Ĉi tio
do - la vivo?
Ne, ne -ankoraŭ io
devas veni.
Ankoraŭ devas fajri vera tago,
ankoraŭ devas nigri vera nokto
-
ne povas ja de grizo ĉio pleni.
Ĉu vere nur por nin al tombo treni,
ĉu vere nur por morti ni naskiĝis?
Ĉu tio do - la viv’? Ne, ne! Ne eble!
Ankoraŭ devas, devas io veni!
No hay comentarios:
Publicar un comentario