la greko, ne konfidu al la danaidoj ! Ĵetu la donacon de la danaidoj en la maron, konstruu ŝtiparon kaj bruligu ĝin ! Ne tiru la ĉevalon en la urbon !“

Dum lia krio aperis el la maro du monstre grandegaj serpentoj kaj rampis al li. Per siaj glite glataj korpoj ili volviĝis ĉirkaŭ la pastro kaj liaj du filoj kaj sufokis ilin. La sorto destinis al la urbo la pereon.

La trojanoj rigardis la morton de Laokoonto kiel dian donacon kaj tiris sen hezito la ĉevalon en la urbon. Festeno kaj festoj finis la tagon kaj baldaŭ troviĝis la urbo en paca dormo. En la kvieto de la nokto Helena grimpis sur la urbomuron kaj donis al la grekoj surmare per brulanta torĉo la interkonsentitan signon por la reveno. El la ventro de la ligna ĉevalo grimpis la herooj kaj malfermis la urbajn pordegojn al la armeo, kiu jam ĵetis denove la ankrojn ĉe la bordo de Trojo.

Tintado de armiloj, kriado kaj flamoj vekis la dormantajn trojanojn. Ankoraŭ dormeme ili kaptis la armilojn. La batalantoj paŝis en la urbon kaj vizitis ĉiun domon. La urbo brulis en ĉiuj flankoj kaj en la hela lumo de la bruloj la trojanoj batalis lastan fojon. Mortis ankaŭ reĝo Priamo kaj preskaŭ ĉiuj el la reĝa gento. Helenan kondukis Menelao sur la ŝipon. Sur la urbon sinkis cindro kaj la cindro miksiĝis kun la sango de trojanoj kaj grekoj.

Tiel finiĝis la milito de Trojo kaj rezultigis por neniu ion bonan. La trojanoj kuŝis mortaj sub siaj domruinoj kaj iliajn edzinojn kaj infanojn la venkintoj sklavigis. Sed tro frue jubilis la grekoj pri la falo de Trojo. Nur malmultaj el tiuj, kiuj eskapis la morton, atingis sian malproksiman patrolandon. La ŝtormaj ondoj voris la militan predon, oron kaj arĝenton, kun ŝipoj kaj ŝipanoj. Tiu, kiu post longa erarveturo atingis la hejmlandon, trovis anstataŭ siaj amataj ofte nur tombon. Kiel fremduloj la herooj revenis hejmen. La filoj ne plu rekonis la vizaĝon de la revenintaj patroj kaj la edzinoj serĉis vane en la vizaĝoj de la maljunuloj la karajn trajtojn de siaj edzoj. La milito finiĝis, sed la malbono, kiun ĝi estigis, efikis plu.
  

*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk