lunes, 22 de diciembre de 2014

Esperanto - Du monaĥoj kaj virino

Du monaĥoj kaj virino
Du vojaĝantaj monaĥoj alvenis ĉe rivero, kie ili renkontis virinon. Pro
tio ke la virino timis la akvofluon, ŝi petis la monaĥojn porti ŝin al la
alia flanko.

Unu el la monaĥoj hezitis, sed la alia metis ŝin sur siajn ŝultrojn,
transiris la akvon kaj metis ŝin sur la alian riverbordon. La virino dankis
lin kaj foriris.

Dum la monaĥoj daŭrigis sian vojaĝon, unu el la monaĥoj estis tre
silentema kaj pensema. Ne plu scipovanta silenti, li ekparolis pri tio
kio ĝenas lin.

"Frato, nia spirita trejnado instruas al ni eviti ĉiun kontakton kun
virinoj, sed vi levis ŝin sur viajn ŝultrojn kaj portis ŝin!"

"Frato", respondis la alia monaĥo, "mi deponis ŝin sur la alia
riverbordo, sed ŝajne vi daŭre kunportas ŝin?!"

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: