jueves, 26 de diciembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Nokta kanto - Hendrik Adamson

Nokta kanto

Folisusur’,
fontet-murmur’,
jen ĉielrando en purpur’.
El post kurtenet’ flirtanta
lumetadas nokt-kandel’
kaj la mondon tramigrante
gardo-staras dorm-anĝel’.

Folisusur’,
fontet-murmur’,
jen ĉielrando en purpur’.
En brilante blanka robo
baldaŭ venos la maten’,
sur la ŝultro kun sunglobo;
disrompiĝos nokt-katen’.

Folisusur’,
fontet-murmur’,
jen ĉielrando en purpur’.

No hay comentarios: