martes, 9 de diciembre de 2014

Esperanto - La perdita horloĝo

La perdita horloĝo
Iam estis farmisto kiu malkovris ke li perdis sian horloĝon en la stalo.
Ne estis ordinara horloĝo ĉar ĝi havis sentimentan valoron por li. Post
longa serĉado alte kaj malalte en la fojno dum longa tempo, li rezignis
kaj petis grupon da infanoj kiuj ludas ekster la stalo.

Li promesis ke la persono kiu trovas ĝin, ricevos rekompencon.

Aŭdinte tion, la infanoj hastis en la stalon, trairis kaj ĉirkaŭiris la tutan
fojnon sed daŭre ne trovis la horloĝon. Ĝuste kiam la farmisto volis
rezigni, eta knabo iris al li kaj demandis duan ŝancon.

La farmisto rigardis lin kaj pensis, "Kial ne? La infano ja aspektas sufiĉe
sincera."

Do la farmisto sendis la etan knabon en la stalon. Iom poste la eta
knabo eliris kun la horloĝo en sia mano! La farmisto estis samtempe
ĝoja kaj surprizita kaj demandis la knabon kiamaniere li sukcesis dum
ĉiuj aliaj malsukcesis.

La knabo respondis, "Mi faris nenion alian ol sidi sur la planko kaj
aŭskulti. En la silento, mi aŭdis la horloĝon tiktaki kaj mi serĉis ĝin en
tiun direkton."


Moralo: Paca menso povas pensi pli bone ol ŝarĝita menso. Permesu
kelkajn minutojn da silento al via menso ĉiutage, kaj vidu, kiom akre
tio helpas vin direkti vian vivon tiel kiel vi volas ke ĝi estu!

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: