lunes, 17 de octubre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Sisifo (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Sisifo

En malnovaj tempoj la homoj timis la diojn. Kaj tiu, kiu ne timis la diojn, timis almenaŭ la morton. Sed la ruza reĝo Sisifo timis nek la diojn nek la morton.

Li fondis la riĉan urbon Korinto kaj konstruis la korintan burgon. Sur la burgo ne ekzistis fonto kaj Sisifo pripensis, kiel li povus instigi la diojn, por ke ili donacu fonton al la burgo. Ĉe tio bonŝanca hazardo helpis lin.

La sorto, kiu regas homojn kaj diojn, kaŭzis, ke la rivera dio Asopo ekkverelis kun diopatro Zeŭso. Li serĉis Zeŭson, sed ne povis trovi ties kaŝejon. Sisifo aŭdis pri tio kaj eltrovis per ruzaĵo, kie vivas Zeŭso.

Tuj li rapidis al Asopo kaj diris : „Mi scias, en kiu angulo la diopatro kaŝiĝas. Kaj volonte mi diros tion al vi, se ankaŭ vi helpos min el embaraso. Mi konstruis burgon, en kiu ne estas akvo. La servistoj devas alporti ĝin de malproksima puto. Helpu min, kaj mi helpos al vi.“

Asopo konsentis. Li venis en la burgon kaj tuŝis rokon en la burga korto. Tuj fontis el la roko strio de klara frida akvo. Dankema por tiu servo Sisifo perfidis la kaŝejon de Zeŭso.

Plena de fervoro Asopo komencis persekuti Zeŭson. Li forgesis, ke Zeŭso estis la reganto de la dioj kaj de la homoj kaj havas la komandoforton pri la fulmo.

Plena de kolero observis Zeŭso la alproksimiĝon de Asopo. Li ĵetis sian fulmon al li, kaj Asopo komencis bruli. La brulvundita dio ĵetiĝis en la riveron kaj tiu kondukis de tiam karbopecetojn en sia fluo.

Kiam Zeŭso jam punis Asopon, lia kolero direktiĝis al Sisifo.

„Ekiru“, li ordonis al Morto, „forkonduku Sisifon en la regnon de la ombroj, tie li ne plu povos malkaŝi sekretojn.“

Kaj Morto ekiris.

Reĝo Sisifo staris sur remparo de sia burgo kaj rigardis malsupren al la sunprilumata regiono. En la tagmeza ardo flaviĝis la herboj kaj je la lacigitaj arboj ne moviĝis eĉ folio. La regiono estis malplena de homoj. Ĉiuj ripozis en la ombro de siaj domoj. Nur la reĝo ne serĉis ombron. Li divenis, ke la puno de Zeŭso proksimiĝas. Subite li vidis kiel Morto sur la polva strato paŝas al la burgo.

Sisifo rapidis en la burgon, prenis du fortajn ŝnuregojn kaj starigis sin al la pordo. Nenion divenante, Morto paŝis en la halon. Sisifo ĵetis ŝnuregon sur Morton kaj fermtiris la maŝon, kun la alia ŝnurego li katenis Morton kaj enfermis ĝin en kamero. Poste li elspiris faciligite. Nun Morto ne plu povas damaĝi al li.

Sisifo ne mortis. Kaj ankaŭ neniu alia en la mondo. Morto kuŝis katenita en la burgo. Doloroj kaj epidemioj plu plagis la homojn kiel ĉiam, sed ili ne finiĝis.

La homoj fariĝis pli kaj pli oldaj kaj ne povis morti. Ankaŭ birdoj trafitaj de sago flugis plu, kaj la ĉasbestoj fuĝis kun la lanco en la dorso en la profundojn de la arbaro.

La brutoj maljuniĝis kaj neniu povis preni iliajn vivojn.

Kun morna vizaĝo Zeŭso vokis la militan dion Areso.
„Sisifo metis kapo-suben la mondan ordon“, diris la diopatro, „kiu krom vi, militdio, povus liberigi Morton kaj sendi al la homoj ?“

Dio Areso grimpis teren, disrompis la pordon de la kamero, en kiu Sisifo retenis Morton kiel kaptiton kaj liberigis sian amikon. Apenaŭ Morto liberis, li kaptis Sisifon kaj trenis lin en la submondon.

De tiam Morto denove vizitadis la loĝejon de la homoj, veturis kun la maristoj sur ties ŝipoj, akompanis la ĉasistojn en la arbarojn kaj la soldatojn en la militojn.

La ruza Sisifo sciis, ke Morto venkos, kaj tial li jam ĝustatempe antaŭpreparis sin.

Li ordonis al sia edzino, ke post lia morto ŝi ne oferu ion en la funebraj solenaĵoj.

En la submondo poste li plendis pri sia edzino.

„Ŝi forgesis min“, li diris, „ŝi ne okupiĝas pri la sanktaj ritoj.“

Ĉiuj en la ombra regno bedaŭris lin, kaj la regantino de tiu morna regiono, Persefono mem, permesis al li reiri al la vivantoj kaj memorigis la edzinon pri ŝia devo.

Sisifo revenis el la regno de la eterna tenebro en la tagan lumon kaj la hipokrita zorgo malaperis el lia vizaĝo. Ĝoje li rapidis al sia burgo.

Por festi sian revenon inter la homojn li aranĝis ĝojan festenon. Pri la reiro al la ombroj li ne pensis. Li laŭdis sian edzinon, ke ŝi plenumis lian sendian komision.

Jam odoris la festhalo laŭ rostitaj bovofemuraĵoj, kaj la pokalojn oni plenigis per dolĉa vino. La halo zumadis de la babilado kaj antaŭ la fajrejo sidis blinda kantisto kun sia liro. Sisifo levis la pokalon por festena tosto.

Sed la vino jam ne plu malsekigis liajn lipojn. Morto, kiu staris post li, ŝiris la pokalon de lia buŝo kaj kondukis lin je dua fojo en la mortulan regnon.

Kruele punis la dioj mortemulojn, kiuj ne respektas diojn kaj ties leĝojn.

Ankaŭ Sisifo ricevis malican punon. Li devas ruligi en la submondo gigantan marmorblokon sur monteton, kaj se li finfine troviĝas supre, deglitas la ŝtono de li kaj ruliĝas denove malsupren.

Ĉiam denove Sisifo devas ripeti sian vanan laboron, ĉiam renovigas sin lia turmento, kiu neniam finiĝas.


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: