Estinta vivo
Ne grave ja, ĉu gajas ni aŭ ploras,
ĉu longas viv’, aŭ brulas peke for:
cindriĝas
foje ĉio, forvaporas,
en nokt’
profunda dronas sen memor’.
Sed
restos Ter’ kaj Lun’ kaj firmamento,
kaj ie vagos,
kvazaŭ eta nub’,
la viv’
estinta - fulga flok’ en vento,
kiu
hezite sinkas al la sub’.
No hay comentarios:
Publicar un comentario