Malnovtempe riĉa komercisto
nomiĝinta Phong (Fong)
posedis dek ĵonkojn por transporti siajn varojn al diversaj lokoj en sia lando.
Ĉiuj estis direktigitaj de fidindaj ŝipistoj. Ninh (Ning), la plej kapabla ŝipisto havis aminterrilaton kun
la edzino de Fongkaj havis
malbonan intencon.
Unu matenon, ĉiuj ĵonkoj ekveturis.
Alvenantaj al la estuaro, kie troviĝis la templon de Sinjoro, ili haltigis la
ŝipojn por celebri la foriro-ceremonion. Poste Fong regalis la ŝipistojn, donis al ili necesajn instrukciojn
kaj piediris hejmen. Profitante de tiu favora okazo, Ning prenis malpli longan vojon,
embuskis ĉe vojturno kaj mortigis Fong.
Li tuj revenis al sia ĵonko kaj ekveturis.
Estis neniu pruvo por fari enketon pri la
murdo. Kiam la ŝipistoj revenis hejmen, la loka mandareno, kiu faris la
enketon, pridemandis ilin. La afero plidaŭriĝis sensukcese. Unu servisto de la
mortinto sugestis ruzon por malkovri la krimulon. La mandareno venigis ĉiujn
ŝipistojn al la templo de Sinjoro por partopreni en la nokta servo por la
mortinto. Ĉiu partoprenanto ricevis lampmeĉon kaj estis petata meti ĝin en sian
buŝon kaj rigardi la okulojn de la statuo de Sinjoro. La mandareno diris al ili
:
- Sinjoro havas
surnaturan povon, estis la okulatestanto de la murdo kaj konis la kulpulon. La
meĉo en la buŝo de tiu persono longiĝos. Ĉiuj plenumis la ordonon.
Matene oni kontrolis la meĉojn por trovi
la mallongiĝitan. Ĝi estis tiu de Ning.
Kiel li timis, ke la meĉo en sia buŝo longiĝos, li intence ronĝis ĝin. Pro tio
li enkaptiĝis en la ruzo kaj nevole konfesis sian krimon. Fine la adulto-paro
estis punita laŭmerite.
*Verkis kaj esperantigis Ngọc
Lan
No hay comentarios:
Publicar un comentario