martes, 31 de diciembre de 2013

Esperanto (Poezio) - En sol’... - Kálmán Kalocsay

En sol’...

Ĉu en ĉambreto, dum vespersilento,
aŭ eĉ, en la tumulto de popol’
subite ne atakis vin la sento,
ke estas vi en sol’, en surda sol’,

ke via kor’, turmente pro senpovo,
frapadas al la mur’ de via sin’,
kiele sub la ter’, post katastrofo,
ministo en la enfalinta min’...

kaj kormilionoj sub la sama fato
baraktas, signas per obtuza bat’.
La am’, la am’, jen estas tia bato
kaj tia bato estas la kompat’.

Potencaj batoj sonas, ho, sed svene,
senforte mortas sub la surda ter’,
kaj tamen ĉiam sonas batoj pene,
jen kun espero kaj jen sen esper’.

Ho, se alvenus sopirata savo
portanta korojn al radia lum’:
En ĝoj’ ebria, en eterna ravo,
en dancoĉenon fandus fratbrakum’ !...

Espero trompa...Tiu sav’ malfruas...
Profunde kuŝas enfalinta min’...
La kor’ fermita malespere bruas
frapante vane el la mur’ de sin’...

No hay comentarios: