sábado, 30 de julio de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Midaso (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Midaso

En Frigio, en Malgranda Azio regis antaŭ longa tempo reĝo Midaso, jen granda adoranto de la dio Dionizo. Li vivis en majesta burgo kaj estis nemezureble riĉa. Li mem pensis, ke li estas ankaŭ nemezureble prudenta kaj li supozis kompreni kaj juĝi ĉion pli bone ol ĉiu alia. Kaj kiel kutime okazas, ĉar li estis reĝo kaj havis la potencon, neniu diris ion kontraŭ lia orgojlo.

Iutage kamparanoj kondukis al la reĝo ebrian oldulon, kiu apenaŭ plu povis teni sin sur la piedoj. Ili kulpigis lin, ke ili trovis la viron en la reĝaj vinberaj ĝardenoj, kie li plukis la plej belajn kaj plej grandajn vinberojn. Ili eĉ povus ŝpari al si la plendon. La kalva, de la trinkado grasventra oldulo, estis tute kovrita sur la mentono kaj sur la manoj per la suko de maturaj vinberoj, eĉ sur la verda krono de sia kapo li havis malhelajn makulojn kaj lia krono estis tute ĉifita.

Midaso tuj ekkonis, ke la oldulo estas Sileno, jen amiko de Dionizo. Sileno apartenis al la aro de la gaja dio. Li iam edukis la malgrandan knabon Dionizo kaj de tiam ne plu forlasis lin. La reĝo solene kaj ĝoje bonvenigis la raran gaston. Li ordonis prepari la plej bonan manĝon, alporti felhosojn kun la plej bonaj vinoj kaj li alvokis kantistojn kaj muzikistojn, por ke ili kantu kaj ludu ĉe la festeno.

Dek tagojn kaj dek noktojn la reĝo festenis kun Sileno kaj la aliaj invititaj gastoj. La arĝentaj pokaloj dum la tuta tempo ne sekiĝis, ili trinkis la vinon nemiksitan kun akvo, kio plezurigis kaj ĝojigis la gastojn. Dek tagojn la servistoj nutris la flamojn en la kuirfornoj kaj la rostkradoj ne havis tempon malvarmiĝi. La tabloj fleksiĝis kaj krakis sub la ŝarĝo de la plenaj pladoj, kaj la tuta palaco zumis kiel abelujo. Tage kaj nokte eksonis el la burgo kaj flutoj kaj liroj kaj ĝoja kantado.

Je la dekunua tago la reĝo kunstarigis el la ebrietaj gastoj festprocesion. Al Sileno li donacis azenon, ĉar li sciis, ke Sileno plej prefere rajdas sur azeno. La aliaj akompanis la karan gaston sur ĉevaloj, sur ĉaroj kaj surpiede. Kantante kaj jubilante ili iris en la najbaran landon, kie Dionizo ĝuste restadis.

Ili renkontis la dion Dionizo sidantan sur ora, de tigroj tirata veturilo, dum li serĉis sian patrecan edukinton. Li ĝojis, kiam li ekvidis Silenon sur azeno, kun tia nobla akompano ornamita per floroj kaj folioj.

„Deziru al vi, kion vi volas“, la dio vokis al la reĝo, „por tiu servo mi plenumos al vi kiu ajn deziron. Kiun donacon vi deziras ?“

Midaso kliniĝis antaŭ Dionizo kaj montris vizaĝon kiel eble plej prudentan : „Ho faru, ke ĉio, kion mi tuŝas, transformiĝas oren.“

Dionizo ridis pri la deziro de la reĝo kaj diris : „Vi, reĝo, prefere estu elektinta pli bonan donacon. Sed via deziro plenumiĝos.“

Feliĉe Midaso revenis hejmen. Li estis fiera pri sia ruzo. Neniam estos sur la mondo reĝo pli riĉa ol li ! Senpacience li provis jam survoje, ĉu la dio efektive plenumis sian deziron. Li derompis de arbo branĉeton kaj apenaŭ fidis siajn okulojn. La branĉeto kun la folioj flave eklumis. Li levis ŝtonon kaj tenis surmane trembrilan orbulon. Li tuŝis argilan bulon, kaj ankaŭ la argila bulo tuj estis oro. Li preteriris kampon, plukis kelkajn maturajn spikojn, kaj en liaj fingroj ektintis oro. Li ĉirkaŭiris en la reĝa ĝardeno, etendis la manon al pomo, kaj tuj ora pomo falis de la arbo.

Tute perpleksa pro ĝojo Midaso kuris en la burgon, kaj apenaŭ li tuŝis la pordegon, ĝi ekbrilis en oro.

Li fortiris la kurtenon, kaj jam la kurteno rigidiĝis kiel ora vando.

Jen li ordonis pretigi ampleksan manĝon. Li lavis al si la manojn kaj observis kun malsaĝa ridado, kiel la oriĝanta akvo traglitis inter la fingroj. Li sidiĝis al la tablo kaj prenis panon. Sed antaŭ ol li povis ŝovi paneron en la buŝon, li tenis en la mano anstataŭ ĝi puran oron. Li mankaptis la rostaĵon, sed la rostaĵo transformiĝis kun ekbrilo en oron. Jen li alvokis servistojn, ke ili nutru lin. La servistoj metis la manĝon en lian buŝon, sed tuj kiam liaj lipoj tuŝis ĝin, li mordis sur oron. Eĉ la vino en lia buŝo transformiĝis en oron.

Jen enmeze de la abunda oro la reĝon okupis hororo. Ekregis lin teruro pro sia deziro, ĉar li ekvidis kiel embuske ĉirkaŭiras lin Morto. Li mortos pro malsato kaj soifo.

Tremante pro timo li rapide ordonis seli sian ĉevalon. Galopante li postrajdis Dionizon kaj rimarkis plena de hororo, ke ankaŭ la brido en lia mano ŝanĝiĝis en oron.

Ĝoja kantado signis al li la lokon, kie Dionizo kun sia akompanantaro ripozas. Midaso saltis de la ĉevalo kaj surgenuiĝis antaŭ la dio : „Pardonu al mi, favora dio, mian deziron“, li lamentis, „kaj liberigu min de mia turmento !“

Dionizo kompatis la malfeliĉulon kaj donis konsilon al li : „Iru al la rivero Paktolos“, parolis la dio, „kaj tute trempu vin en la akvon. Tiel vi forlavos de vi vian malfeliĉigan deziron“.

Sen hezito Midaso rapidegis al la rivero, ĵetiĝis en la akvon kaj lavis ankaŭ la kapon kaj la hararon. Ekde tiu tempo oni trovas en la rivero oran sablon kaj la homoj diras, ke la rivero estas orohava.

La reĝo ĝojis, ke li liberigis sin de la terura donaco kaj ekde nun eĉ ne plu volis vidi oron. Prefere li migradis sur herbejoj kaj en boskoj kaj aŭskultis kiel Pajno, la mastro de la paŝtejoj kaj protektanto de la gregoj, faras muzikon per la sirinkso, per la kana pajnoŝalmo. La bokpieda kornohava dio Pajno, saltetis tute kovrita per feloj tra la arbaroj kaj ludis kun la nimfoj memkaŝadon kaj timigis la migrantojn. Kaj kiam li sidiĝis en la ombron de la arboj, li blovis sur sia septuba fluto multajn gajajn kantetojn. Tiuj plaĉis al la reĝo pli ol ĉio alia.

Pajno vidis kiel plaĉas liaj kantoj kaj komencis imagi, ke li ludmuzikas pli bone ol la muzogvidanto Apolono. Li do vokis la dion de la Tmolos-montaro al si, por ke li decidu, kiu ludas pli bone, li aŭ Apolono.

Tmolos konsentis kaj deŝovis de siaj orelegoj la branĉojn de pramaljunaj arboj.

Unue ludis Pajno sovaĝan barbaran kanton. Ĉe la arbara rando staris Midaso kaj aŭskultis ĝojigite la flutosonojn, kiuj ŝrikis kiel birdokrioj, kiuj fajfis kiel la vento en la rokoj kaj saltadis tra la aero kiel riverondoj super trans ŝtonojn.

Pajno finis sian ludadon kaj Tmolos donis mansignon al la dio Apolono. Apolono forĵetis la purpuran mantelon kaj ekkaptis per la maldekstra mano la belegan liron.

Softe li tuŝis la kordojn, kaj la kordoj komencis rave kanti. En la vespera kvieto la dolĉaj sonoj leviĝis kvazaŭ sur delikataj arĝentaj flugiloj en la ĉielon.

Kortuŝita de la kantado de Apolono, Tmolos instigis Pajnon, ke li mallevu sian sirinkson antaŭ la liro de Apolono.

La ĉiela kantado de Apolono venkis la kantetojn de Pajno.

Midaso aŭskultis la juĝon nevole. Ĉar li pensis, ke li komprenas ĉion kaj estas elektita prijuĝi ĉion, li vokis : „Tio ne estas ebla, la kanteto de Pajno estis centfoje pli agrabla. Al mi plaĉas, kaj se plaĉas al mi, ĝi devas esti pli bona. Ĉu vi ne havas orelojn ?“

Kolere Apolono proksimiĝis al la reĝo kaj tuŝis perfingre liajn orelojn. Tiuj tuj ŝanĝis sian formon, fariĝis pli longaj kaj kovris sin per griza felo.

„Nun vi havas la orelojn, kiujn vi meritas“, diris la kolerigita dio kaj malaperis.

Midaso tuŝis sian kapon kaj palpis longajn azenajn orelojn. Tro malfrue li pentis, ke li enmiksiĝis en la konkurson, kiun li ne komprenis. Li kuris hejmen kaj la azenaj oreloj batadis lian kapon.

Hejme li metis al si grandan turbanon sur la kapon kaj kaŝis sub ĝi siajn orelojn. Sed post kelke da tempo la orelharoj tiom kreskis, ke li ne plu povis kaŝi ilin sub la turbano. Li do vokis sian serviston, kiu pli frue ĉiam tondis la hararon de la reĝo, kaj malkaŝis sian sekreton al li. „Ekde nun scias tiun malĝojan sekreton ni ambaŭ ! Perfidu ĝin al neniu, ĉar alie vi pagus por tio per via vivo !“

La servisto tremis je la tuta korpo, li ne kuraĝis diri al iu, kion li vidis sur la kapo de la reĝo. La sekreto tamen ŝarĝis lin tiom, ke li ne povis elteni ĝin. Li cerbumis kaj cerbumis, kiel li povus liberigi sin de la ŝarĝo, kaj tiam, en sendorma nokto, li ekhavis ideon.

Matene li iris al la rivero post la urbo, fosis en sola loko truon en la teron kaj flustris en ĝin : „Reĝo Midaso havas azenajn orelojn.“

Poste li fermŝutis la truon per tero kaj opiniis, ke li tiel entombigis sian sekreton por eterne. Tio malŝarĝis lian animon. Kontente li reiris en la urbon, kaj ekde tiu tempo nenio plu premis lin. Li tondis la hararon de la reĝo kiel antaŭe.

Ekde tiu jaro kreskis je tiu loko ĉe la rivero densa fragmito, kaj kiam la vento karesis ĝin, la fragmito susuris kaj flustris : „Reĝo Midaso havas azenajn orelojn.“

Tiel ĉiuj homoj eksciis la sekreton de la reĝo. Finfine la dioj foje bone videble signis la stultecon, ili pensis kontente. Sed bedaŭrinde Apolono ne donas al ĉiu stulta arogantulo tian grandiozan donacon.


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: