domingo, 10 de julio de 2016

Esperanto - La cent-noda bambuo (Vjetnama fablo)

Khoai, la senhejmulo, laboris de sia infaneco kiel servisto de riĉulo, kiu ekspluatis siajn servistojn per ĉiuj manieroj. Kiel Khoai laboris diligente kaj energie, lia mastro volis profiti de lia forteco kaj laboremo. Pro tio, kiam Khoai estis dek-ses jaraĝa, li trompe diris al la servisto:

- Se vi laborus bone de matene ĝis vespere, mi edzinigos vin al mia filino.

La naivulo kredis lin kaj laboris pene dum tri jaroj. Dume la junulino fariĝis belulino. Ŝia patro forgesis tuj la promeson, kiun li ne intencis plenumi. Li konsentis kiam riĉulo svatis lian filinon por sia filo, kaj fiksis la daton de la edziĝo. Khoai komprenis la ruzon de sia mastro kaj riproĉis lin. La lasta volis batregali Khoai, sed pensinte, ke sia servisto estis tre utila al li, li provis tenti la junulon. Tial li diris:

- Mi estas preparanta por la edziĝo de mia filino. Se vi iras al arbaro, kaj alportos al mi bambuon kun cent nodoj, vi estos la novedzo.

Estinte trokredema, Khoai ekvojiris. La deziritan bambuon li ŝercis vane. Pro malespero, li ekploris. Budao aperis kaj demandis la kialon de lia ĉagreno. Post kiam li sciis la veron, Budao konsolis lin kaj konsilis al li tranĉi cent bambuo-nodojn. Kiam Khoairevenis kun du grandaj faskoj da bambuo kaj metis ilin sur la teron, Budao flustris:

- Kunigu tuj, kunigu tuj!

Khoai estis mirkonsternita vidinte la nodojn roli kaj kuniĝi. Longan bambuo vidiĝis. Kun granda ĝojo, Khoai dankis Budaon, metis la bambuon sur sian ŝultron, sed ne povis transporti ĝin. Li ekploris kaj Budao reaperis por helpi lin.
Kompreninte la kialon, Budao metis sian manon sur la bambuo kaj diris mallaŭte:

- Malligiĝu tuj, malligiĝu tuj!

Kaj la bambuo-nodoj disiĝis unuj de la aliaj. Khoai dankis Budaon, rekunligis ilin en du faskoj kaj haste iris hejmen. Li antaŭĝojis pensinta, ke li baldaŭ havos belan edzinon. Sed li vidis, ke la edziĝa ceremonio estis okazanta kaj multaj invititoj estis regalataj per bankedo. Kun indigno li ŝercis sian mastron. La lasta diris ke li ne bezonis cent bambuo-nodojn. Khoai retenis sian koleron, petis lin iri al la korto rigardi la cent-noda bambuon, kiun li deziris. Kiam li alproksimiĝis al la du faskoj, Khoai flustris:

- Kunigu tuj, kunigu tuj!

La bambuo-nodoj kuniĝis kaj la mastro estis alteniĝa al ĝi. Li baraktis vane. La novedzo kaj sia patro, kiuj venis liberigi lin, estis ankaŭ alteniĝaj al la bambuo. La familianoj de la mastro kaj la gastoj genuiĝis antaŭ Khoai por peti de li pardonon kaj la liberigon de la mastro. Khoai konsentis sub la kondiĉo ke la mastro plenumu sian promeson.
Fine la mastro devige konsentis edzinigi sian filinon al Khoai kiel promesite.

*Adaptita de Ngọc Lan

No hay comentarios: