sábado, 20 de diciembre de 2014

Esperanto - Pri la ĉielo kaj la infero

Pri la ĉielo kaj la infero
Granda, forta samurajo vizitis malgrandan monaĥon.

“Monaĥo”, ordonis li en tono kiu ne toleris kontraŭdiron, "instruu al
mi pri la ĉielo kaj la infero!"

La monaĥo suprenrigardis al la danĝeraspekta batalanton kaj
respondis kun la plej eble granda malestimo:

"Instrui al vi pri la ĉielo kaj la infero? Mi povus instrui al vi nenion. Vi
estas malpura, vi stinkas, via glavo estas rusta. Vi estas hontomakulo
kiu embarasas la klason de samurajoj. Iru for. Mi ne povas elteni vian
ĉeeston."

La samurajo furioziĝis. Li tremis, fariĝis ruĝa en la vizaĝo kaj mutiĝis
pro kolero. Li elingigis la glavon, levis ĝin supren kaj pretiĝis por bati la
monaĥon.

"Tio estas la infero", diris la monaĥo trankvile.

La samurajo estis perpleksa. La kompato kaj konfido de tiu ĉi eta viro
kiu riskis sian vivon por montri al li la inferon!

Malrapide, li subenigis sian glavon, plena je dankemo kaj subite
pacema.

"Jen la ĉielo", diris la monaĥo. 

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: