Melankolio
Flameto sur modesta meĉo kaŭras,
trembilas
malsanete kaj maldaŭras.
Ridinde
ombro mia sin distiris,
la
kapo en la manojn ĵus foriris.
Nun
de l’ horloĝ-vizaĝo la sekundoj
defalas
kiel larmoj al la vundoj.
La
tago mortis: tago senfiera...
Kaj
morgaŭ estos ree tago senespera!
No hay comentarios:
Publicar un comentario