jueves, 14 de abril de 2016

Esperanto (Poezio) - La tigro - William Blake

La tigro

Tigro, tigro, brile brula
En arbaro nokt-obskura,
Forĝis kia man' eterna
Vin je simetri' konsterna?

En kia fundo aŭ ĉielo
Ardis via okulhelo?
Kia lin flugil' subtenis?
Kia man' la fajron prenis?

Per kiaj ŝultro kaj kompreno.
Por vi tordiĝis kortendeno?
Kaj kiam pulsis batoj koraj,
Kiaj pied' kaj mano gloraj?

Kia martelo? Ĉeno kia?
Kia forn' por cerbo via?
Riskis kia fort' kolosa
Spiti al terur' ambosa?

Kiam steloj sin malarmis
Kaj sur la ĉielon larmis,
Ĉu la verko al li karis?
Ĉu vin Ŝafid-farinto faris?

Tigro, tigro, brile brula
En arbaro nokt-obskura,
Forĝus kia man' eterna
Vin je simetri' konsterna?

No hay comentarios: