viernes, 22 de abril de 2016

Esperanto (Poezio) - Penseroj - Nazaré Laroca

Penseroj

Kvazaŭ fola mevo,
mia pens’ turniĝas
kaj fulme plonĝas
en lumglaŭkajn ŝaumojn.

Ĝi fluas zigzage,
nevideblajn fiŝojn
tuj alparolante.

Subite ĉielen
ĝi ĵetiĝas trafe
por senpere kapti
stelpoezion
kaj misteron ties.

No hay comentarios: