lunes, 30 de diciembre de 2013

Esperanto (Poezio) - Larmo nur sekreta - Dimitri Jegorov

Larmo nur sekreta

Mi aŭskultis najtingalon
nokte maldormante,
najtingalo kantis kanton
fajre ploregante.
Ploris ĝi - mi ankaŭ ploris,
ĝemis ĝi - mi - ĝemis;
ĝi venontan vokis fajre,
min pasinta premis.
Vokis ĝi la amikinon
ami kaj adori -
perdis mi anĝelon mian
por eterne plori.
Kantis ĝi... En mia brusto
kanto estas preta,
sed elfluis el la koro
larmo nur sekreta...

No hay comentarios: