miércoles, 6 de julio de 2016

Esperanto (Poezio) - Soneto 146 - William Shakespeare

Soneto 146

Animo, vi de peka tero kerno,
Vi cedas al potenca peka ŝelo,
Sufere, sobre vivas vi interne,
Kaj pentras viajn murojn lukse bele.
Por pasa luo vi elspezas koste,
Por garni vian domon jam falantan,
Ĉu vermoj manĝos jenan lukson poste,
De via korpo la finaj heredantoj?
Por ke vi vivu, via korpo sklavu,
Penigu ĝin por via plia riĉo;
Por pasa ŝaŭmo la eternon havu;
Vin ene nutru, riĉa ne vestiĝu.
La morto nutru vin, la hom-nutrato,
Se mortas li, finiĝas la mortado.

No hay comentarios: