Unua perdo
Kiu al mi jam redonas
tiujn belajn, dolĉajn tagojn,
kaj
reportas, nur por horo,
tempon de
l’ unua am’?
Nutras
vundon mi de l’ koro,
plendas,
en funebro dronas
pri l’
feliĉ’ perdita jam.
Kiu al mi
jam redonas
tempon de
l’ unua am’?...
No hay comentarios:
Publicar un comentario