lunes, 1 de septiembre de 2014

Esperanto (Poezio) - Vintra nokto - Giosuè Carducci

Vintra nokto

Antaŭen, plu antaŭen. Kun egal-hela lumo
la neĝo sur krepuskaj deklivoj sin etendas
kaj cedas ĝi kaj grincas sub la pied’: la fumo
de mia spir’ vaporas kaj la aeron fendas.

Krome - silento. Kuras tra l’ granda blank’ la Luno
inter senmovaj nuboj, kaj ĝi desegne sendas
sur neĝon la ombraĵon de pin’ de kiu pendas
taŭzitaj branĉoj, time al la senforma humo.

Klinitaj, kiel pensoj sinkantaj mortserĉante.
Brakumu min, ho vintro, per via gel’ ĝisosta,
min glaciigu tute sub ŝtormaj plagoj fortaj;

kaj la ŝip-drona penso el ondoj emerĝante
ekkriu al ĉielo: “Ho nokt’, ho vintro frosta,
kion malsupre faras nun la kuŝantoj mortaj?”

No hay comentarios: