Ĉar mi la lipon metis...
Ĉar mi la lipon metis al
via vivkaliko,
ĉar mi la frunton lasis en
via mana lul’;
ĉar foje mi enspiris el la
parfummistiko
de via flor’ anima, kaŝita en nebul’;
ĉar povis mi aŭskulti, ke vi murmuras ame
la vorton
ensorĉantan la koron de l’ solul’,
ĉar mi en ploro vidis kaj
en rideto same
sur mia vian buŝon, l’ okulon ĉe l’ okul’,
ĉar mi la brilon vidis, ĉe
mia kap’ ravita,
de via milde luma sed ofte
pala sun’
ĉar falis en la fluon de
mia vivo glita
ŝirita
rozfolio el via freŝa jun’,
al ĉi rapidaj jaroj mi diras nun sen timo:
-Forpasu! ja ne venos plu
por mi velka hor’!
forflugu folifale; mi
sentas en l’ animo
memoran floron, kiun neniu
ŝiros for.
Flugilo via vane deverŝos el pokalo
likvoron
vivoplenan. Mi havas en promes’
anime pli
da fajro ol vi da cindrofalo
kaj kore
pli da amo ol vi da tempforges’.
No hay comentarios:
Publicar un comentario