miércoles, 24 de diciembre de 2014

Esperanto - La du lupoj (Ĉerokea legendo)

La du lupoj
Maljuna indiano prenis siajn prafilojn sur sian sinon.
Li diris: "Furiozas batalo profunde en mi. Batalo inter du lupoj. Unu
lupo reprezentas ĝojon, pacon, esperon, malavaron, humilecon,
ĝentilecon, empation, serenecon kaj amikecon.
La alia lupo reprezentas envion, koleron, ĉagrenon, egoismon,
memkompaton, kulpon, malestimon, arogon kaj timon. La batalo
ekzistas ankaŭ ene de vi, ĉiutage.
La infanoj iomete pripensis la diritaĵon, ĝis fine unu el la infanoj
demandis: "Kaj kiu el la du lupoj venkas?"
Respondis la maljuna indiano: "Tiu lupo, kiun vi plej multe nutras."

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: