jueves, 19 de diciembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Japaneskaj fotoj (La herbo - La nubo) - L.Totsche

La herbo

La herb’ matene
ornamas sin kun vanto
dandeca: pompe
sur ĝia kapo brilas
la roso: diamanto.


La nubo

Sur la ĉielo
groteskaj blankaj nuboj:
incite, lude
ili sin serĉas-pelas
kiel petolaj buboj.

No hay comentarios: