viernes, 6 de enero de 2017

Esperanto - Fabloj de fratoj Grimm - La senditoj de morto

La senditoj de morto

En tempoj malnovaj migris foje giganto sur granda vojo; subite fremdulo saltis renkonte al li kaj kriis:
"Haltu, neniun pashon plu!"
"Kio?" diris la giganto, "vi hometo, kiun mi povus dispremi inter la fingroj, vi volas bari al mi la vojon? Kiu vi estas, ke vi parolas tiel arogante?"
"Mi estas la morto,"respondis la alia, "ankau vi devas obei miajn ordonojn."
Sed la giganto rifuzis kaj komencis batali kontrau la morto. Longa kaj furioza estis la batalo, fine la giganto venkis kaj per unu bato de la pugno faligis la morton. La giganto iris sian vojon kaj la venkita morto kushis apud shtono kaj estis tiel senforta, ke ghi ne povis levighi.
"Kio okazos," diris ghi, "se mi kushos chi tie en la angulo? Neniu plu mortos en la mondo, kaj ghi estos tiel plenigita de la homoj, ke ili ne havos sufiche da loko por stari unu apud la alia."
Dume venis juna viro, fresha kaj sana, kantis kaj chirkaurigardis. Ekvidinte la duone sveninton, li kompate proksimighis, levis ghin, el sia botelo vershis en ghian bushon vivigan trinkajhon kaj atendis, ghis ghi refortighis.
"Chu vi scias," diris ghi ekstarante, "kiun vi revivigis."
"Ne," diris la junulo, "mi ne konas vin."
"Mi estas la morto, mi indulgas neniun, mi ne povas fari esceptojn por vi. Sed por pruvi mian dankemon mi promesas al vi jenon: mi ne surprizos vin; antau ol mi venos por preni vin, aperos miaj senditoj."
"Bone," diris la junulo, "mi almenau scios, kiam vi venos kaj ghis tiu tempo estos trankvila."
Li foriris. Chiam li estis kontenta kaj gaja kaj vivis pensante neniam pri la morgaua tago. Sed la juneco kaj sano dauris ne longe, baldau venis malsanoj kaj suferoj, kiuj turmentis lin tage kaj malhelpis lin dormi nokte.
"Mi ne mortos," li diris al si mem, "char antaue devas aperi la senditoj de la morto; mi nur dezirus, ke pasu baldau la malfacilaj tagoj de la malsano."
Kiam li resanighis, li rekomencis la antauan gajan vivon. Foje iu ekfrapis lian shultron: post li staris la morto kaj diris:
"Sekvu min, venis la lasta horo de via vivo."
"Kiel," respondis la viro, "chu vi ne promesis, ke antau via veno aperos viaj senditoj? Mi vidis neniun."
"Silentu," respondis la morto, "chu ili ne aperis unu post la alia? Chu ne venis la febro, kiu skuis vin kaj faligis sur la liton? Chu la kapturno ne vizitis vin? Chu la artrito ne gastis en chiuj viaj membroj? Chu ne zumis en viaj oreloj? Chu la dentdoloro ne mordis viajn nervojn? Chu ne farighis mallumo en viaj okuloj? Chu mia samsanga frato, la dormo, ne rememorigis min al vi chiuvespere? Chu vi ne kushis chiunokte kvazau senviva?"
La viro ne sciis, kion respondi, obeis la fatalon kaj iris kun la morto.

No hay comentarios: