viernes, 27 de septiembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Ĉar mi la lipon metis - Victor Hugo

Ĉar mi la lipon metis...

Ĉar mi la lipon metis al via vivkaliko,
ĉar mi la frunton lasis en via mana lul’;
ĉar foje mi enspiris el la parfummistiko
de via flor’ anima, kaŝita en nebul’;

ĉar povis mi aŭskulti, ke vi murmuras ame
la vorton ensorĉantan la koron de l’ solul’,
ĉar mi en ploro vidis kaj en rideto same
sur mia vian buŝon, l’ okulon ĉe l’ okul’,

ĉar mi la brilon vidis, ĉe mia kap’ ravita,
de via milde luma sed ofte pala sun’
ĉar falis en la fluon de mia vivo glita
ŝirita rozfolio el via freŝa jun’,

al ĉi rapidaj jaroj mi diras nun sen timo:
-Forpasu! ja ne venos plu por mi velka hor’!
forflugu folifale; mi sentas en l’ animo
memoran floron, kiun neniu ŝiros for.

Flugilo via vane deverŝos el pokalo
likvoron vivoplenan. Mi havas en promes’
anime pli da fajro ol vi da cindrofalo
kaj kore pli da amo ol vi da tempforges’.