domingo, 15 de diciembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Japaneskaj fotoj (La pino - La vento) - L.Totsche

La pino

La altan pinon
ne fleksas ŝtormo murda,
nek jug’ de l’ jaroj.
Ĉe ĝia pied’ mi sidas
kun mia vivo kurta.


La vento

En karnon tranĉas
plorĝemo kaj lamento;
kiun funebras
tuttage kaj tutnokte
ĉi pluve larma vento?

No hay comentarios: