sábado, 16 de abril de 2016

Esperanto (Poezio) - Salika kanteto (Sveda poezio infana) - Alice Tégner/Zacharias Topelius

Salika kanteto

Dormu eta junsalik' 
ne forpasis Vintro
dormas la betul', erik',
rozo, hiacinto.
Longe ĝis printempa tag'
kiam reekfloros frag'.
Dormu junsaliko
ne forpasis Vintro.

Sunokul' rigardos vin
sunaj brakoj lulos
arboj verde vestos sin
floraj steloj brulos.
Fine mia suna pet':
Verdu ankaŭ saliket'!
Sunokul' rigardos
sunaj brakoj lulos.

No hay comentarios: