domingo, 1 de diciembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Antaŭ tempesto - Janis Rainis

Antaŭ tempesto

Duona griz’, duonlazur’
el akvoj brilas al ĉielo -
al muta, dura ŝtalomur’
kun ĉie sama, teda helo.

Kvietas mar’... Ĉe l’ bordo nur,
laŭ kiu febra vento flugas,
vibradon kreas ĝia kur’,
tremantajn sulkojn blovo plugas.

Trans akvojn glitas fora mev’, -
ĉu plore, ĉu kun tim’ - krietas;
jen falas mev’, jen nova lev’ -
kiel animo malkvietas.

No hay comentarios: