martes, 23 de diciembre de 2014

Esperanto - Eraro en la karaktero

Eraro en la karaktero
Mishumorema maljuna monaĥo ofte koleriĝis. Li profunde hontis pro
sia konduto kaj decidis iun tagon: "Estas plej bone por ĉiuj, ke mi
forlasu la komunumon por retiriĝi en la dezerto, kie mi ĝenos neniun."

Li ekiris kaj ekde tiu tago vivis sola en kaverno.

Iun tagon li iris kun kruĉo al fonto por serĉi akvon. Li metis la plenan
kruĉon sur la teron, sed ĝi falis. Li plenigis ĝin denove, sed refoje ĝi
falis.

Furioza, li ĵetis la kruĉon sur la teron, tiel ke ĝi disfalis en mil pecojn.

La malriĉa ermito, hontema pro sia reago, lernis el sia eraro: por
korekti eraron en la karaktero, oni ne forkuru de ĝi, sed oni venku ĝin.

http://movado-sen-nomo.kunvivanto.de/

No hay comentarios: