jueves, 4 de diciembre de 2014

Esperanto - La pioniroj

La pioniroj
En la tempo kiam homoj vojaĝis okcidenten por trovi novan loĝlokon,
iuj familioj alproksimiĝis al urbeto. Sur monteto antaŭ la urbo staris
saĝa viro. La grupo haltis kaj la gvidanto demandis la saĝulon kia estas
la urbeto.

La saĝulo respondis per demando: "Kiaj estas la homoj en la urbeto
kiun vi ĵus forlasis?"

Iuj respondis "La urbeto de kie ni venas estas malica. La homoj arde
klaĉas kaj profitas de senkulpaj homoj. Ĝi estas plena je ŝtelistoj kaj
mensogantoj. "

La saĝa viro respondis: "Tiu ĉi estas sama kiel tiu kiun vi ĵus forlasis."

Ili dankis la saĝan viron ĉar li savis ilin de la sama sorto, kaj plu-vojaĝis
okcidenten.

Poste alvenis alia grupo da homoj kiuj faris la saman demandon: "Kia
estas tiu ĉi urbeto?"

La saĝulo denove demandis: "Kiaj estas la homoj en la urbeto kiun vi
ĵus forlasis?"

Ili respondis, "Ĝi estas mirinda! Ni havas karajn geamikojn. Ĉiuj zorgas
unu pri la alia. Neniam io mankas ĉar ni ĉiuj helpas unu la alian. Se iu
havas grandan projekton, la tuta komunumo kolektiĝas por helpi. Estis
malfacila decido foriri, sed ni sentis la bezonon glatigi la vojon por
estontaj generacioj veturante okcidenten kiel pioniroj."

La saĝa viro respondis precize la samon kiel al la unua grupo: "Tiu ĉi
estas sama kiel tiu kiun vi ĵus forlasis."

La homoj ĝoje respondis: "Ni ekloĝu tie ĉi!"

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: