sábado, 9 de mayo de 2015

Esperanto (Poezio) - Kontrastoj - Brian Price Heywood

Kontrastoj

Ekstere vipas vitrojn hajlopluvo;
drivventoj dentojn per akraĉa skrapa bru’ agacas:
Endome kuŝas mi en la bankuvo;
en varma, mola mar’ korlula lukse, lace pacas.

Ekstere jen novembro tim-panika
hurladas kvazaŭ lupoj tra ebeno siberia:
Endome grasa spir’ tropik-afrika
narkotas min; mi flosas for en stato amfibia.

No hay comentarios: