martes, 19 de julio de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Fetono (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Fetono

La juna Fetono iutage kuris plorante al sia patrino.

„Neniu akceptas, ke mia patro estas unu el la dioj“ li diris plorsingulte. „Mi ludis kun la knaboj kaj ili ridis pri mi. Ili diris, ke mi nur fanfaronas.“

La patrino brakumis kaj konsolis lin: „Via patro, filĉjo mia, estas efektive unu el la dioj. Rigardu supren al la ĉielo. La suno, kiu brulas sur la ĉielo, lumas kaj brilas, estas via patro. Li vidas, kiel vi ludas kun la knaboj, kiel vi banas en la rivero, li vidas ĉion, kio okazas surtere. Via patro estas la sunodio Helios.“

Fetono rigardis al la ĉielo, kaj sopiris sian patron. „Mi iros al li“, li diris al la patrino, „ mi volas viziti lin.“

La patrino ne kontraŭdiris ion.

„Iru do.“ Kaj ŝi karesis lian hararon, „li certe volonte vidos vin. Vi devos ĉiam iri orienten, ĝis vi atingos grandan rokon. Sur la rokon kondukas pado, kaj je la fino de la pado, sur la pinto de la roko, staras la sunburgo de via patro Helios.“

Plena de malpacienco Fetono pretigis sin kaj ekmarŝis. Li iris kaj iris, ĉiam orienten, ĝis li atingis la altan rokon. La burgo de l‘ sunodio brilis en la malproksimo, kaj la altaj oraj kolonoj, sur kiuj ĝi staris, brulis sur la ĉielo kiel flamoj. La duflugila burga pordego, forĝita el arĝentaj radioj, lumis renkonte al Fetono, kvankam surtere sub la altaj rokoj jam de longa tempo estis nokto.

Fetono paŝis en la sunoburgon. Li devis halti kaj fermi la okulojn pro la giganta lumtorento. Meze de la halo sidis sur trono ornamita per diamantoj dio Helios. Ĉirkaŭ li staris en cirklo la horoj, tagoj, monatoj, jaroj kaj jarcentoj. Kiam Fetono kutimiĝis jam pri la brilo kaj la helo, li ekvidis apud la trono de la patro ankoraŭ aliajn figurojn. Ridetante staris tie juna Printempo kun laŭrokronita hararo, Somero kun spikokrono, Aŭtuno tute priŝprucita per vinbera suko kaj glacia Vintro kun hirta griza hararo. Kaj jen jam eksonis kiel sonorilo tra la burgo la voĉo de dio Helios: „Estu bonvena, Fetono, filo mia. Kial vi venis al mi?“

Fetono venkis sian timon kaj paŝis kuraĝe antaŭ sian patron. „Surtere oni ridas pri mi. Oni diras, ke mi mensogas kaj fanfaronas. Oni ne akceptas, ke mia patro estas unu el la dioj. Mi petas vin, se vi povas, montru al ili, ke mi efektive estas filo via.“

Helios prenis la briletantajn radiojn de la kapo, mangestis Fetonon al si kaj brakumis kaj kisis lin.

„Vi estas filo mia, Fetono“, li diris, „kaj mi volas pruvi tion al vi. Deziru al vi, kion vi volas, kaj mi plenumos la deziron.“

Fetono ridis fiere: „Mi scias, ke vi ĉiutage veturigas oran, de sorĉoĉevaloj tiritan ĉaron de oriento al okcidento trans la ĉielon, mi deziras al mi almenaŭ unufoje rajti veturigi tiun ĉaron.“

Jen Helios ekteruriĝis kaj bedaŭris sian promeson.

„Nur ne tion“, li parolis insiste al la filo, „deziru al vi ion alian. Vi estas juna kaj ne povus reteni la sovaĝajn ĉevalojn. La vojo de la sunoĉaro estas peniga. Matene la ĉaro grimpas krute en la ĉielon, kaj kiam ĝi atingas la plej altan punkton, ekkaptas eĉ min kapturnoj en la tagmeza alto. Poste troviĝas antaŭ la ĉaro la kruta vojo malsupren al la maraj ondoj. Necesas forta mano, por ke la ĉaro kun la ĉevaloj kaj la kondukanto ne ĵetiĝu kun la frontflanko unue en la profundon.“

Sed la sunodio povis paroli kion ajn, Fetono ne lasis konvinki sin. Li sopire avidis pruvi al siaj amikoj kaj al ĉiuj homoj surtere, ke li estas la filo de l‘ sunodio. Kaj la dio ne povis rompi sian promeson.

Ĝemante Helios prenis la filon je unu el ties ŝultroj kaj kondukis lin al la ora ĉaro, kiu al ĉiuj flankoj radiis blindige. Dum Fetono miris pri la majesta vidaĵo, la matenruĝo oriente malfermis la purpuran pordegon kaj ebligis la rigardon al halo plena de rozoj. La nokto fuĝis pro la matena ruĝo kaj fariĝis tempo jungi la fajroĉevalojn al la ĉaro.

La sunodio priŝmiris la vizaĝon de la knabo per sorĉa ungvento por gardi lin de la radioj kaj donis al li lastajn konsilojn: „Kara filo, ĉar vi ne volas rezigni pri la danĝera veturo, atentu, ke vi ne veturigu la ĉaron tro alte, ĉar vi tiel bruligus la ĉielon; sed se vi veturigus la ĉaron tro malsupre, vi bruligus la teron. Tial tenu vin ĉiam en la mezo inter ĉielo kaj tero. Ne uzu la vipon, ĉar la ĉevaloj tute per si mem sturmos antaŭen. La vojon vi ekkonos facile, vi vidos la spurojn de miaj radoj. Veturigu la ĉaron laŭ ili.“

Fetono kapjesis, sed li eĉ ne aŭdis, kion diris la patro. Tuj li saltis sur la ĉaron, prenis la bridilojn kaj gaje rapide galopis el la patra burgo. La briltrema ĉaro disŝiris la nebulon, kaj sub la hufoj de la sunoĉevaloj saltis fajreroj aeren. Unue la ĉevaloj galopis en la kutima spuro tiel, ke la hararo de Fetono flagris petole enaere. Sed tiam ili sentis, ke ili estas kondukataj de fremda necerta mano, kaj ke la ĉaro estas pli facila ol kutime. Jen ili forlasis la konatan spuron. Dum sovaĝa veturo ili ĵetis la ĉaron tien kaj tien kaj kuregis kun ĝi tien, kien plaĉis al ili. Plena de timo Fetono rigardis de la ĉiela alto malsupren sur la teron. Profunde sub li kuŝis montoj, riveroj kaj urboj en la radianta lumo de la ĉaro. Fetono ektremis kaj kapturnoj kaptis lin. La bridiloj glitis el liaj manoj kaj falis loze sur la dorsojn de la ĉevaloj. La ĉevaloj baŭmis kaj rapidegis ĝis la steloj kaj denove tra la fumonuboj teren. Kie la sunoĉaro proksimiĝis al la tersurfaco, leviĝis flamoj supren. La tero sekiĝis kaj disrompiĝis, en la tero malfermiĝis nigraj fendoj. La reĝo de la submondo observis kun timemo la lumon, kiu penetris tra la fendigita terŝelo en la eternan tenebron de lia regno. Siblante vaporiĝis la riveroj, ankaŭ la montoj varmegiĝis ĝis blanka ardo kaj disfalis en polvon. Fetono vidis la frakasitaĵojn de la brulanta mondo. La brulvarmega aero pikadis lin enbuŝe kaj en la pulmo, la ĉaro sub li ardis. En Afriko, kie la sunoĉaro kliniĝis al la tero, nigriĝis la haŭto de tutaj popoloj, kaj ekestis gigantaj dezertoj. Eĉ la maro bolis, kaj la fiŝoj kaŝiĝis surgrunde de la maro. Sed la turmentita Tero petegis la diopatron Zeŭso, ke li savu ĝin. Zeŭso aŭdis kaj akceptis la peton de patrino Tero, li ĵetis sian fulmon kaj puŝis Fetonon el la sunoĉaro. Jen baŭmis la ĉevaloj kaj ŝiris sin el sia jungilaro. Sed Fetono falegis sen konscienco tra la ardanta spaco surteren.

Akvaj feinoj trovis la mortan Fetonon kaj entombigis lin. Profunde funebrante patro Helios kaŝis sian vizaĝon, kaj meze de la tago fariĝis nokto, heligita de la bruloj, kiuj fumisis de la tero siajn flamojn ĉielen.

La patrino de Fetono vagadis dum longa tempo tra la mondo kaj serĉis la tombon de sia filo. Lastfine trovinte ĝin, ŝi kisis plorante la teron, sub kiu kuŝis ŝia filo. Ankaŭ la fratinoj de Fetono profunde afliktiĝis. Ili ploris kaj plendis dum monatoj. Jen ili eksentis, ke ili ne plu povas foriri de sia loko, la piedoj firme enradikiĝis, despere ili trafosis sian hararon, kaj anstataŭ la hararo susuris folioj sub iliaj fingroj.Ili fariĝis arboj. Ilia patrino volis savi ilin kaj elŝiris ties kreskantajn branĉetojn. Jen gutis likveroj el iliaj vundoj kaj firmiĝante fariĝis sukceno. Pro la doloro la fratinoj ŝanĝiĝis en alnojn.

La sunodio funebras ĝis nun pri sia filo. Vespere post sunsubiro gutas el la steloj, el arĝentaj okuloj de la nokta ĉielo, ploroj. La homoj nomas tion roso.

No hay comentarios: