sábado, 21 de diciembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Japaneskaj fotoj (La ponto - La adiaŭo) - L.Totsche

La ponto

River’ rapida
tra kolorpompa parko.
Dormeme, digne
subjugas l’ akvon kuran
la pigra ponto-arko.


La adiaŭo

La trajno lante
ektrenas min al vojo;
la val’ sunbrilan
saluton post mi sendas.
Ĉu por la lasta fojo?

No hay comentarios: