sábado, 20 de diciembre de 2014

Esperanto - Nur vizito (Anthony de Mello)

Nur vizito
Pasintan jarcenton, turisto el Usono vizitis la faman polan rabenon
Hafez Hayyim.
Li surpriziĝis vidante ke la loĝejo de la rabeno konsistis nur el simpla
ĉambro plena je libroj kaj kiel meblaro nur tablo kaj sofo.

"Rabeno, kie estas viaj aliaj aferoj?" demandis la turisto.
"Kie estas viaj aferoj?", demandis Hafez.
"Miaj? Sed mi nur venis ĉi tien por vizito."
"Ankaŭ mi", diris la rabeno.

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: