lunes, 10 de octubre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Pri la ora ŝaffelo (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Pri la ora ŝaffelo

Iam vivis en Grekio reĝo, kies edzino devenis de dioj. Ŝi havis filon kaj filinon. La knabon ŝi nomis Frikso kaj la filinon Helo. La infanoj estis belaj kaj sanaj kaj la reĝo povis danki al la nemortemaj dioj, ke ili donis al li pacon kaj feliĉon kun la familianoj. Sed li ne kapablis ŝati sian feliĉon. Li forpelis sian edzinon kaj edzigis sin je dua fojo. Tiel Frikso kaj Helo ricevis duonpatrinon. Tiu malamis la infanojn, insultis kaj turmentis ilin de matene ĝis nokte. La infanoj forkuradis de ŝi kaj kaŝiĝis prefere en la ĝardeno malantaŭ la reĝopalaco. Se la duonpatrino ne povis trovi ilin, ŝi fariĝis ankoraŭ pli malica kaj plendis pri ili ĉe la reĝo.

Ankoraŭ pli aĉaj tempoj venis por ambaŭ, kiam la duonpatrino naskis du filojn. Ŝi jam ne sciis kiel elpensi ankoraŭ pli da turmentoj al la infanoj kaj kiel ankoraŭ pli mensogi al la reĝo pri ili. Ŝi punis ilin mem kaj deziris, ke la reĝo punu ilin eĉ pli severe ol ŝi mem. Ŝi timis, ke la filoj devos dividi la reĝan heredaĵon kun la malamataj infanoj, ŝi cerbumis kiel ŝi povos atingi, ke ŝiaj propraj infanoj ricevu la tutan regnon. Malantaŭ sia blanka frunto ŝi kovis nigrajn pensojn. Ŝi decidis mortigi la infanojn. Sed, ĉar ŝi sciis, ke la reĝo ne permesus mortigi ilin, ŝi antaŭpreparis kruelan kaj insidan planon.

Sekrete ŝi vokis inojn de la regiono al si kaj diris al ili : „Mi scias, ke vi diligentas, sed tamen ne riĉas. Vi streĉe laboras kun viaj familianoj kaj tamen apenaŭ povas plenigi viajn grenejojn per grajnoj. Mi scias manieron, kiel vi povas triobligi la rikoltaĵon sur viaj kampoj. Kaj mi volonte volas sciigi la sorĉon al vi. Antaŭ ol vi semos la grenon surkampe, vi devos rosti la grajnojn. Vi vidos, ke viaj grenejoj eĉ ne sufiĉos por konservi la tutan rikolton. Sed malkaŝu tiun sorĉon al neniu, eĉ ne al viaj edzoj. Se vi rakontos pri tio al iu, ĉio missukcesos kaj la dioj punos vin pro la perfidita sekreto.“

La inoj dankis al la reĝino por tiu bona konsilo kaj rapidis hejmen. Ili vidis jam sian estontecan riĉon, orajn ĉarojn plenajn de oraj spikoj. Al neniu ili konfidis sian sekreton. Antaŭ la semado ili rostis sekrete la grajnojn kaj antaŭĝojis pri la rikolto.

Baldaŭ montris sin sur la kampoj juna verdaĵo, sed ne la sveltaj grenotigoj, nur fiherboj kaj kardoj kreskis el la tero. En la tuta lando okazis misrikolto. La inoj silentis, kaj neniu sciis, kial la semitaj semoj sur la kampoj ne fariĝis greno, tiel, kiel ĉiujare. Terura malsatoplago ekestiĝis.

La ruza reĝino konsilis al la reĝo, ke li pridemandu la orakolon de Delfo, kial la dioj sendis tian neimageblan malsatmizeron al la lando. La afliktita reĝo elsendis heroldon.

Sed antaŭ ol la heroldo survojoĝis, la reĝino vokis lin al si kaj plenigis liajn kunmetitajn manojn per oro. Ĉe tio ŝi diris al li : „Jen la unua duono de via rekompenco, kaj se vi bone faros tion, kion mi diros al vi, vi ricevos ankoraŭfoje la saman. Ne iru al Delfo, nur kondutu kvazaŭ vi irus tien, sed kaŝiĝu en la arbaro. Se venos la tempo , kiam vi devus esti reveninta el Delfo, venu denove al ni en la palacon kaj transdonu al la reĝo la sekvan diron : „La malsato el via lando retiriĝos kaj la kampoj denove maturiĝos, se la dioj ricevos oferon. Sed la ofero estu Frikso kaj Helo.“

Ebria de la trezoro sur siaj manoj la heroldo promesis ĉion. Li ŝajnigis iri al Delfo kaj dum tio vagadis en la arbaro. De tie li revenis en la reĝan palacon kaj sciigis al la reĝo la teruran laŭdiran orakolon. Sed la reĝo pri plenumo de tia diro volis scii nenion. Tial la duonpatrino, kiu timis, ke la reĝo povus eviti la plenumon pro teruriĝo, fiagitis la malsatajn inojn. „Iru“, ŝi diris, „kaj devigu la reĝon plenumi tion, kion la orakolo postulas, alikaze ni ĉiuj devos morti pro malsato ! Mi celis vian plej bonan, nun ankaŭ la reĝo faru sian plej bonan. Tiom longe, kiom vivos Frikso kaj Helo, la kolero de la dioj ne trankviligeblos.“

Post tiaj paroloj homamasoj kunrotiĝis antaŭ la palaco kaj postulis de la reĝo, ke li obeu la volon de la dioj. La ribelantaj homoj kriis kaj minacis la reĝon, kaj tiu devis cedi.

La duonpatrino iuvespere enfermis la infanojn en ĉambreto, por ke ili ne povu fuĝi, ĉar ili estis oferotaj je la sekva tago.

Por ĉiuj la nokto fariĝis longtempa. La duonpatrino estis sendorma pro ĝojo, ke ŝia kruela intrigo jam morgaŭ estos plenumita, de la reĝo la koraflikto rabis la dormon, kaj la infanoj kunpremiĝis en la nokta malhelo kaj pro timo apenaŭ spiris.

Tuj, kiam la unuaj radioj tuŝis la firmamenton, torentis aroj de homoj al la oferejo. Ili ĝojis, ke per la ofero la malbeno estos prenita de la kampoj, kaj ke finiĝos la malsato kaj la mizero.

Oni kondukis Frikson kaj Helon el la ĉambreto, kronis ilin kaj kondukis ilin poste al la altaro. La homoj silentiĝis. Frikso rigardis ŝajne je la lasta fojo ĉirkaŭ si kaj levis la okulojn al la blua ĉielo. Jen li ekvidis lumantan nubon. Ĝi kreskis kaj kreskis, sinkis teren, vualis la homamasojn kaj la altaron kaj kaŝis en si ambaŭ infanojn. El la blankeca nebulo saltis ora virŝafo kaj surgenuiĝis antaŭ Frikso kaj Helo. El la nebulo eksonis la mallaŭta voĉo de ŝia dia patrino : „Infanoj miaj, mi venis por savi vin. Sidiĝu do sur la virŝafon kaj ne timu.“

Frikso ekkuraĝis, grimpis sur la miraklobeston, de kiu eliris lumado kaj mankaptis ties kornojn. Malantaŭ li sidiĝis la fratineto Helo sur la oran felon. Apenaŭ ili sidis sur la dorso de la virŝafo, tiu grimpis ĉielen. Ĝi portis la infanojn malproksimen de la malica reĝino kaj de la ofera altaro.

„Firmtenu vin !“Aŭdis la infanoj kvazaŭ el granda distanco la voĉon de la patrino.

Ili flugis tra la kvieto de la matena ĉielo. La ora virŝafo flugis tra la aero kiel ŝvebanta birdo. Tie kaj tie migranto levis manon al la okuloj kaj rigardis alten. Kun miro li pensis, ke leviĝis nova suno. La ora felo de la virŝafo radiis al ĉiuj flankoj.

La infanoj flugis trans la firman teron kaj poste disvastiĝis sub ili la maro kun rokaj insuloj kaj kun ŝipoj, kiuj aspektis kiel etaj punktoj.

Frikso firme brakumis la kolon de la virŝafo kaj konsilis al la fratino : „Atentu, fratineto, ne rigardu profunden sub vin, por ke vi ne falu !“

Helo obeis la fraton kaj rigardis rekte al la migrantaj nubetoj. Dum longa tempo ŝi rigardis antaŭen, ĝis ŝajnis al ŝi, ke la virŝafo haltas, ke ĝi pendas inter ĉielo kaj tero, kaj ke la nuboj pretermigras ĝin. Ŝi volis konvinkiĝi, ĉu ili vere flugas, kaj rigardis tial profunden. Jen ŝi eksentis kapturnon pro la alto kaj pro la rapideco, kun kiu flugis la virŝafo. El ŝiaj manoj glitis la ora lano, ŝi perdis la firmtenon kaj ekfalis, ŝi falis maren. Frikso provis firmteni ĝin kaj preskaŭ mem falis. Rapide li kliniĝis sur la virŝafon, sed la fratinon glutis la ondoj. Jam li ne plu vidis ŝin. Sed la maro, en kiu Helo mortis, ricevis la nomon laŭ ŝi, Hela Maro, Helesponto.

Malĝoje Frikso daŭrigis la flugadon. Frue vespere li ekvidis montojn sur la horizonto. Ili aspektis kiel gigantoj, kaj iliaj neĝkovritaj pintoj lumis fajrece en la subiranta suno. Ĉe la piedo de la montoj etendiĝis fekunda tero. La ora virŝafo direktis sian flugon al la plej bela urbo de tiu lando kaj surteriĝis en freŝa herbejo antaŭ marmora kastelo. Frikso grimpis malsupren kaj ĉirkaŭrigardis. Vitoj volviĝis ĉirkaŭ la sveltaj marmoraj kolonoj de la palaco, kaj en kvar enombraj niĉoj plaŭdis kvar fontanaj putoj. Sed ne en ĉiuj estis akvo. El la unua puto torentis freŝa frida lakto, el la dua dolĉa vino, el la tria valora oleo, kaj nur la kvara sendis strion el kristalklara akvo ĉielen. Sed ĝi ne estis ordinara akvo : somere ĝi estis glacie frida kaj vintre varma.

Dum Frikso admiris la miraklajn putojn, paŝis reĝo Eeto en la kastelan korton kaj invitis la knabon en la palacon. Li regalis lin kaj demandis de kie li venis. Frikso rakontis pri la duonpatrino, pri la malica orakolo, pri la virŝafo kaj pri tio, kiel li perdis sian fratinon Helo. Aŭdante pri la ora virŝafo, la reĝo sopiris vidi ĝin. Frikso kondukis la reĝon antaŭ la palacon, kie la virŝafo ripozis sur la herbejo. La lumado, kiu eliris de ĝi, orumis arbojn, herbojn kaj arbustojn. Blindigite de la brilo, la reĝo devis permane kovri la okulojn.

„Mi volas oferi al Zeŭso la virŝafon kiel dankon por mia savo“, diris Frikso, „sed la oran felon mi donacos al vi, reĝo.“

La reĝo tre ĝojis pri la valora donaco. Post la oferado li portis mem la oran felon de la virŝafo en bosketon, kiu estis konsekrita al la milita dio Areso, kaj li fiksigis ĝin per oraj najloj al branĉo de giganta kverko. Poste li petis sian filinon Medea, kiu sciis sorĉi, ke ŝi voku el la profundo de la tero gardiston por la ora ŝaffelo. Medea komencis kanti sorĉajn dirojn, kaj subite rampis en la bosketon giganta lacerto kun akra drakokresto sur la dorso kaj kun fajreca faŭko, en kiu serpentumis tri venenaj langoj. Obeeme la drako kuŝiĝis antaŭ la kverkon kaj gardis tage kaj nokte pri la trezoro konfidita al ĝi. Frikso restadis ĉe reĝo Eeto kaj pli poste edzinigis filinon de la reĝo. La jaroj pasis. Frikso mortis, sed la famo de la ora ŝaffelo disvastiĝis tra la tuta mondo. La maljuna reĝo iradis al la kverko kaj ĝojis pri la vidaĵo de la radianta ŝaffelo. Orakolo antaŭdiris al li, ke trafos lian familion malfeliĉo, se li perdos la ŝaffelon. Tial li ĝojis, ke gardas lian trezoron tia monstro.

Multaj kuraĝuloj provis rabi la oran ŝaffelon de la reĝo. Sed tiuj, kiuj iris piede, mortis pro soifo en la ardanta sablo de la dezerto, kiu disigis la Eetan regnon de la cetera mondo. Tiuj, kiuj venis sur ŝipoj, fiaskiĝis en la longatempa kaj danĝera marveturo. Sed tiuj, kiuj tamen atingis la celon, ne povis fuĝi de la vorema atentema drako.

La ora ŝaffelo lumis en la lando de Eeto tage kiel la suno kaj nokte kiel la luno. Pro ĝi ekmarŝis ankaŭ tiuj herooj, kiujn gvidis Jazono.


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: