viernes, 1 de julio de 2016

Esperanto (Poezio) - Soneto 129 - William Shakespeare

Soneto 129

Volupto, dum la faro, honto-plena 
Spirit-malŝparo estas, antaŭ tio
Senbrida, bruta, besta, insidema,
Kruela, sang-avida murd-ebrio,
Ĝuite, tuj traktate malestime,
Ĉasate ekster senco, post akiro
Sensence naŭza: ĝi la homon krime,
Filoge puŝas, pelas al deliro,
Freneza en deziro kaj posedo,
Sovaĝa antaŭ, post kaj dum ricevo,
Gustate beno kaj gustite obsedo,
Antaŭe ĝoj-deziro, poste revo;
Kaj malgraŭ scio ne evitas iu
La ĉielan pordon de infero tiu.

No hay comentarios: