viernes, 13 de diciembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Japaneskaj fotoj (La folio - La pluvo) - L.Totsche

La folio

Ankoraŭ freŝas
la verda vest’ de l’ monto,
sed jam falanta
folio flava plende
parolas pri l’ estonto.


La pluvo

Sursidis monton
nebulo aroganta,
la monotona
pluvado ekdormigas
per akvorulo lanta.

No hay comentarios: