Ranoj
volis reĝon
Ranoj
malĝojis pro manko de reĝo. Pro tio ili sendis delegiton al Zeŭso por peti al
li doni al ili reĝon. Vidinte, ke ili estas tiel malsaĝaj, li ĵetis lignoblokon
en la lagon. Komence, kiam ranoj surpriziĝis pro la fala sono de la lignobloko,
ili tuj plonĝis ĝis la fundo de la lago. Poste, kiam la lignobloko flosis sur
la akvo stabile kaj senmove, ili elnaĝis el la akvo. Fine, ili trovis ĝin ne
tiom timiga. Ili surgrimpis sur la lignoblokon kaj eksidis sur ĝi, forgesante
sian antaŭan timon. Ili pensis, ke kun tia reĝo, ili sentia sian vizaĝon
perdita. Kaj ili sendis iun al Zeŭso, petante, ke tiu ŝanĝu reĝon, ĉar tiu
estas tre mallerta. Aŭdinte tion, Zeŭso tre koleriĝis kaj li sendis
akvoserpenton tien. Resulte, ĉiuj ranoj estis forkaptitaj kaj manĝitaj de ĝi.
"Blinda
fido al reganto, sed malfido al sia propra forto nur kondukas al regiteco kaj
katastrofo."
No hay comentarios:
Publicar un comentario