Aŭtuno
Pri mi nun kelkaj diras:
Silentas la sonoro
de lia voĉo, iam belega
sen komparo.
Sed tiuj ne rimarkas la
agon de la horo,
la taskon de l’ minuto,
mirverkon de la jaro.
Mi, kvazaŭ juna arbo, aŭdigis ĉe l’ venteto
ian
susuron dolĉan, dum kreskis mi, infan’.
Forpasis
jam la tempo juneca de l’ poeto:
nun skuas
mian koron la fort’ de l’ uragan’!
No hay comentarios:
Publicar un comentario