sábado, 29 de octubre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Tezeo (Dua parto) (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Tezeo (Dua parto)

(Daŭrigo)

...Homamaso akompanis la lotumitajn virgulinojn kaj junulojn al la haveno.

Inoj kisis la armilojn de Tezeo kaj la viroj jubilis entuziasme al li. Egeo disiĝis nur tre malvolonte de Tezeo.

Li parolis al li : „Mi estas jam maljuna kaj maljunuloj estas senpaciencaj kiel infanoj. Tial mi ordonis kunporti ankaŭ blankan velon sur la ŝipon. Vi veturos kiel ĉiam kun nigra velo, sed se vi sukcesos mortigi Minotaŭron, hisu la blankan velon. Mi tiam jam de malproksime vidos, ĉu mi povos ĝoji pri la venko.“

La ŝipo ekveturis kaj la popolo kun la reĝo reiris en la urbon. En ĉiuj kreskis la espero kaj malpliiĝis la disiga doloro.

En Kreto atendis jam reĝo Minoo kun sia sekvantaro la ŝipon el Ateno. La ŝipo kun la nigra velo enveturis en la havenon kaj sep junulinoj kaj sep junuloj, inter ili Tezeo, elgrimpis teren. La juna heroo de la aliaj atenanoj diferencis per sia alta kresko kaj sia fiera rigardo. Eĉ Minoo vidis lin kun plaĉo.

Tezeo rigardis rekte al lia vizaĝo kaj parolis : „Ne pensu, reĝo, ke mi venis por servi al Minotaŭro kiel voraĵo. Mi venis por mortigi la monstron kaj por liberigi la hejmlandon de la terura tributo.“

La reĝo subigis sian ridadon : „Se vi estos tiel kuraĝa kiel laŭ viaj vortoj, vi eble povos sukcesi pri tio. Se vi mortigos Minotaŭron, mi donacos al vi kaj al viaj gekunuloj la liberon kaj rezignos pri la tributo de Ateno.“

La reĝidino, Ariadno, staris en la akompanantaro kaj aŭskultis ensorĉite. Ŝi ne povis lasi la okulojn de la alte kreskinta heroo. Li jam delonge estis foririnta kaj malaperinta el ŝia rigardo, sed lia bildo ne forlasis ŝin. Ŝi bedaŭris lin kaj sciis, ke li iros sen ŝia helpo kun certo rekte morten.

La deziro savi Tezeon forpelis Ariadnon nokte el la lito. Ŝi ŝteliris tra la kvieta palaco al la karcero, en kiu la heroo kun siaj kunuloj atendis la matenon. Ĉiuj kuŝis en maltrankvila dormo, nur Tezeo ne dormis. Ariadno malfermis sekretan pordon kaj vokis mallaŭte la heroon, kiu estis absorbita en pensojn. Tezeo esperis helpon de dio, sed anstataŭ dio venis juna bela junulino al li por helpo.

„Mi scias, ke vi volas mortigi Minotaŭron“, haste flustris Ariadno, „sed sola vi apenaŭ sukcesos pri tio. Mi kunprenis al vi fadenbulon. Se vi paŝos en la labirinton, ligu la finaĵon de la fadenbulo al kolono kaj disvolvu dum la irado la fadenon. Minotaŭron vi ne povos mortigi per kutima feraĵo. Tial mi kunprenis sorĉoglavon al vi. Se vi venkos sukcese en la batalo, vi trovos la vojon reen laŭ la disvolvita fadeno.“

Tezeo volis danki al Ariadno, sed la reĝidino malaperis en la tenebro de la nokto. Se li ne tenus la glavon kaj la bulon ĉemane, li pensus, ke ĉio estas sonĝo.

Sekvamatene la gardistoj malfermis la prizonpordon kaj elpelis la junajn atenanojn eksteren al la labirinto. La junuloj pendigis la kapojn, la junulinoj ploris. Nur Tezeo paŝis kun alte levita kapo kaj kuraĝigis la aliajn per siaj vortoj. Sub la vesto li kaŝis la sorĉoglavon kaj la fadenbulon de Ariadno.

Li paŝis en la labirinton plenan de kruciĝantaj irejoj, de tenebraj kavernoj kaj kaose interplektitaj haloj. Tezeo ordonis, ke lia samlandanoj restadu proksime de la elirejo kaj survojiĝis mem al Minotaŭro. Je la unua kolono li fiksis la fadenon kaj disvolvis dum la irado la bulon. La etendita konstruaĵo de Dedalo estis kvieta kiel tombo. Tezeo palpe paŝis tra malhelaj irejoj kaj ekterurigitaj vespertoj batadis per siaj flugiloj lian kapon. Li trapaŝis halojn, kies muroj en plena suno ardis, kaj li iris en malsekajn kavernojn, el kiuj penetris la odoro de ŝimo kaj putraĵo. Ĉie estis kvieto, nur musoj ĉeokaze preterhastis survoje kaj rampante kaŝis sin en siaj truoj kontraŭ la heroo, araneoj fuĝis el siaj disŝiritaj retoj. Tezeo viŝis la ŝviton de la frunto kaj paŝis en longan irejon. La suno radiis sur lin kaj prilumis makulojn de sekigita sango sur la muroj. Subite disŝiris tondranta muĝado la kvieton.

Tezeo prenis la sorĉoglavon kaj iris renkonte al la muĝado. La muĝado plifortiĝis, ĝi similis la muĝadon de ŝtorme vipata maro kaj longe etenditan tondradon. La kolonoj en la irejoj tremis kiel en ŝtormo.

Post kurbiĝo de la irejo Tezeo ekvidis Minotaŭron. Li staris super monto da paligitaj ostoj kaj skuadis sian gigantan taŭrokapon. Ĝia korpo estis homa, sed grandega. El liaj nazotruoj ĵetiĝis flavaj kaj verdaj flamoj kaj el lia buŝego venena spiro. Li etendis siajn gigantajn vilajn brakojn al Tezeo por frakasi lin. Tezeo saltis flanken kaj la monstro turniĝis plumpe al li. Fulmrapide la heroo puŝis la sorĉoglavon en ĝin kaj trafis Minotaŭron rekte en la koron.

La tero tondris, kiam la monstro renversiĝis kaj fosiĝis en la argilan grundon. La eĥo de la falo aŭdiĝis en ĉiuj irejoj, kavernoj kaj haloj. Ankaŭ la virgulinoj kaj junuloj, kiuj venis kun Tezeo en la labirinton, aŭdis ĝin. „Nun Minotaŭro atakis Tezeon kaj mortigis lin“, ili diris timoplene. Malgaje ili atendis sian propran finon.
Intertempe palpis sin Tezeo tra la malhelaj ireoj reen al la elirejo. Atente li iris laŭ la fadeno de Ariadno kaj sekure atingis la kunulojn. Ili ĉirkaŭbrakis lin kaj ĝojigite kisis lian vizaĝon kaj liajn manojn. Jen aperis antaŭ ili Ariadno kvazaŭ kreskinta el la tero.

„Rapide, sekvu min“, ŝi vokis, „mia patro eksciis, ke mi helpis al vi, li koleras kaj ne volas plenumi sian promeson. Antaŭ ol li elsendos siajn sbirojn al vi, ni fuĝos al la bordo kaj grimpos sur vian ŝipon.“

Ili postkuris Ariadnon. Ŝi kondukis ilin el la labirinto eksteren sur vojo, kiun konis nur ŝi. La vojo kondukis al la mara bordo kaj al la ŝipo de la atenanoj. Antaŭ ol reĝo Minoo ekkonis, kio okazis, la ŝipo de Tezeo jam tiom malproksimis, ke sukcesa persekuto eĉ ne plu penseblis.

Ili interrompis sian veturon nur ĉe la insulo Nakso. Tie ili eliris, prenis trinkakvon, manĝis kaj ripozis. Ariadno endormiĝis kaj havis viglan sonĝon. Aperis al ŝi la dio Dionizo kaj ordonis al ŝi resti sur la insulo. La sorto elektis ŝin kiel edzinon de li.

Ariadno obeis al la dio Dionizo, kaj kiam la atenanoj denove iris sur sian ŝipon, ŝi rifuzis veturi kun ili. Tezeo ne kuraĝis kontraŭstari la volon de la dio kaj postlasis Ariadnon sur Nakso. Li kaj la aliaj malĝojis, ke Ariadno ne veturis kun ili al Ateno kaj pro sia malgajo ili forgesis la deziron de la reĝo Egeo. Ili ne ŝanĝis la nigran velon kontraŭ la blankan.

Senpacience atendis Egeo la alvenon de la ŝipo kaj la haveno estis plena de ekscititaj homoj. Fine ĉe la horizonto aperis la ŝipo, proksimiĝis kaj jam oni povis vidi la velon. Kiam Egeo ekvidis la funebran koloron ĉe la masto, li malesperiĝinte ĵetiĝis de la alta bordo en la maron kaj la ondoj super li kunfermiĝis.

Tezeo, la venkinto, redonis la savitajn junulojn kaj la virgulinojn al ties gepatroj, sed lian patron li ne revidis. Kiam la maro portis la mortan reĝon al la bordo, Tezeo solene entombigis lin kaj fondis je lia memoro feston, kiu la posteulojn memorigu pri la malĝoja-ĝoja okazaĵo de la heroa veturo de Tezeo. La maro, en kiu la reĝo trovis la morton de tiam estas nomata laŭ li Egea Maro.

La tuta popolo ĝojis, kiam Tezeo sidiĝis sur la malplenan tronon kaj fariĝis la reĝo de Ateno. Li regis ne nur per la glavo, sed ankaŭ per prudento. La legendo rakontas, ke li unuigis la komunumon kaj donis novajn leĝojn al sia hejmlando. Oni asertas, ke li limigis sian reĝan potencon kaj interkonsiliĝis kun konsilio el la plej saĝaj kaj plej noblaj viroj de l‘ lando.

Tiel la heroo Tezeo liberigis sian hejmlandon kaj metis liberon kaj juron sur firman bazon.


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: