jueves, 5 de diciembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Sopiro - Nikolao Hovorka

Sopiro

En florokatikojn la larmoj
el miaj okuloj gutis.
Mi ĉerpis la florojn kaj ilin
sur vian kusenon ŝutis.

La nokto baldaŭ alpaŝas,
vi dormos sur ĉasta kuseno,
kaj mian sopiron malkaŝas
la floroj el mia ĝardeno.

No hay comentarios: