lunes, 2 de septiembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Al la Vergilia Ŝipo - J.M. de Heredia

Al la Vergilia Ŝipo

Pli helaj astroj viaj for de danĝeroj gvidu,
ho brilaj Diaskuroj, di-fratoj de Helena,
latinan la poeton, ke sub ĉiel helena
li el lazur’ leviĝi Cikladojn orajn vidu.
Kun pli fervora spiro tre milde lin alridu
Japiks’: el ĉiuj ventoj aeraj plej serena,
per ĝia blov’ balzama la velo ŝvelu plena,
kaj ĝis la fremda bordo la ŝipo flugrapidu.
Tra la Arkipelago, ludejo de delfeno,
konduku la Mantuan Kantiston al haveno
prospere, al li pruntu, Cignidoj, frat-radion!
La ŝip’ rompebla tenas ja mian kor-duonon,
kiu sur maro sankta, aŭdinta Arionon,
al ter’ de Dioj portas la grandan Vergilion.

No hay comentarios: