La juna princo
Ho patrin’, la juna princo
iros preter dom’ solene
kiel povu mi atenti pri
laboro ĉi matene.
Montru, ke mi harojn miajn
kiel ligu, kiel plektu,
ho patrino, diru al mi,
kiun veston mi elektu?
Panjo, kial miras vi min?
Scias mi, ke li ne sendos
eĉ rigardon al fenestro,
kie je li mi atendos.
Post moment’ el mia vido
li forpasos senre
nur la flut’ el
malproksimo sendos ĝemon svene.
Sed la
juna princo iros preter nia dom’ solene...
kaj mi
veston plej ornaman tial prenos ĉi matene...
Ho!
patrin’, la juna princo iris preter dom’ kun brilo,
leviĝanta
suno brilis de sur lia veturilo.
Kaj
vualon mi forŝovis, ŝire mi de kol’ malligis
rubenĉenon
mian kaj sur lian vojon ĝin faligis.
Panjo,
kial miras vi min? Scias mi: li ĝin ne levis,
restis
sanga gut’ sur vojo, kie ĝi sub rad’ diskrevis.
Kaj neniu
ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,
kio estis
la donaco, kaj de kiu kaj por kiu.
Sed la
juna princo iris preter nia dom’ ĉi fojon
kaj
juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.
No hay comentarios:
Publicar un comentario