lunes, 11 de abril de 2016

Esperanto (Poezio) - Vi - Aldo de Giorgi

Vi

Vi faris 
el feliĉ' turmenton
el ridet' grimacon
el akord' malamon
el vivĝu' inferon
kaj vundojn el karesoj
kaj kriojn el ekstazoj
kaj morton el esperoj
vi
falo de ĉiu aspiro
trompo de ĉiu revado
murdo de ĉiu sincero
vi
perfidintino!

No hay comentarios: