viernes, 22 de julio de 2016

Esperanto - Pensoj pri la poezio en la lingvoesplorado... - José Ortega y Gasset (1883-1955)

Pensoj pri la poezio en la lingvoesplorado, pri mizero kaj gloro de la tradukado 

Ĉie en la mondo, ĉe ĉiuj popoloj kaj triboj, je ĉiuj tempoj oni esprimis homan sentadon, sciadon kaj homan sperton plej dense en poeziaj formoj.

La poezio venas el la koro de la lingvo, estas ĉiam denove radiko kaj fonto de ĝia evoluo. Ĝi kaptas ekde siaj originoj ĝuste ankaŭ la ĉiutagan, simplan kaj banalan, do sferojn, en kiuj elformiĝis la lingvo en la proceso de kunvivado kaj kuna kreado. Grandaj majstroj de la vorto kiel Vilhelmo Busch sciis enmeti la lingvon ĉiam en tiu senco, ke ĝi atingis homojn de ĉiu aĝo kaj kaj de ĉiu rango. En la poezio unuiĝis fine sentoj kaj animstatoj kun kompleksaj pensoj.

Tiel estas verŝajne, ke ĝuste la poezia literaturo en siaj tre diversaj aperformoj estas tiu tereno, en kiu la lingvoesploristo provas enpenetri en la esencon de lingvo. Ĉu estas la grandaj poemoj kaj eposoj de la popoloj ĉu la mallaŭtaj lirikaj esprimoj de unuopaj homoj, ĉiam ili ofertis por tio la bazon. Ĉi tie estas ankaŭ kontaktpunktoj, kiuj ligas la arton kaj la sciencon. En reciproka interagado kun la psikologio reciproke influas sin poezio, muziko kaj plastika arto. Mirindaj ekzemploj por la interplektiteco de tiu ebeno ofertas malnovaj ĉinaj poemoj, en kiuj lingvo, sono kaj bildo harmonias inter si.

Verkistoj ofte estis ankaŭ lingvokreantoj kaj en la plej vasta senco ankaŭ lingvoesploristoj. Ili kreado instigis ilin traduki la poezion de aliaj popoloj. Ili proksimiĝis tiel ne nur al la fremda lingvo, sed fariĝis tiel ankaŭ pli konsciaj pri la propra. Ekzemploj por tio estas en la germana literaturo Goeto kaj Herder.

Por la lingvoesplorado la simileco de sentoj kaj spertoj ĉie en la mondo estas tre gravaj. Tiu fakto akordiĝas kun tio, ke la leĝoj, laŭ kiuj ekestas kaj evoluiĝas lingvoj, ĉie estas samaj. Instigite pro la legado de ĉina romano rimarkis Goeto al Eckermann: „La homoj pensas, agas kaj sentas preskaŭ tiel kiel ni, kaj oni sentas sin rapide kiel unu el ili...“**

Por la reciproka kompreno de popoloj kaj kulturoj lingvaj tradukoj estas de certa signifo. De Cervantes devenas klariga komparo: „Kun la tradukado de tekstoj estas tiel, kvazaŭ oni rigardus flandrajn tapiŝojn de la dorsflanko. Oni ja ekkonas la figurojn, sed pro la amaso de la fadenoj ili estas disformitaj, kaj oni ne vidas ilin en la glateco kaj freŝeco de la antaŭa flanko.“***

Ĉiu tradukisto scias kanti kanton pri tio, kiel komplika kaj temporaba estas la tradukado de poeziaj verkoj, proverboj, parolturnoj kaj ŝercoj. Ortega y Gasset rimarkas en sia libro pri „Mizero kaj gloro de la tradukado“: En la mensa ordo ekzistas apenaŭ malpli valora laboro. Sed je la fino ĝi montriĝas eksterordinara.“****

Ĉe la tradukado de poeziaj verkoj distingendas tri ŝtupoj, kiuj estas samgrade komplikaj: unue la ekzakta filologa traduko, kiu penas antaŭ ĉio alia pri laŭvorteco; due la libera versio, kiu montriĝas enhave fidela, sed jam en la vesto de la alia lingvo. Kaj trie: la postverkado, kiu rigardendas ofte kiel nova kreaĵo, ĉar ĝi provas sekvi la bazajn pensojn de la originalo kun propraj verkistaj rimedoj.

Tradukado estas vivnecesa tasko, kiu helpas reciproke ligi popolojn kaj kulturojn kaj nin pli proksimigas la vizion de Goeto, ke nur en la komuneco de ĉiuj homoj la humaneco estas plene vivata.

Tradukis: Erich Alvaro Klien germanen, laŭ E.A. Klien tradukis Donjo & Cezar 

Rimarkoj:
*J. Ortega y Gasset: Miseria y Esplendor de la Traduccion -Mizero kaj gloro de la tradukado. Ebenhausen ĉe Munkeno 1956
** J.P. Eckermann. Interparoladoj kun Goeto en la lastaj jaroj de lia vivo: Berlino kaj Vajmaro 1985. p.196
*** R.Großmann: Poemoj de la hispanoj, Lepsiko 1947, p.10
**** J.Ortega y Gasset (laŭ rimarko 1, p.13)

No hay comentarios: