Ĉapitro 1
Kiu
temas pri la stato kaj la vivmaniero de la fama hidalgo don Quijote de La
Mancha
En vilaĝo de La Mancha, kies nomon mi ne volas memori,
antaŭ nelonge vivis hidalgo el tiuj kun lanco en rako, antikva ŝildo, osta
ĉevalaĉo kaj rapida levrelo. Stufaĵo pli ofte bova ol ŝafa[30] en la
matenoj, haketita viando kun salo preskaŭ en ĉiu nokto, grivoj kaj frititaj
ovoj sabate, lentoj vendrede, kaj plie kolombido dimanĉe prenis tri kvaronojn
de lia enspezo. La alian kvaronon konsumis velura sajo,[31] pluŝaj
kuloto kaj pantofloj por la festaj tagoj, dum en la cetero de la semajno li
kontentiĝis portante delikatan lanaĵon.
Li tenis en sia domo mastrumantinon kun pli ol kvardek
jaroj, nevinon ankoraŭ ne dudekjaran kaj laborulon doman kaj agran, kiu same
okupiĝis selante la ĉevalaĉon kiel uzante serpon.
Nia hidalgo havis proksimume kvindek jarojn. Li estis
fortika, magra, kavavizaĝa, frua ellitiĝanto kaj amiko de la ĉaso. Oni diras,
ke li portis la nomon Quijada aŭ Quesada (ĉar ekzistas kelka diferenco de
opinio inter la aŭtoroj skribintaj pri ĉi temoj), kvankam laŭ seriozaj konjektoj,
ŝajnas, ke li nomiĝis Quijana. Sed tio ne gravas al nia rakonto: sufiĉas, ke ĝi
ne deviu de la vero eĉ unu solan punkton. Oni sciu do, ke la supre menciita
hidalgo, en siaj horoj de neniofarado, t.e. dum la pli granda parto de la jaro,
sin fordonis al la legado kun tiom da persisto kaj plezuro, ke li preskaŭ tute
neglektis ĉasi kaj eĉ administri sian bienon; kaj ĝis tia ekstremo iris lia
scivolo kaj ekstravaganco ĉi-rilate, ke li vendis multajn akreojn da plugotero
por aĉeti kaj legi kavalir-librojn, kaj tiel li prenis hejmen, kiom da ili li
trovis. Inter ili, plej plaĉis al li la verkoj de la fama Feliciano de Silva,
ĉar ties klara prozo kaj komplikaj rezonoj ŝajnis al li veraj perloj, precipe
kiam li legis pri galantaĵoj kaj defioj ofte skribitaj laŭ la jena stilo: «La
nekompreneblaj rezonoj, kiujn al mia komprenemo oni prezentas, tiel ŝancelas
mian komprenon, ke kompreneble, mi plendas je via belega moŝtulino». Kaj ankaŭ
kiam li legis: «La altaj ĉieloj, kiuj vian moŝton dian per steloj fortigas,
igas vin merita je la merito, kiun meritas via grandeco».
La kompatinda kavaliro perdadis la saĝon super tiaj
rezonoj kaj klopodegis ilin kompreni kaj klarigi al si ties sencon, kvankam
Aristotelo mem kaptus neniom kaj eltirus nenian signifon el ili, eĉ se li reviviĝus
nur tiucele. Ne tre plaĉis al li la vundoj faritaj kaj ricevitaj de don
Belianís, ĉar li imagis, ke lia vizaĝo kaj korpo certe plenis de cikatroj kaj
markoj, kiom ajn eminentis la ĥirurgoj lin kuracintaj. Tamen li laŭdis la
promeson de la aŭtoro iam daŭrigi kaj meti finon al tiel senfinaj aventuroj,
kaj multfoje nia hidalgo sentis la deziron preni mem la plumon kaj alskribi al
la libro la finan parton. Kaj sendube tion li entreprenus, kaj eĉ tute
plenumus, se ne malhelpus lin aliaj pensoj pli gravaj kaj konstantaj.
Kun la pastro de sia vilaĝo, dokta homo licenciita ĉe
Sigüenza, li diskutis multajn fojojn, ĉu estis pli bona kavaliro, Palmerín de
Anglujo aŭ Amadís de Gaŭlio. Sed majstro Nicolás, la barbiro de la vilaĝo,
diris, ke plej grandis la Kavaliro de la Suno, kaj ke, apenaŭ komparebla kun
li, povus esti nur don Galaor, frato de Amadís de Gaŭlio, ĉar Galaor havis
komplezeman naturon, ne montriĝis tiel afekte delikata nek tiel plorema kiel
lia frato, kaj laŭkuraĝe li rangis eĉ ne unu colon post li.
Resume, la libroj tiel absorbis lin, ke dum la noktoj
li legis de helo ĝis helo, kaj dum la tagoj de obskuro ĝis obskuro, kaj tiel,
pro multa lego kaj apenaŭa dormo, sekiĝis al li la cerbo, tiamaniere, ke li
tute perdis la saĝon. Lia fantazio pleniĝis per ĉio, kion li legis en la
libroj: ensorĉoj, kvereloj, bataloj, defioj, vundoj, galantaĵoj, am-aferoj,
tempestoj kaj neeblaj absurdoj. Kaj tiel fiksiĝis al li en la kapo, ke la tuta
aparato de elpensitaj fabeloj estas vera, ke por li ne ekzistis en la mondo
historio pli aŭtentika. Li asertis, ke Cid Ruy Díaz estis tre bona kavaliro sed
ne komparebla kun la Kavaliro de la Arda Glavo, kiu per unu sola trahako
dividis en du partojn paron da ferocaj kaj monstraj gigantoj. Li havis eĉ pli
bonan opinion pri Bernardo del Carpio, ĉar ĉe Roncesvalles li mortigis inter la
brakoj la ensorĉitan Rolando, same kiel Heraklo la titanon Anteo. Li laŭde
parolis pri la giganto Morgante, ĉar li sola montriĝis afabla kaj ĝentila,
kvankam li apartenis al generacio de orgojlaj kaj insolentaj grandeguloj. Sed,
precipe, li diris multon bonan pri Reinaldos de Montalbán, ĉefe kiam li image
vidis lin elrajdi el sia kastelo, rabi kion li renkontis kaj transmare ŝteli
idolon de Mahometo tute oran laŭ la historio. Kaj li volontege fordonus sian
mastrumantinon kaj aldone eĉ sian nevinon por la eblo tani la haŭton de la
perfida Galalón.
Nu, kiam li tute perdis la saĝon, venis al li en la
kapon la plej stranga ideo, neniam antaŭe trafinta frenezulon en ĉi mondo.
Ŝajnis al li konvene kaj necese, tiel por grandigo de lia honoro, kiel por
servo al lia lando, fariĝi vaganta kavaliro kaj iri tra la mondo kun armaĵo kaj
ĉevalo, serĉante aventurojn kaj farante kion, laŭ liaj libroj, plenumis la
vagantaj kavaliroj: ripari arbitrojn kaj riski sin en agojn kaj danĝerojn,
kiuj, se superitaj, havigas eternan honoron kaj famon. La kompatinda imagis, ke
pro la kuraĝo de sia brako li jam ricevis la kronon de, almenaŭ, la imperio de
Trebizondo; kaj pelate de la stranga plezuro, kiun vekis en li tiel agrablaj
pensoj, li rapidis efektivigi sian deziron.
Unue li frote purigis armaĵon, kiu apartenis al liaj
praavoj, kaj kiu, rusta kaj ŝima, kuŝadis jam de longega tempo, forgesite, en
angulo. Li elfrotis kaj riparis ĝin kiel eble plej bone, sed rimarkis gravan
mankon: la kasko estis nur simpla kapopeco sen viziero. Tamen li inĝenie
aranĝis tion, ĉar li faris per kartonoj specon de viziero, kiu, fiksita al la
kasko, donis al la tuto aspekton de kompleta helmo. Estas vere, ke por vidi, ĉu
ĝi havas sufiĉan forton por elteni la hakojn, li elingis la glavon, frapis per
ĝi du fojojn la vizieron, kaj jam per la unua bato kaj en unu momento ruinigis
kion li antaŭe konstruis dum unu semajno. Ne tre plaĉis al li ĝia facila
rompiĝemo, kaj por eviti al si tian danĝeron, li refaris la vizieron metante
fer-stangetojn sur ĝia interna flanko, ĝis li kontentiĝis je ĝia eltenemo; kaj
ne zorgante submeti ĝin al nova provo, li juĝis la tuton kiel kompletan helmon
eksterordinare bonan.
Poste li iris vidi sian ĉevalaĉon, kaj kvankam ĝi
havis pli da afekcioj ol realo centavojn, kaj pli da difektoj ol la ĉevalo de
Gonela kiu tantum pellis et ossa fuit,[32] ŝajnis
al li, ke nek Bucefalo, de Aleksandro la Granda, nek Babieca, de Cid Ruy Díaz,
egalis ĝin. Kvar tagojn li pasigis cerbumante kiun nomon li donu al la ĉevalo,
ĉar —li diris en si— ne estus juste, ke rajdbesto bona per si mem kaj
apartenanta al renoma kavaliro ne havus faman nomon; tial li celis elekti unu,
kiu proklamus, kia estis la ĉevalo antaŭ ol ĝia mastro fariĝis vaganta
kavaliro, kaj kia ĝi estis nun; vere, se la mastro ŝanĝiĝis al nova stato,
ankaŭ la ĉevalo devus alpreni nomon faman kaj laŭte sonantan, kiel decis al lia
nova ordeno kaj funkcio. Tiel do, li elpensis, trastrekis, transformis kaj
refaris en sia memoro kaj fantazio multajn nomojn, ĝis fine li nomis la ĉevalon
Rocinante, nomo, laŭ li, alta, sonora kaj signife indikanta tion, kio la besto
antaŭe estis, kaj ankaŭ tion, kio ĝi estis nun: la unua inter ĉiuj ĉevaloj de
la mondo.[33]
Doninte nomon al la ĉevalo tiel konforman al lia
gusto, li decidis fari la samon rilate sin mem kaj cerbumadis ok pliajn tagojn
ĝis fine lia alprenis al si la nomon don Quijote; kiel supre dirite, sur tio
sendube baziĝis la aŭtoroj de ĉi vera historio por konjekti, ke li certe
nomiĝis Quijada, ne Quesada, kiel aliaj asertis. Sed memorante, ke la kuraĝa
Amadís, ne kontenta je tiu sola nomo, alprenis ankaŭ la nomon de sia regno por
famigi ĝin, kaj nomiĝis Amadís de Gaŭlio, same li, kiel bona kavaliro, volis
aldoni al sia nomo tiun de sia lando kaj nomi sin don Quijote de La Mancha. Li
pensis, ke li tiel proklamus sian familion kaj ankaŭ sian landon, kiun li
honoris alprenante ĝian nomon.
La armaĵo jam estis pura, la kasko, kompleta, la
ĉevalaĉo havis sian nomon, li la sian, kaj tiam li ekpensis, ke mankas nur
serĉi damon, al kiu enamiĝi, ĉar vaganta kavaliro sen am-aferoj similas al arbo
sen fruktoj kaj folioj, al korpo sen animo. Li diris en si: «Se pro miaj pekoj,
aŭ pro bona sorto, mi renkontos ie giganton, kio ordinare okazas al la vagantaj
kavaliroj, kaj mi lin faligos en duelo, aŭ trahakos lin ĉe la mezo de la korpo,
aŭ fine venkos kaj submetos lin… ĉu ne estus bele sendi lin, ke li eniru kaj
falu sur la genuoj antaŭ mia dolĉa damo kaj diru per voĉo humila kaj servuta:
“Sinjorino, mi estas la giganto Caraculiambro, mastro de la insulo Malindrania,
kaj venkis min en duelo persona la neniam sufiĉe laŭdata kavaliro don Quijote
de La Mancha. Li ordonis, ke mi prezentu min ĉe via moŝto, por ke via
ekscelenco disponu je mi laŭ via volo”?». Ho, kiel feliĉis nia bona kavaliro,
kiam li faris tian paroladon, kaj eĉ pli, kiam li trovis iun, kiun li povis
nomi sia damo! Okazis, laŭ la famo, ke en vilaĝo proksima al la lia vivis juna
kampulino de tre plaĉa aspekto, al kiu li foje enamiĝis, kvankam ŝajne ŝi
neniam tion sciis kaj eĉ ne suspektis. Ŝi nomiĝis Aldonza Lorenzo, kaj li
opiniis ŝin taŭga ricevi la titolon «sinjorino de liaj pensoj». Serĉante al ŝi
nomon, kiu iel konvenus al la lia kaj elvokus princinecon kaj
grandsinjorinecon, li fine decidis alnomi ŝin Dulcinea de El Toboso —ĉar El
Toboso estis estis ŝia naskoloko— kaj la nomo ŝajnis al li tiel harmonia, rara
kaj signifoplena, kiel la ceteraj, kiujn li elpensis por si mem kaj por ĉio
sia.
[30] Tiutempe oni taksis pli bongusta kaj
valora la viandon ŝafan ol la bovan.
[31] Neologismo: Speco de antikva kazako longa
kaj sen butonoj.
[32] Latinaĵo: «tiom da haŭto kaj ostoj ĝi
havis».
[33] Don Quijote faras vortoludon. «Rocín» en
la hispana signifas ĉevalaĉo, kaj aldonante al li la finaĵon «ante» (kiu povas
signifi «antaŭe» kaj «super ĉiuj») li indikis, ke antaŭe ĝi estis «rocín», kaj
ke, jam kiel kavalira rajdobesto, ĝi rangas super ĉiuj ĉevaloj.
*Obra completa en esperanto traducida por Fernando de Diego disponible en:
http://www.cervantesvirtual.com/obra/la-ingenia-hidalgo-don-quijote-de-la-mancha/
No hay comentarios:
Publicar un comentario