Tantalo
En Lidio, regiono, kiu apartenas nun al Turkio, vivis en antikvaj tempoj reĝo Tantalo. Ne estis reĝo pli riĉa ol li. La monto Sipilo havigis al li oron, liaj kampoj etendiĝis dekdu tagvojaĝojn. Kaj la spikoj sur ili estis duoble pli pezaj ol sur ĉiuj aliaj kampoj. Sur sukaj paŝtejoj gardis paŝtistaj aroj grandegajn brutarojn por li. Ankaŭ la dioj pridonacis Tantalon per sia favoro. Ili permesis al li sidi kun ili ĉetable kaj partopreni je iliaj festenoj kaj aŭskulti la interparoladojn de la senmortemaj dioj.
Tamen Tantalo estis kutima mortema homo. Ankaŭ por li ŝpinis la sortodiino Kloto la vivofadenon, la sortodiino Laĥeso kunvolvis la fadenon kaj la tria sortodiino, Atropo, atendis por detranĉi ĝin. Sed pri la morto Tantalo ne pensis.
„Mi partoprenas je la festenoj de la dioj“, li diris al si, „kaj nenio diferencigas min de ili. Ili enverŝas en mian pokalon la dian nektaron, mi manĝas kun ili la dian ambrozion kaj aŭdas, kion ili diras. Neniu homo povas dubi pri tio, ke ankaŭ mi estas dio.“ „Sed vi ne estas ĉioscia“ – anonciĝis en Tantalo la konscienco. „Tio mi ne estas“, li koncedis, „sed kiu sciu, ĉu la dioj estas ĉiosciaj ? Mi volas elprovi tion kaj konvinkiĝi.“
Tiam ĵus aŭdaca ulo el la Zeŭso-templo de Kreto ŝtelis multekostan oran hundon. Li portis ĝin al Tantalo, ĉar li sciis, ke Tantalo ne timas la diojn.
Tantalo kaŝis la ŝtelitaĵon ĉe si. Baldaŭ venis kolerigita pastro en la palacon.
„Reĝo“, li diris, „ne estas kutimo, ke regantoj agas komune kun kutimaj ŝtelistoj. Redonu al la templo tion, kio ne apartenas al vi.“
„Mi ne scias, pri kio vi parolas“, respondis la reĝo.
„Ja kaŝu do la ŝtelitaĵon“, diris la pastro, „sed vin mem vi ne kaŝos kontraŭ la kolero de la dioj“, diris la pastro kun fulmantaj okuloj.
„Se mi estus farinta ion malbonan“, diris Tantalo kun rideto, „certe jam scius tion la ĉiosciaj dioj, kaj punus min.“ Kaj Tantalo ĵuris, ke li ne havas la oran statuon.
La pastro foriris sensukcese, kaj la reĝo estis konvinkita, ke la dioj nur ŝajnigas, ke ili scias ĉion. En vero ili scias laŭ li ne pli ol la mortemuloj.
Sed tamen la dioj sciis ĉion pri la ago de Tantalo, sed ili atendis, ĉu la orgojla reĝo eble ankoraŭ preferos la veron kontraŭ mensogo, la honestecon kontraŭ ŝtelado kaj la justecon kontraŭ maljusteco.
La aroganteco de Tantalo kreskis pli kaj pli. Jam ne sufiĉis al li, ke li rajtis trinki nektaron kaj manĝi ambrozion. Li ŝtelis diajn trinkaĵojn kaj manĝojn de la tablo de la dioj kaj portis ilin surteren al la homoj. Per ĉiu ago li mokis diajn kaj homajn leĝojn. Sed fine li elpensis teruran kaj senprecendecan agon.
Li mortbatis sian filon Pelopso kaj invitis la diojn por festeno en sian palacon. Ĉe la festeno li antaŭmetis al ili la viandon de sia propra filo. Demetra, la diino de l‘ rikolto, manĝis distrite pecon de la antaŭmetita manĝo, sed la aliaj dioj suprensaltis terurigite de la manĝotablo.
Ankaŭ Tantalo teruriĝis, li ekkonis, ke la dioj estas ĉiosciaj kaj surgenuiĝis antaŭ ili kaj petis pri kompato. Sed per sia nova krimo li troigis siajn fiagojn. Zeŭso ĵetegis la malhomecan Tantalon en la plej profundan submondonon, en la Tartaron. Por ties fiagoj li kondamnis Tantalon al eternaj turmentoj.
En la mortula regno staras Tantalo, plagata de kruela soifo, en klara freŝa akvo. Apenaŭ li kliniĝas por malsekigi la elsekigitajn kaj krevfenditajn lipojn, malperas la akvo sub liaj brakoj kaj li tuŝas nur sekan sablon. Super li kreskas sur branĉoj la plej grandiozaj fruktoj, sed Tantalo ne povas kontegigi sian turmentan malsaton. Apenaŭ li atendas manon al piro, figo aŭ granato, levas ventoblovo la branĉojn kaj la fruktoj malaperas ie alte. Super la kapo de Tantalo pendas giganta roko, kiu minacas fali ĉiumomente sur lian kapon. Eterna mortotimo kunpremas la gorĝon de Tantalo. Trifojajn turmentojn suferas Tantalo en la ombra regno.
La dioj ĵetis la restaĵojn de Pelopso en kaldronon, el kiu la sortodiino Kloto eltiris lin eĉ pli bela ol li estis antaŭe. Nur peco de la ŝultro mankis de li, tiu peco, kiun manĝis Demetra pro distreco. La dioj anstataŭis la manĝitan pecon per peco el eburo. Ĉiuj devenintoj de Pelopso havis je ŝultro blankan makulon.
*Tradukis
Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la
eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk
No hay comentarios:
Publicar un comentario