domingo, 23 de octubre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - La milito de Trojo (Unua parto) (Eduard Petiŝka 1924-1987)

La milito de Trojo (Unua parto)

En Malgranda Azio en pejzaĝo ne malproksime de Helesponto staris en malnova tempo la urbo Trojo. Malantaŭ potencaj urbomuroj regis reĝo Priamo kun sia reĝino Hekabo. Iunokte la reĝino havis strangan sonĝon. Ŝi sonĝis, ke ŝi naskis bebon. Kiam ŝi volis preni ĝin per siaj brakoj, ĝi ŝanĝiĝis en brulantan torĉon. La fajro de la torĉo transsaltis sur la reĝan burgon, de la burgo al la ĉirkaŭaj domoj kaj baldaŭ la tuta urbo brulis per helaj flamoj.

Ektimigite vekiĝis la reĝino kaj rakontis sian sonĝon al la reĝo. La reĝo kunvokigis ankoraŭ je la griza mateno la profetojn por interpreti, kion signifas la sonĝo de la reĝino. Malvolonte la profetoj diris al la reĝo la malican mesaĝon, kiun la malfeliĉiga sonĝo kaŝis en si. La reĝino laŭdire naskos filon, kiu pereigos la tutan urbon. Se la reĝo volas savi sia propran vivon, la vivon de sia edzino kaj de la infanoj kaj la vivon de la civitanoj, kaj se li volas konservi la urbon Trojo, li ordonu demeti la novnaskitan bebon en la soleca montaro. Laŭ ili estos pli bone, ke la infano mortu ol ke mortos tiom da senkulpaj honestaj homoj.

Kelkan tempon poste la reĝino naskis filon. Larmante ŝi adiaŭis la infanon kaj la malgaja reĝo Priamo ordonis al siaj servistoj, ke ili portu lin en la montaron. La servistoj kompatis la lindan knabeton, sed ili timis misatenti la ordonon de la reĝo, ĉar il konis la profetaĵon. Ili demetis la infanon en la montaro, kaj rapide rekuris en la urbon. Ili ne volis aŭdi kiel la infano ploras kaj krias.

La forlasita infano ne ploris dum longa tempo. Ursino trovis ĝin, priflaris ĝin kaj ĝin lekadis, ĝi prenis atenteme la kovrilon, en kiun ĝi estis volvita, inter la dentojn kaj portis ĝin en la kavernon al siaj idoj. Tie la knabo kreskis inter la ursoj, la ursino nutradis lin kaj la ursidoj ludadis kun li. La knabo fortiĝis, lernis kuri kaj grimpi sur arbojn. Nur la homan paroladon li ne povis lerni de la ursoj.

Iutage serĉis en tiu regiono paŝtisto forkurintan ŝafon kaj rimarkis en latbarilejo la forlasitan knabon ludantan. Li kunprenis lin en sian kabanon kaj de tiam la knabo vivis kun la paŝtistoj. Li helpis al ili gardi la gregojn kaj fine lernis ankaŭ paroli. Li kreskis plu kaj fariĝis forta granda junulo, ili alparolis lin per la nomo Pariso. Li konis neniun timon. Li gardis la gregojn kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj rabistoj kaj ĉiuj paŝtistoj ŝatis lin.

Pariso sidis enmeze de sia grego, blovis fluton kaj li atentis, ke neniu ŝafo erarvagadu en la arbaron. Foje li ĝuste levis la fluton al la buŝo, kiam antaŭ li subite aperis tri belaj diinoj. Hera, la edzino de la diopatro Zeŭso, Atena, la diino pri la saĝo kaj protektantino de la fortaj kaj sagacaj viroj kaj Afrodito, la diino pri la belo kaj la amo. Ĉe la ekvido de la diinoj Paristo rigidiĝis pro miro.

Diino Hera transdonis oran pomon al li kaj parolis : „Pariso, juĝu kvazaŭ arbitracie nian kverelon. Ni kverelas pri la ora pomo. La plej bela el ni havu ĝin. Rigardu nin bone kaj diru, kiu el ni meritas la pomon. Se vi donos ĝin al mi, vi fariĝos la reganto de tuta Azio, la plej forta reĝo de la tuta mondo.“

Atena ridetis kaj diris : „Se ricevos mi la pomon, mi faros vin la plej fama militestro de ĉiuj tempoj. Vi gajnos ĉiun militon kaj malamikaj urbanoj malfermos al vi siajn pordegojn, tuj, kiam vi proksimiĝos kun via armeo.“

Afrodito parolis per dolĉa voĉo. „Se vi donos la pomon al mi, mi promesas al vi edzinon tian belan, kian la mondo ankoraŭ ne vidis.“

Pariso konsideris la aferon dum momento kaj transdonis poste la pomon al la diino Afrodito. Per tio li kolerigis la diinojn Hera kaj Atena kaj tiel decidis pri sia sorto kaj tiun de la urbo Trojo.

En la urbo oni ĝuste preparis feston kaj grandajn konkursojn. La paŝtistoj sendis Parison en la urbon por transporti taŭron al la festo. Pariso en sia vivo vidis tian potencan urbon je la unua fojo. Kiel obtuzigito li iris tra la stratoj kaj miris pri la altaj ŝtonaj temploj kaj domoj. Plej multe plaĉis al li la konkursejo. Kaj ĉar li estis juna, forta kaj kuraĝa, ankaŭ li anonciĝis por konkurso. Li agis tiel bone, ke li venkis en bataloj ankaŭ kontraŭ siaj fratoj, eĉ kontraŭ la plej kuraĝa el ili, Hektoro.

Reĝo Priamo vokigis la venkinton al si kaj demandis lin pri ties deveno. Pariso rakontis al la reĝo sian sorton kaj la reĝo ekkonis, ke la fremda junulo estas lia propra filo.

Kortuŝite ĉirkaŭbrakis Priamo Parison kaj akceptis lin, ne atentante la profetaĵon, en sian burgon. La retrovita filo revenis al la patrino kaj al la gefratoj.

La diino Afrodito ne forgesis Parison. Ŝi aperis baldaŭ al li kaj parolis : „Mi venas, Pariso, por plenumi mian promeson. Vi elektis kiel rekompenson la plej belan el ĉiuj inoj kaj mi volas zorgi pri tio, ke vi ricevu ŝin. La plej bela el ĉiuj estas Helena, la edzino de la reĝo de Sparto, Menelao. Ŝia patro, Zeŭso, donis al ŝi superhoman belon. Ne hezitu kaj komencu konstrui ŝipon. Mi ne perfidos vin.“

Pariso obeis la konsilon de la diino kaj komencis konstrui ŝipon. Li pretigis sin por vojaĝo al Sparto. Malgaje patro Priamo observis la antaŭpreparojn de Pariso por longtempa vojaĝo. La profetoj ekteruriĝis kaj vidis je la vojaĝo de Pariso la komencon de la pereo, kiu trafos ĉiujn. Vane reĝo kaj reĝino, gefratoj kaj profetoj provis konvinki Parison, ke li rezignu pri sia vojaĝo. Sen interrompo li konstruadis sian ŝipon kaj nur la diino Afrodito helpis lin pri tio.

Lastfine la kilo de la ŝipo tuŝis la ondojn kaj la ruĝa pruo tratranĉis la ondojn. Spite al ĉiuj avertoj kaj profetaĵoj Pariso ekveturis kun siaj ŝipanoj.

Afrodito zorgis pri favora vento kaj la ŝipo flugis per ŝvelintaj veloj kiel sur flugiloj antaŭen.

Menelao, la reĝo de Sparto, afable akceptis la gaston el la malproksima Trojo kaj regalis lin. Li ne divenis, ke Pariso venis en la palacon por semi malicon, kies rikolton Morto tranĉos sur malproksima batalkampo. Afrodito renkontigis al Pariso la edzinon Helena de Menelao kaj vekis amon en ŝia koro. Pariso plaĉis al ŝi kaj ŝi plaĉis al Pariso. Li misatentis la leĝojn de la gastamikeco, kiuj estas sanktaj ankaŭ ĉe la dioj kaj forkondukis Helenan nokte sur sian ŝipon.

La koroj de la ŝipanoj batis pli forte, kiam ili vidis ŝin. Ili havis la impreson kvazaŭ la arĝenta luno grimpus de la ĉielo malsupren sur ilian ŝipon kaj veturas kun ili al la matena bordo de la nokto, tiom hela brilis ŝia blanka belo. La ŝipo sulkigis la noktan malhelon kaj la diino Afrodito kondukis la ŝipon al la bordo de Trojo.

Tuj kiam reĝo Menelao malkovris la krimon de Pariso, li iris rapide al Mikeno. Tie regis lia frato reĝo Agamemno. Menelao kaj Agamemno interkonsiliĝis kiel puni la malnoblan gaston. Ankoraŭ je la sama tago heroldoj rapidis en ĉiujn direktojn por alvoki la heroojn de Grekio por militiro kontraŭ Trojo.

La tuta lando reeĥis de la bruado de la armiloj, oni kontrolis la akrecon de la glavoj, streĉis la tendenojn de la pafarkoj kaj surmetis la kaskojn. En la havenoj hakis la hakiloj en odorantan lignon, oni konstruis novajn ŝipojn aŭ prihakis rudrojn kaj streĉis la velojn. La grekoj forlasis siajn hejmojn, edzinojn kaj infanojn, la gepatrojn kaj iris al Aŭlido, kie kolektiĝis la armeo kaj la floto.

Nur la reĝo de Itako, Odiseo, ne volis disiĝi de sia edzino Penelopo kaj de sia filo Telemako. Li ne estis potenca reĝo, sed ĉie respektata pro siaj kuraĝo, saĝo kaj ruzo. Tial la heroldoj ne volis foriri sen li. Ili serĉis lin en la palaco kaj en la ĝardeno, sed ne trovis lin. Ili renkontis lin sur kampo, kie li ŝajnigis frenezon. Li jungis ĉevalon kun bovo antaŭ ĉaron kaj plugis per ili kaj anstataŭ grejnoj li semis salon. Konfuzite staris la heroldoj antaŭ la prudenta reĝo, kiu rigardis ilin kun ĉiam sama rideto kaj respondis iliajn demandojn per konfuzitaj respondoj. Preskaŭ ili forirus sen atingi sian celon, se iu el ili ne estus uzinta ruzaĵon. Li metis la malgrandan Telemakon antaŭ la ĉaron de Odiseo. Odiseo haltigis la plugon kaj forkondukis sian filĉjon. Per tio li perfidis, ke li ne perdis la menson kaj devis marŝi kun la aliaj en la militon.

En la militon marŝis ankaŭ Aĥilo, la plej kuraĝa heroo de la tuta armeo. Oni diradis pri li, ke li estas nevundebla. Kiam li naskiĝis, demandis lia patrino, la marnikso Tetiso, kiun sorton havos la filo. La sortodiinoj diris al ŝi, ke li fariĝos fama heroo, sed ke li mortos juna kiel militisto. Por gardi lin kontraŭ la sagoj kaj glavoj de la malamikoj trempis lin Tetiso en la sorĉan akvon de la submonda rivero Stikso. La mirakla akvo faris Aĥilon je la tuta korpo nevundebla, nur ne je la kalkano, kie la patrino tenis lin. Ankaŭ Aĥilon instruis kaj edukis, kiel ne malmultajn aliajn heroojn, saĝa kaj forta kentaŭro. En majesta kiraso, simila al juna dio, iris la kuraĝa Aĥilo en la militon. Akompanis lin lia plej intima amiko, la fidela Patroklo.

En Aŭlido kolektiĝis dekdu cent grekaj ŝipoj. Ĉefkomandanto de la floto fariĝis reĝo Agamemno. Antaŭ la ekveturo la herooj kolektiĝis ĉe granda platano kaj donis oferon al la nemortemaj dioj. Jen sendis Zeŭso signon al ili. Granda serpento rampis al la arbo, volviĝis sur la trunko supren kaj sufokis en la nesto sur branĉo ok birdidojn kaj ties patrinon ; kaj poste la serpento fariĝis ŝtono. La profetoj interpretis la okazaĵon tiel, ke la milito daŭros naŭ jarojn, kaj ke Trojo en la deka jaro pereos.

La floto estis preta, kaj la grekoj atendis nur favoran venton. La veloj pendis malstreĉite malsupren, neniu arbofolio moviĝis. La diino Artemiso estis kolera pri la reĝo Agamemno, ĉar li mortigis dum ĉaso ŝian plej karan cervinon kaj tial ŝi retenis la armeon en la haveno. Kiam la senventeco ne volis finiĝi, konsilis la profetoj al Agamemno, ke li pacigu la koleron de la diino per ofero. „Oferu vian filinon Ifigenio“, ili postulis...

(Daŭrigota) 


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: