miércoles, 6 de abril de 2016

Esperanto (Poezio) - Samvortoj - Adolf Sproeck

Samvortoj

Samaj vortoj -
malsamaj signifoj.

Kataro ofte ĉasas muson -
Ĉe mi kataro kaŭzas tuson.

Sofisto ofte veron neas -
Sofisto remburaĵojn kreas.

Bastone brilas la kantisto
Bastonon svingas instruisto.

Se el la kolo sonas baso -
Ĝi tamen ne estas kolbaso.

Domeno dum balo estas kaŝaĵo -
Sed krome domeno estas ludaĵo.

Pri geografio atlaso atestas -
La fianĉin' per atlaso sin vestas.

Gratulo estas vi, gratante je la nazo -
Sur karto la gratulo jen bondezira kazo.

Kolego ĉiam estas labora kamarado -
Dekolto ofte estas kolega ekspozado.

Koturno estas birdo trilanta al ĉielo -
Koturno al ni servas por tre intima celo.

No hay comentarios: